PMEG 2023

31.7.4. Neado de povi, devi kaj voli

Normale ne staras ĝuste antaŭ tio, kion ĝi neas. Logike estas do diferenco inter ne povi kaj povi ne, inter ne voli kaj voli ne, kaj inter ne devi kaj devi ne.

Povi + ne «

Zamenhof zorge diferencigis ne povi (ofte uzeblan) kaj povi ne (uzeblan nur malofte).

Ne povi signifas, ke mankas povo fari ion:

  • Mi ne povas iri. Mankas povo iri.

  • Li estas tiel dika, ke li ne povas trairi tra nia mallarĝa pordo.FE.33

  • Fizikiston oni ne povas nomi fiziko, ĉar fiziko estas la nomo de la scienco mem.FE.32

  • La tranĉilo estis tiel malakra, ke mi ne povis tranĉi per ĝi la viandon.FE.34

Povi ne signifas, ke ja ekzistas povo, nome povo eviti ion:

  • Mi povas ne iri. Ekzistas povo eviti iradon.

  • “Se la samovaro ne volas kanti,” [...] “ĝi povas ne kanti.”FA1.202 Ĝi povas eviti kantadon. Ne estas devo kanti.

  • La personoj, kiuj ne komprenas la uzadon de la artikolo [...], povas en la unua tempo tute ne uzi la artikolon.FE.27 Estas al ili permesate eviti la artikolon.

Oni eĉ povas kombini la du signifojn al ne povi ne, kio signifas, ke mankas la povo eviti ion:

  • Mi ne povas ne iri.Mi devas iri, ĉar mankas la povo eviti iradon.

  • Li tion faradis tiel lerte, ke oni ne povis ne ridi.FA2.53 Estis neeviteble ridi.

Devi + ne «

Principe estas granda diferenco inter ne devi kaj devi ne. Ne devi logike signifas, ke mankas devo fari ion, ke regas libereco. Devi ne logike signifas, ke ekzistas devo eviti ion, ke mankas libereco. Tamen Zamenhof uzis ne devi kaj devi ne sendistinge. Normale li uzis ne devi, iafoje devi ne. La efektiva signifo estas tamen preskaŭ ĉiam “devi ne”:

  • Oni ne devas havi tro multe da konfido al si mem.M.170Oni devas ne havi tro da konfido al si mem.

  • Ŝi surmetis la ruĝajn ŝuojn – tion ŝi ja povis fari – sed tiam ŝi iris al la balo kaj komencis danci, kaj tion ŝi ne devis fari.FA2.100...kaj tion ŝi devis ne fari.

  • Pri gustoj oni disputi ne devas.PE.262Pri gustoj oni devas ne disputi.

  • Memoru bone, ke de la komenco ĝis la fino de tiu laboro, se ĝi daŭrus eĉ jarojn, vi ne devas paroli; la unua vorto, kiu eliros el viaj lipoj, frapos kiel mortiga ponardo la koron de viaj fratoj.FA1.170...vi devas ne paroli...

  • Mi ne devas agi kontraŭ mia konscienco.M.58Mi devas ne agi kontraŭ mia konscienco.

  • Lernolibron oni devas ne tralegi, sed tralerni.FE.31 La kontrasto inter tralegi kaj sed tralerni estas pli klara kun la logika vortordo devi ne.

La logikan signifon de ne devi Zamenhof normale esprimis per ne bezoni. Oni povas ankaŭ uzi ne esti necese:

  • Vi ne bezonas tiel rapidi.FA1.11Ne ekzistas devo por vi tiel rapidi.

  • Kiu bone agas, timi ne bezonas.PE.699Kiu bone agas, por tiu ne ekzistas devo timi.

  • Ne estas necese, ke vi tien iru.Ne ekzistas devo por vi tien iri.

Ĉion ĉi kaŭzis verŝajne, ke ne kutime staras antaŭ la ĉefverbo. Precipe influis la simileco kun ne povi, kiu estas la plej kutima nea formo de tiu verbo. Ĉe devi la inversa signifo estas la plej kutima, sed Zamenhof elektis uzi la plej kutiman formon por la plej kutima signifo.

Normale oni ankoraŭ sekvas la Zamenhofan uzadon de ne devi, sed multaj nun efektive uzas ne devi kaj devi ne laŭ iliaj logikaj signifoj. Tio povas iafoje eventuale estigi konfuzon kaj miskomprenon.

En la parolo oni ofte distingas per elparola emfazado. Se temas pri manko de devo, oni emfaze emfazas je devi. Alie oni emfazas alian vorton:

  • Vi ne devas iri tien. Emfazo je devas. = Ne ekzistas devo por vi iri tien.

  • Vi ne devas iri tien. Emfazo je iri. = Vi devas ne iri tien.

Voli + ne «

La diferenco inter ne voli kaj voli ne praktike estas tiel malgranda, ke ne gravas, kiun formon oni uzas. Normale oni uzas ne voli:

  • Mi ne volas iri. Mankas volo iri, aŭ ekzistas volo ne iri.

  • Aleksandro ne volas lerni, kaj tial mi batas Aleksandron.FE.9

  • Mi ne volas malhelpi vian ĝojon.FA1.73