PMEG 2024

12.3.5.2. El

Movo «

El montras movon for de interno al ekstero:

  • El la kaldrono, en kiu sin trovas bolanta akvo, eliras vaporo.FE.25 La vaporo iras for de la interno de la kaldrono.

  • Li eliris el la dormoĉambro kaj eniris en la manĝoĉambron.FE.31

  • Mia patrino forpelis min el la domo.FE.21

  • Ŝi vidis unu sinjorinon, tre riĉe vestitan, kiu eliris el la arbaro.FE.19

  • Li venigis al si el Berlino multajn librojn.FE.39... de la interno de Berlino ...

  • La lasta espero malaperis el la animo de la bela Sara.Rn.40

  • Vi eksiĝis el la movado.L2.304

  • Mi ĝin bedaŭras el la tuta koro.H.37... bedaŭras plenkore, tute sincere. La bedaŭro venas kvazaŭ el ĉiuj partoj de la koro.

  • El sub la kanapo la muso kuris.FE.26 El estas ofte uzata kune kun diversaj lokaj rolvortetoj por pli ekzakte montri la lokon, el kiu io moviĝas.

  • Mi petas vin, sinjorina moŝto, – diris la juvelisto el malantaŭ la tablo.M.187 La loko malantaŭ la tablo estas rigardata kiel spaco kun interno. Oni ankaŭ povus uzi de.

  • Iru en la domon de la malĉastistino, kaj elkonduku el tie la virinon, kaj ĉiujn, kiuj estas ĉe ŝi.Js.6

  • Tie interne estis mallume, almenaŭ en la antaŭa ĉambro, – el interne estis aŭdata muziko.FA2.134

Antaŭa stato «

El povas montri antaŭan staton, kiam temas pri ŝanĝiĝo. Ofte temas pri figura uzo de la baza mova senco de el:

  • Unu el ili eksaltis el sia dormo kiel sovaĝa besto.FA3.15 Li subite vekiĝis.

  • Marta rapide kaj kvazaŭ vekite el longa dormo kaptis la manon de la kudristino.M.103

  • Ŝi videble sentis la en ĉiu homo denature troviĝantan deziron eltiri sin el mizero.M.119

  • El la knabo fariĝis junulo, kaj li devis forveturi en la malproksiman mondon.FA2.82 Li ŝanĝiĝis de knaba stato en junulan staton.

  • Vi iam vidos, kio el tio [= pomkerno] fariĝos; el tio fariĝos io, pri kio vi certe ne pensas, tuta pomarbo, sed ne tuj.FA3.141

  • Vi faris el mi la plej malfeliĉan mizerulon en la mondo.Rt.104Pro via faro mi fariĝis la plej malfeliĉa mizerulo en la mondo.

Deveno «

El ofte montras devenon, originon aŭ fonton:

  • El kie vi estas?FA2.37De kiu loko vi devenas? Kie estas via origina loko?

  • Kelkaj el la Esperantaj idiotismoj estas prenitaj ankaŭ el la lingvoj slavaj (dum aliaj estas prenitaj el aliaj lingvoj).LR.149A

  • Tradukoj el ĉi tiu lingvo estus pli dezirataj kaj pli bone pagataj.M.127

  • Kiom mi povis vidi el via laboro, tiu via senduba talento restas [...] en stato rudimenta.M.135 La fonto de lia konstato estas ŝia laboro, kiun li vidis.

  • Sro L. de Beaufront nur legis eltiron el tiu ĉi artikolo.LR.147

  • Tie la floroj kaj la folioj kantis la plej belajn melodiojn el lia infaneco.FA1.190

  • La infano alsidiĝis al lito kaj laŭte legis el la libro.FA3.25

Materialo «

El estas la normala rolvorteto por montri materialon. Tiu signifo estas varianto de devena el:

  • La reĝino iris en banejon, kiu estis konstruita el marmoro.FA1.160

  • Ĉemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolaĵo, kvankam ili ne ĉiam estas faritaj el tolo.FE.35

