PMEG 2024

12.3.5.1. Al

Al montras celon. Al ofte similas al por. Vidu ĉe por klarigon pri la diferenco.

Direkto de movo «

Normale al montras celon de moviĝo:

  • Mi venas de la avo, kaj mi iras nun al la onklo.FE.9 La celo de la irado estas la onklo.

  • En unu tago, kiam ŝi estis apud tiu fonto, venis al ŝi malriĉa virino.FE.15

  • Vi devas nur iri al la fonto ĉerpi akvon.FE.17

  • Sur kruta ŝtuparo li levis sin al la tegmento de la domo.FE.34

  • Mallarĝa vojeto kondukas tra tiu ĉi kampo al nia domo.FE.38

  • Josuo kaj la tuta Izrael ŝajnigis sin venkobatitaj de ili, kaj ekkuris en la direkto al la dezerto.Js.8

  • Li kraĉos al vi en la vizaĝon.Rt.41

  • Kiam al esprimas celon de moviĝo, ĝi ne nepre montras atingon de tiu celo. Plej ofte ja temas pri atingo, sed ne ĉiam. Kontraste, kiam oni uzas direktan N-finaĵon post O-vorto aŭ O-vorteca vorteto, temas nepre pri atingo de la celita loko.

Direkto sen movo «

Al povas montri direkton ankaŭ kiam ne estas movo:

  • La reĝido etendis siajn brakojn al la ĉielo, al la arbaro kaj al la maro.FA2.90 La brakoj estis direktitaj en la diversaj direktoj, sed ili ne moviĝis al tiuj lokoj.

  • Danke ŝi ridetadis al li.FA1.166 La ridetoj estis en lia direkto.

  • Li rigardis al la klara, hela luno supren.FA3.23

  • Mi sopiras... al la lando de mia infaneco.FA3.31

  • Kiele junulo povus kontraŭstari al la ĉarmoj de malĉastulino?Rt.32

  • Dum momento ŝi staris senmove, apogante sin per la mano al angulo de muro.M.92

Ricevanto «

Al tre ofte montras tiun, kiu ricevas ion, aŭ tiun, kiu ion aŭdas, vidas, ekscias, lernas k.t.p. (= ricevas sonon, bildon, sciaĵon, lernaĵon k.t.p.):

  • Donu al la birdoj akvon, ĉar ili volas trinki.FE.9 La birdoj ricevu akvon.

  • Mi redonas al vi la monon, kiun vi pruntis al mi.FE.14 Antaŭe mi ricevis la monon (prunte), nun vi ĝin rericevos.

  • Ŝi tuj lavis sian kruĉon kaj ĉerpis akvon en la plej pura loko de la fonto kaj alportis al la virino.FE.15

  • Petu ŝin, ke ŝi sendu al mi kandelon.FE.20

  • Mia tuta ŝuldo estos pagita al vi baldaŭ.FE.25

  • Diru al mi vian nomon.FE.18

  • Rakontu al mia juna amiko belan historion.FE.10

  • Kial vi ne respondas al mi?FE.20

  • Ordonu al li, ke li ne babilu.FE.20

  • Montru al ili vian novan veston.FE.18

  • La kuracisto konsilis al mi iri en ŝvitbanejon.FE.40

  • Mi instruas Esperanton al mia infano.LR.120A (= Mi instruas mian infanon pri Esperanto.LR.120A)

  • La lumo de la suno metis finon al la bela sonĝo.FA3.32 La sonĝo “ricevis finon” = finiĝis.

  • Oni donis al li panon, kaj li manĝis, kaj oni trinkigis al li akvon.Sm1.30

Profitanto, malprofitanto «

Al povas montri tiun, kiu iel profitas aŭ malprofitas de ago. Alivorte al montras tiun, kiu “ricevas” la agon aŭ rezulton de la ago:

  • Mi ĉiam estas preta fervori en servado al la patrujo.Rz.62 La patrujo profitus de la servado.

  • “Pardonu al mi, patrino,” diris la malfeliĉa knabino, “ke mi restis tiel longe”.FE.17 La knabino profitus de la pardono. Ankaŭ estas eble uzi Pardonu min.

