PMEG 2024
14.3.12. Kvazaŭ
Kvazaŭ = “proksimume, ŝajne, iamaniere, laŭaspekte”. Ĝi montras nerealecon, ŝajnon:
Li kvazaŭ volas ion komuniki nur al vi sola.H.29 = Li ŝajne volas ion komuniki ...
“Ĉu vi ne amas min pli ol ĉiun?” kvazaŭ paroladis la okuloj de la reĝidineto.FA1.99 Ne vere paroladis, nur ŝajnis tiel.
La konscio kvazaŭ lin forlasis.FA1.216 Li havis tian senton, kiu tre similis al tio, ke la konscio lin forlasis.
Du skerminstruistoj [...] renkontis sin ĉi tie kvazaŭ hazarde kaj kun ŝajna kolero atakis unu la alian.Rn.23 Ne vere estis hazarda renkontiĝo.
Ili vidas en mi personon, kiu kvazaŭ ludas la rolon de ia reĝo.OV.390
Kvazaŭ povas esti nuancilo de O-vorta frazparto montrante, ke ĝi estu komprenata nur kiel ŝajno. Ĉi tia kvazaŭ staru ĝuste antaŭ tio, al kio ĝi rilatas:
Ha! mi eksentis kvazaŭ pikon tra la koro!FA2.52 Tio, kion mi eksentis, ne vere estis piko, sed ŝajnis tiel.
En la malaltaj tonoj de lia voĉo sonis kvazaŭ malkontenteco, mildigata de sincera kompato!M.135 Eble ne vera malkontenteco.
Ŝi retiriĝis kvazaŭ antaŭ ia terura fantomo.M.172 Ne vere estis fantomo antaŭ ŝi, sed ŝi agis tiel.
La sono de la nomo de la homo amita kaj perdita ekpikis la vundon de ŝia koro kvazaŭ per la pinto de ponardo.M.95 Ponardo ne vere estis uzata.
Preskaŭ kaj kvazaŭ «
Ne konfuzu kvazaŭ kun preskaŭ. Kvazaŭ montras nerealecon, ke io ŝajnas ia, kvankam ĝi vere estas (tute) alia. Preskaŭ montras nesufiĉecon (malgravan), ke io estas ja tiaspeca, sed ke mankas iomete: Li estis kvazaŭ pikita per ponardo. Ŝajnis kiel ponardopiko, sed tute ne estis. Li estis preskaŭ pikita per ponardo. La ponardopiko maltrafis lin.
Enkondukilo de subfrazo «
Kvazaŭ ankaŭ estas enkondukilo de subfrazo: En la ventro estas tia krakado, kvazaŭ tuta regimento ekblovus trumpetojn.Rz.21 Ni ŝajnigu, kvazaŭ ni tute ne scias, kia homo li estas.Rz.32
Komparilo «
Kvazaŭ povas ankaŭ enkonduki komparajn esprimojn simile al kiel: La varmo de la ĉambro kaj la delikata bonodoro de la floroj ebriigis ŝin kvazaŭ drinkaĵo.M.148
Kiel se «
En la plej unua tempo kvazaŭ ankoraŭ ne ekzistis. Tiam oni anstataŭe uzis kiel se aŭ nur kiel, sed nur por enkonduki subfrazojn.