PMEG 2024
27.3.1. I-verboj kune kun povi, devi kaj voli
I-verbo tre ofte dependas de unu el la tri verboj povi, devi kaj voli. La I-verbo montras, al kia ago rilatas la povo, devo aŭ volo. La subjekto de la ĉefverbo kaj la senca subjekto de la I-verbo estas ĉiam la sama:
Li povis vidi nur la eksteran flankon de nia domo.FE.31
Mi volas diri al vi la veron.FE.24
Mi devas fari al vi donacon.FE.15
Li ne povas trairi tra nia mallarĝa pordo.FE.33
Mi ne volas malhelpi vian ĝojon.FA1.73
Lernolibron oni devas ne tralegi, sed tralerni.FE.31
Ne! tiel daŭri ne povas! tiel ĉiam esti ne devas!M.117 Ĉi tia vortordo estas ekstreme malofta. Normale la I-verbo staras post povi, devi aŭ voli.
Vi malĉastis kun la filoj de Asirio, ne povante satiĝi.Jĥ.16 Ĉi tie satiĝi rolas kiel objekto de la participo povante, kiu estas farita el la verbo povi.
Ili prezentas la nombron de tricent mil viroj elektitaj, povantaj iri en militon kaj teni lancon kaj ŝildon.Kr2.25Du I-verboj rolas kiel rektaj objektoj de unu sama participo.
Principe I-verbo, kiu dependas de povi, devi aŭ voli, estas rekta objekto de tiu verbo. Ĉe voli oni uzas ankaŭ ordinarajn O-vortojn kiel rektan objekton: La Kongreso tiam ne volis tiun projekton.OV.392 La ebloj uzi rektan objekton de la verboj devi kaj povi estas tamen tre limigitaj. Oni neniam uzas ĉe ili ordinaran O-vorton kiel objekton: *Li povas dancadon.* / *Mia fratineto devas endormiĝon.* Oni ĉiam uzas en tiaj okazoj I-verban formon: Li povas danci. / Mia fratineto devas endormiĝi. Sed oni ja uzas tabelvortojn je O kiel rektan objekton de devi kaj povi: Se mi povas lin kisi, vi ankaŭ tion povas.FA2.19 Plej ofte oni tamen uzas en tiaj okazoj O-tabelvorton kun la verbo fari: Oni povas tion fari.FA3.55 Krome oni neniam kreas pasivajn formojn de frazoj, en kiuj la ĉefverbo estas povi, devi aŭ voli, kaj en kiuj la rekta objekto estas I-verbo.