  • Mi deziras al vi bonan tagon, sinjoro!FE.10

  • Oni tiel malhelpis al mi, ke mi malbonigis mian tutan laboron.FE.33

  • Antaŭ tri tagoj mi vizitis vian kuzon kaj mia vizito faris al li plezuron.FE.20

  • Vi tiam povos tre humile teni al li la kaleŝon, kiam li veturos kun ŝi al la preĝejo por edziĝi.Rt.41

  • Pro la bono de la afero ni devos cedi al la plimulto.OV.64 Ni cedos kaj la plimulto profitos de tio.

  • Mi cedas al via peto.FA1.17Mi cedas al vi pro via peto.

Tiaj ĉi al-komplementoj ofte montras samtempe apartenon aŭ posedon de korpoparto aŭ vestaĵo. Oni povas anstataŭe uzi posedan pronomon, sed al estas pli klasika:

  • Ŝi kombas al si la harojn per arĝenta kombilo.FE.34Ŝi kombas siajn harojn ...

  • Mi al vi purigos la botojn.Rz.45Mi purigos viajn botojn.

  • Ili ŝmiris al si la angulojn de la buŝo per fiŝoleo, por ke ili fariĝu pli flekseblaj.FA3.96

  • Por knabinoj tio ne estis irebla vojo, ili disŝirus al si la vestojn.FA2.88

Ricevanto de demova ago «

Al povas montri la ricevanton (profitanton/malprofitanton) de ago, kiu estas demova. La ricevanto ja ricevas ian agon, sed la ago estas tia, ke ĝi forprenas ion de la ricevanto. Tia ĉi mikso de almovo kaj demovo povas esti konfuza. Ofte de estas pli klara:

  • Ŝi detiris al li la galoŝojn de la piedoj.FA1.145 Li ricevis servon, kiu konsistis el detirado de galoŝoj. Oni povus eble miskompreni, ke oni detiris la galoŝojn de alia persono, kaj poste li ricevis la galoŝojn. Oni uzas ankaŭ de en tiaj esprimoj: Ili deprenis de li lian veston.Gn.37

  • Vi rabas al via homo ĉion, kion li havas, ĝis ne restas al li eĉ ĉemizo sur la korpo.Rt.57 La rabo iras direkte al via homo, kiu perdos ĉion, kion li havas. De estus pli klara.

  • Ne dehaku al mi la kapon!FA2.101 Mi ne volas malprofiti de la dehakado.

  • Nia maljuna avino malĝojas tiel, ke la blankaj haroj al ŝi elfalis.FA1.104 Ŝiaj blankaj haroj elfalis de ŝia kapo.

  • La aŭto estis ŝtelita al mi.... ŝtelita disde mi/el de mi. Ĉi tie simpla de tamen donus malĝustan signifon, nome ke mi ŝtelis la aŭton.

Ĉi tia uzo de al estis sufiĉe ofta ĉe Zamenhof, sed fariĝis nuntempe iom malpli ofta. Kiam ne estas risko de miskompreno, oni povas tute bone uzi al en tiaj esprimoj.

Spertanto, sentanto «

Al povas montri tiun, kiu spertas aŭ sentas ion:

  • La malfeliĉa infano rakontis al ŝi naive ĉion, kio okazis al ŝi.FE.17

  • Ŝajnas al mi, ke el ŝia buŝo elsaltas perloj kaj diamantoj.FE.17

  • Estas al mi malvarme kaj tiel malseke!FA1.55 ≈ Mi sentas malvarmon kaj malsekon.

  • Artikoloj talente skribitaj plaĉos al la gazeto kaj al ĝiaj legantoj.OV.99

  • Vi estis al mi tre kara.Sm2.1

  • Ĉu ne estus al vi agrable havi tian saman kapablon?FE.17

  • Ankaŭ al vi, mia kara Hermano, li sentigos sian skurĝon.Rt.41

  • Granda parto de la alta literatura lingvo [...] estas al vi videble tre malmulte konata.M.135 Ĉi tie oni ankaŭ povas uzi de, ĉar temas pri aganto ĉe pasiva participo.

