PMEG 2023

38.3.6. GE

GE = “ambaŭ seksoj”. GE estas uzata ĉe viraj kaj sekse neŭtralaj vortoj por doni al ili ambaŭseksan signifon.

Legu ankaŭ pri la sufikso IN, kaj pri prefikseca VIR. GE povas aperi kune kun la prefiksoj BO kaj PRA.

Paroj «

GE plej ofte montras paron:

  • patro gepatroj = patro kaj patrino (de komunaj infanoj)

  • edzo geedzoj = edzo kaj lia edzino

  • fianĉo gefianĉoj = fianĉino kaj ŝia fianĉo

  • mastro gemastroj = mastro kaj mastrino, kiuj estas paro

  • cikonio gecikonioj = cikoniino kaj vira cikonio, kiuj estas paro

  • doktoro gedoktoroj = doktoro kaj ties edz(in)o

Gedoktoroj logike devus esti paro, en kiu ambaŭ estas doktoroj. Tial oni nuntempe apenaŭ uzas vortojn kiel gedoktoroj pri paro.

Grupo de parencoj «

GE ankaŭ estas uzata ĉe parencovortoj por montri grupon de parencoj el ambaŭ seksoj:

  • frato gefratoj = fratino(j) kaj frato(j)

  • filo gefiloj = filo(j) kaj filino(j)

  • nevo genevoj = nevino(j) kaj nevo(j)

Ambaŭseksa grupo «

GE estas ankaŭ uzata pli ĝenerale por montri, ke ambaŭ seksoj ĉeestas en grupo:

  • knabo geknaboj = kaj knabino(j) kaj knabo(j)

  • lernanto gelernantoj = kaj viraj kaj inaj lernantoj

  • samideano gesamideanoj = kaj inaj kaj viraj samideanoj

  • doktoro gedoktoroj = kaj viraj kaj inaj doktoroj

  • homo gehomoj = homoj el ambaŭ seksoj, kaj homino(j) kaj virhomo(j)

Se vorto per si mem estas neŭtrala, oni ne bezonas aldoni GE, krom se oni volas aparte emfazi, ke ambaŭ seksoj ĉeestas. Normale oni diru simple lernantoj, samideanoj, doktoroj kaj homoj. Legu pli pri la seksa signifo de radikoj kaj O-vortoj.

Rilatas al ambaŭ seksoj «

Malofte GE aperas antaŭ io, kio mem ne povas havi sekson. Tia GE-vorto montras, ke io koncernas ambaŭ seksojn, ofte kun ŝerca nuanco. Tiaj vortoj estas nenormalaj, kaj oni ne uzu ilin tro multe:

  • lernejo gelernejo = lernejo por ambaŭ seksoj

  • sola gesolaj = solaj kiel paro

Modernaj komprenoj pri seksa varieco «

Al la konsideroj pri la lingva esprimado de sekso aldoniĝis lastatempe (eble ekde la jaro 2010) tio, ke iuj homoj identiĝas kiel sekse neduumaj, do nek kiel viroj, nek kiel virinoj (aŭ eble kiel sekse ambiguaj). Tial povas estiĝi duboj pri tio, kiel interpreti la prefikson GE, kies tradicia signifo “ambaŭ seksoj” antaŭsupozas la ekziston de precize du seksoj. Sub ĉi tiaj ŝanĝiĝintaj cirkonstancoj, la interpreto de GE kiel “pli ol unu sekso” ŝajnas esti kiel eble plej konforma kun la tradicia kaj Fundamenta signifo de GE: Mi renkontiĝos kun du geamikoj. Temas pri unu amikino kaj unu neduuma amiko.

Legu ankaŭ pri la proponita neduuma sufikso IP° kaj la sekse neŭtrala unu-nombra pronomo ri°.

GE-vortoj estas normale multe-nombraj «

GE-vorto kun O-finaĵo povas normale esti nur multe-nombra, ĉar devas esti pli ol unu persono por ke ambaŭ seksoj (aŭ pli ol unu sekso) povu ĉeesti. Sed oni iafoje provas streĉi la signifon de GE al la simila signifo “iu ajn sekso”. Tiam oni povas fari vortojn kiel gepatro = “patro aŭ patrino (aŭ neduuma persono en tia parenco-rilato)”, geedzo = “edzino aŭ edzo (aŭ neduuma persono en tia rilato)”. Tia uzo tamen ne estas normala, kaj multaj opinias ĝin nelogika kaj neregula. Ĉiuokaze tia uzo de GE estas tute nebezonata ĉe radikoj, kiuj estas sendube sekse neŭtralaj: *gehomo*, *geinfano*.

Tiaj ŝanĝoj de la origina senco de GE ne estas senproblemaj. Vorto kiel gefiloj tradicie estas komprenata kiel duseksa grupo (almenaŭ unu filo kaj almenaŭ unu filino). Sed la novstila gefiloj, kiu simple estas la multe-nombra formo de gefilo, estas sekse neŭtrala. En tia grupo eble estas nur filinoj, aŭ eble nur filoj. Do la propono, se konsekvence aplikata, efektive kondukas ne nur al aldono de nova maniero uzi GE, sed ankaŭ al ŝanĝo de la signifo de ĉiuj ĝisnunaj vortoj kun GE.

Krome, laŭ la tradicia signifo de GE, GE-vorto kun alia finaĵo ol O montras nepre pli ol unu, ekz.: gepatra decido (pri infano) = “decido de ambaŭ gepatroj (pri infano)”. Se temus pri decido de nur unu el la gepatroj, oni tradicie dirus patrina decidopatra decido (aŭ decido de unu el la gepatroj). Sed se oni konsekvence aplikus la proponon uzi vortojn kiel gepatro en sekse neŭtrala maniero, tio kondukus al signifoŝanĝo ankaŭ ĉe vortoj kiel gepatra, kiu tiam povus rilati al nur unu el la gepatroj: Ekzemple gepatra decido povus tiam signifi “decido de unu el la gepatroj”.

Pro ĉi tiuj kialoj oni povas kritiki tian unu-nombran uzon de GE kiel reforman aŭ eĉ kontraŭ-Fundamentan.

Iuj anstataŭe provas enkonduki tute novajn sekse neŭtralajn vortojn, ekz. parento por “patro/patrino”. Vidu ankaŭ la sufikson IĈ°.

Ordinara radiko «

  • geo = paro (vira kaj ina homoj aŭ bestoj)

  • gea = rilata al ambaŭ seksoj

Praktike oni tre malofte uzas GE kiel ordinaran radikon.