  • Nenian trinkaĵon el vinberoj li devas trinki.Nm.6

  • Freŝa viando kostas multe, kaj por pretigi el ĝi manĝon oni devas ankaŭ forbruligi multe da ligno.M.64

  • Al mi donu la plezuregon, ke mi faru el li kaĉon!Rt.70

  • El la diritaj vortoj ni povas ankoraŭ fari aliajn vortojn, per helpo de gramatikaj finiĝoj kaj aliaj vortoj.FE.30

Distingo de individuoj aŭ de parto «

Tre ofte el montras grupon aŭ amason, kiam oni distingas aŭ apartigas iujn individuojn de la grupo, aŭ parton de la amaso. Tion oni povas rigardi kiel figuran uzadon de la baza elmova signifo. Oni kvazaŭ elprenas membrojn aŭ partojn por aparta konsidero:

  • El ĉiuj miaj infanoj Ernesto estas la plej juna.FE.10 Ernesto apartenas al la grupo “ĉiuj miaj infanoj”. Inter ili li estas la plej juna.

  • El ŝiaj multaj infanoj unuj estas bonaj kaj aliaj estas malbonaj.FE.12

  • Por miaj kvar infanoj mi aĉetis dek du pomojn, kaj al ĉiu el la infanoj mi donis po tri pomoj.FE.14

  • El la tri leteroj unu estis adresita: al Lia Episkopa Moŝto, Sinjoro N.; la dua: al Lia Grafa Moŝto, Sinjoro P.; la tria: al Lia Moŝto, Sinjoro D.FE.42

  • Multaj el niaj amikoj ne volas pacience atendi kaj labori.OV.59

  • Tio estis la plej bela horo el mia vivo!FA3.67de mia vivo, en mia vivo.

  • Trinku el la vino, kiun mi enverŝis.SS.6Trinku iom de la vino ...

  • Li nenion povis rememori el sia sonĝo.FA2.133

Ankaŭ inter povas montri apartenon al grupo. Iafoje oni renkontas tiusence la pezan esprimon el inter: Li estas unu el inter ili. Tute bone sufiĉas sola el: Li estas unu el ili.

Speciala varianto de tiu ĉi signifo estas konsisto:

  • Mia skribilaro konsistas el inkujo, sablujo, kelke da plumoj, krajono kaj inksorbilo.FE.34

  • Unu minuto konsistas el sesdek sekundoj.FE.12

Kiam konsisti montras la esencan parton de io abstrakta, oni plej ofte ne uzas el, sed anstataŭe en: La dua distingiĝa eco de lingvo arta estas ĝia perfekteco, kiu konsistas en matematika precizeco, fleksebleco kaj senlima riĉeco.FK.276

Kaŭzo «

Por kaŭzo oni uzas normale pro, sed kiam oni volas montri kaŭzon figure kiel devenon aŭ fonton, oni povas uzi el:

  • Ni restas sen rimedoj kaj lacaj kaj devas el manko de fortoj ĉesigi la eliradon de nia organo.OV.125... pro manko de fortoj ...

  • Clemency el surprizo pro tiu ĉi demando preskaŭ renversis la pleton de teo.BV.83 El sonas pli bone ol pro ĉi tie, ĉar pro aperas tuj poste.

  • Unu sinjoro [...] en la komenco estis forte kolera kontraŭ ĝi el la kaŭzo, ke ĝi “ne estas sufiĉe internacia”.LR.51A... kolera kontraŭ ĝi pro tio, ke ĝi ... ... kolera kontraŭ ĝi, ĉar ĝi ...

Komparu kun simila uzo de de.

Vortfarado «

  • Eligi = “irigi el io”: Ĝi estas dramo, miaj fratoj, kiu eligas larmojn el viaj okuloj.Rt.80 La alumeto eligis varman helan flamon. (= ... eligis el si ...).

  • Eliĝi = “iri el io”: La ambaŭ virinoj kaj la infano eliĝis el veturilo antaŭ unu el la domoj ĉe la strato Piwna.M.6 Mi ĝis nun ne kuraĝis demandi vin, [...] kiamaniere vi sukcesis eliĝi el la malriĉeco.M.156

El estas ankaŭ uzata prefiksece.