  • Estu sciate al la reĝo, ke ni iris en la Judan landon.Ez.5

Posedanto «

Al montras posedanton kaj similajn signifojn ĉe la verbo aparteni:

  • La rozo apartenas al Teodoro.FE.5La rozo estas de Teodoro. La rozo estas lia.

  • Li apartenis al tiuj tre maloftaj homoj, kiuj faras ĉion silente.OV.246Li estis unu el tiuj tre maloftaj homoj ...

Al anstataŭ N-finaĵo «

Ĉe aga O-vorto al povas iafoje montri sencan objekton.

Rezulto de ŝanĝo «

Iafoje oni montras per al rezulton de transformado aŭ ŝanĝado: Li disrompis ĝin al mil pecoj. Normale oni uzas en + N-finaĵon. Oni renkontas tiusignife ankaŭ je.

Aldono, adicio «

Kune kun verboj kiel aligi, aliĝi, aldoni k.t.p., al povas montri aldonon, adicion k.s.:

  • La junulo aliĝis al nia militistaro kaj kuraĝe batalis kune kun ni kontraŭ niaj malamikoj.FE.39 Li fariĝis parto de la militistaro.

Iam oni uzis al tio anstataŭ aldonsignifa krom tio:

  • Ĝi havis tiel same grandan sukceson, kiel la efektiva najtingalo, kaj al tio ĝi havis multe pli belan eksteraĵon.FA2.28 Nun oni diras nur krom tiokrome.

Tempo «

Al iafoje montras okazon (precipe feston), kiam oni parolas pri speciala ago pro tiu okazo (donacado k.s.):

  • Al Kristnasko venis letero de ŝia patro.FA3.58Okaze de Kristnasko ... Je Kristnasko, kaj ĝuste pro tio ke estis Kristnasko ...

  • Akceptu ankaŭ de mia flanko plej koran gratulon al la nova jaro.OV.491... okaze de la nova jaro.

Al troviĝas ankaŭ en esprimoj kiel de tempo al tempo = “iafoje, kelkfoje”; de tago al tago = “ĉiutage, laŭ pasado de la tagoj”. Ili estas figuraj esprimoj faritaj laŭ de loko al loko k.s.:

  • De tempo al tempo li aliradis al la fenestro kaj elrigardadis.FA2.144

  • De tago al tago la reĝido ŝin ĉiam pli ekamadis.FA1.99

Referenco «

Ĉe esprimo de proksimeco, simileco k.s. al montras tion, kion oni konsideras, kiam oni taksas aferon proksima aŭ simila:

  • Ŝi estis jam tute proksima al la preĝejoj.FA1.169Ŝi estis jam en la proksimo de la preĝejo.

  • Pli proksime al la fenestroj [...] prenis al si lokon laboristinoj pli junaj.M.112

  • La pli maljuna estis tiel simila al la patrino per sia karaktero kaj vizaĝo, ke ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon.FE.11

  • Tio estis vivmaniero certe ne konforma al la reguloj de la higieno.M.132

Oni trovas ankaŭ proksima de, proksime de. Ĉe malproksima/malproksime oni uzas precipe de. Ŝajnas logike uzi ĉiam al ĉe proksimeco, kaj de ĉe malproksimeco, sed la efektiva uzado estas miksita. Ĉe aliaj vortoj similaj al malproksima, oni ne uzas al, sed de (iafoje je): aparta de, diferenca de, libera de/je k.s.

Rolvortaĵoj kun al «

Legu ankaŭ pri rolvortaĵoj kiel responde al, konforme al.

Vortfarado «

  • Aligi = “aldoni, almeti”: Nur tiam ni povas esperi pli aŭ malpli frue aligi al nia afero la grandegan indiferentan amason de la publiko.OV.93

  • Aliĝi = “aldoniĝi, almetiĝi, aniĝi, aparteniĝi”: Se gut’ al guto aliĝas, maro fariĝas.PE.981 Ĉiutage aliĝas al Esperanto multaj novaj personoj en ĉiuj landoj de la mondo.L2.73 Ĉu vi aliĝis al la kongreso?