PMEG 2023

31.7. Povi, devi kaj voli

Povi, devi kaj voli estas tre gravaj verboj. Oni ofte nomas ilin helpverboj, ĉar povi, devivoli + I-verbo estas kvazaŭ unu kompleksa verbo. La I-verbo en tia kompleksa verbo principe estas objekto de la helpverbo. La objekto de povi kaj devi estas ĉiam I-verbo. Voli ankaŭ povas havi alispecajn objektojn.