PMEG 2023

38.3.7. MAL

MAL = “la rekte kontraŭa ideo”. MAL estas uzebla nur ĉe vortoj, por kiuj ekzistas rekta kontraŭo. MAL ŝanĝas la signifon de tia vorto al la rekta kontraŭo.

Ecaj vortoj «

MAL estas plej ofte uzata ĉe vortoj kun eca, kvalita aŭ grada signifo:

  • bona malbona

  • granda malgranda

  • feliĉa malfeliĉa

  • proksima malproksima

  • riĉa malriĉa

  • agrabla malagrabla

  • sana malsana

  • frua malfrua

  • laborema mallaborema

  • moralo morala malmorala = kontraŭa al la moralo

  • graso grasa malgrasa = havanta malmulte da graso

  • kiel malkiel

  • pli malpli

  • plej malplej

  • tro maltro

Atentu pri la elparolo de vortoj kiel malpli, malplej kaj maltro. Ili havu akcenton je la antaŭlasta vokalo: málpli, málplej, máltro. Legu pli pri la elparolado de MAL-vortoj.

Abstraktaj vortoj «

MAL estas uzebla ankaŭ ĉe agaj, poziciaj, direktaj kaj aliaj abstraktaj vortoj:

  • fermi malfermi

  • helpi malhelpi

  • ami malami

  • ŝlosi malŝlosi

  • laŭdi mallaŭdi

  • sukcesi malsukcesi

  • ŝtopi malŝtopi

  • aliĝi malaliĝi

  • kodo kodi malkodi = retransskribi koditan tekston en la originan formon

  • antaŭ malantaŭ

  • supre malsupre

  • dekstro maldekstro

  • antaŭo malantaŭo

  • antaŭen malantaŭen

  • simetrio malsimetrio

  • konkordo malkonkordo

  • ordo malordo

Konkretaj vortoj «

MAL estas uzebla ankaŭ ĉe iaj vortoj kun konkreta signifo, por kiu ekzistas rekta kontraŭo:

  • amiko malamiko

  • lumo mallumo

Diferenco inter MAL kaj ne «

Oni povas iafoje heziti inter MAL kaj ne. Ne montras foreston, mankon de io, dum MAL montras ĉeeston de la kontraŭa ideo. Ofte ambaŭ estas uzeblaj, sed kun iom malsamaj signifoj. Iafoje estas nur nuanca diferenco. MAL estas iafoje uzata kiel pli forta ne:

  • laŭdi = diri, kiel bona io estas

  • ne laŭdi = ne diri, kiel bona io estas

  • mallaŭdi = diri, kiel malbona io estas

  • ne mallaŭdi = ne diri, kiel malbona io estas

  • utila = tia, ke ĝi kreas bonon aŭ profiton

  • neutila = tia, ke ĝi ne kreas bonon aŭ profiton

  • malutila = tia, ke ĝi kreas malbonon aŭ malprofiton

  • ne malutila = tia, ke ĝi ne kreas malbonon aŭ malprofiton

  • afabla = kondutanta kun agrablaj vortoj kaj agoj

  • neafabla = kondutanta sen agrablaj vortoj kaj agoj

  • malafabla = kondutanta kun malagrablaj vortoj kaj agoj

  • ne malafabla = ne kondutanta kun malagrablaj vortoj kaj agoj

  • sukcesa = tia, ke ĝi donas kontentigan, bonan rezulton

  • ne sukcesa = tia, ke ĝi donas ne kontentigan, mankohavan rezulton (≈ sensukcesa)

  • malsukcesa = tia, ke ĝi donas malkontentigan, malbonan rezulton

  • ne malsukcesa = tia, ke ĝi ne donas malkontentigan, malbonan rezulton

  • amiko = persono, al kiu oni sentas simpation aŭ amon

  • neamiko (malofta vorto) = persono, al kiu oni sentas nek amon/simpation, nek malamon/malsimpation

  • malamiko = persono, al kiu oni sentas malsimpation aŭ malamon

Vidu pli da ekzemploj kun prefikseca ne.

Ĉe iaj agaj vortoj ne montras simple, ke la ago ne okazas, dum MAL esprimas la pli emfazan signifon, ke la ago ne okazas, kvankam ĝi normale devus okazi:

  • dormi maldormi = resti sendorma, kiam oni normale dormus: Oni decidis, ke en la venonta nokto unu el la maljunaj sinjorinoj de la kortego maldormos ĉe la reĝidino, por vidi, ĉu tio estis efektiva sonĝo, aŭ kio alia ĝi estas.FA1.10

  • havi malhavi = ne havi, dum oni sentas, ke oni devus havi

Evitado de MAL «

Ĉe iaj vortoj kun tre speciala signifo oni evitas uzi MAL, kvankam logike tio bone eblus. Oni ekz. malofte aŭdas vortojn kiel malgiganta, malenvii, malŝuldo, malpedanto k.a. Sed iafoje ankaŭ malkutimaj vortoj povas esti dezirataj, se oni volas ĝuste malkutime esprimi sin.

Kaj kiam en la malmaten’
La suno malaŭroras,
Malvek’ maliras kun malpen’
Kaj oni maldeĵoras

fragmento el Insulo de Fetiĉuloj de William Auld

Ne ĉiuj maloj havas MAL «

Rekte kontraŭa signifo ne ĉiam esprimiĝas per MAL. Ekzistas multegaj kontraŭaj vortparoj sen tiu prefikso, ekz.: tagonokto, finikomenci, nigrablanka, forgesimemori, troviperdi, pacomilito, pozitivanegativa, nordosudo, orientookcidento, internaekstera, sursub, alde, kunsen, ĉionenio, jesne, plusminus k.t.p.

Alternativoj al MAL-vortoj «

Por multaj MAL-vortoj oni kreis nekunmetitan alternativon. Kelkaj tiaj MAL-alternativoj fariĝis oftaj, dum aliaj aperas precipe en poezio k.s. Ankoraŭ aliaj preskaŭ neniam estas uzataj. Iafoje okazas, ke tia MAL-alternativo evoluas for de la MAL-vorto, kaj ricevas specialan signifon.

Ne regas klara interkonsento pri la uzindeco de tiaj MAL-alternativoj, precipe pri tiuj, kiuj ne ricevis specialan signifon. Kelkaj opinias, ke tiaj vortoj estas ĝenerale evitindaj, dum aliaj trovas ilin akcepteblaj aŭ eĉ uzindaj, almenaŭ en certaj kuntekstoj kaj por certaj lingvaj stiloj. Ĉiuokaze oni ne provu tute forigi la prefikson MAL per tiaj MAL-alternativoj.

Jen kelkaj ekzemploj:

  • trista (= malgaja, malĝoja) – ofte uzata

  • kurta (= mallonga) – sufiĉe ofta en literatura (precipe poezia) lingvaĵo kaj en kelkaj teĥnikaj kunmetaĵoj (kurtonda radio); krome relative malofta

  • frida (= malvarma) – sufiĉe ofta en literatura (precipe poezia) lingvaĵo kaj en kelkaj kunmetaĵoj (fridujo, fridvagono); krome relative malofta

  • olda (= maljuna) – ne malofta, precipe en literatura lingvaĵo

  • liva (= maldekstra) – iafoje uzata; povas esti tre utila, kiam oni devas rapide aŭ ripete doni instrukciojn pri dekstro kaj maldekstro

  • dura (= malmola) – sufiĉe ofta en teĥnika lingvaĵo; ricevas ofte iom specialan figuran signifon (dura vivo = “malfacila vivo”); ekster la teĥnika lingvaĵo relative malofta en nefigura uzo

  • lanta (= malrapida) – sufiĉe ofta en poezia lingvaĵo; malofta ekster literaturo

  • leĝera (= malpeza) – ekhavis specialajn figurajn signifojn (leĝera literaturo = “malserioza, senprofunda literaturo”, leĝera infanterio = “facile movebla infanterio kun relative malpezaj armiloj”); por efektiva malpezeco oni uzas preskaŭ nur malpeza

  • turpa (= malbela) – tre malofte uzata

  • *dificila*° (= malfacila) – uzata nur de ekstremistoj

Eĉ se iu MAL-alternativa estas taŭga por certaj situacioj, la responda MAL-vorto ĉiam restas tute bona kaj uzinda. Oni ekz. normale uzu maldekstra. Nur en specialaj okazoj, kiam vere utilas, oni uzu la alternativon liva.

Ordinara radiko «

MAL povas ankaŭ esti ordinara radiko:

  • malo = rekte kontraŭa ideo (la malo de “granda” estas “malgranda”)

  • male = tute kontraŭe