PMEG 2024
12.3.2.5. De rilate al A-vorto aŭ E-vorto
De-esprimo, kiu rilatas al A-vorto aŭ E-vorto, povas havi diversajn el tiuj signifoj, kiujn de povas havi ĉe verboj, ĉe agaj O-vortoj kaj ĉe ne-agaj O-vortoj:
Mia projekto estis tre multe diferenca de tiu ideo pri plibonigoj, kiun Vi havas.L1.330 La projekto diferencas de tiu ideo. De montras apartecon.
Ĉu ankaŭ ĉiuj viroj devas posedi ian perfektecon, por akiri al si staton liberan de grandaj suferoj kaj mizero.M.35 De montras apartecon.
Bona estas Romo, sed tro malproksima de nia domo.PE.751 De montras apartecon.
Mi, ebria de feliĉo, alkroĉiĝis al lia kolo.Rt.104 De montras kaŭzon.
Niaj okuloj estis plenaj de larmoj.Rt.46 De montras kaŭzon kaj enhavon.
Tio estis prudenta de la flanko de la jura konsilisto.FA1.123 De montras originon.
La marŝo daŭris sep horojn ekskluzive de la paŭzoj. = ... ekskluzivante la paŭzojn. La marŝodaŭro ne inkluzivis la paŭzojn. De montras sencan objekton. Oni ankaŭ povus uzi la finaĵon N: ... ekskluzive la paŭzojn.
Li scias ĉiujn latinidajn lingvojn escepte de la rumana. = ... se oni esceptas la rumanan. De montras sencan objekton. Oni ankaŭ povas diri ... escepte la rumanan.
Ĉiuj aliaj loĝantoj de la lando staris ĉirkaŭe de la palaco.FA3.97 = ... en la ĉirkaŭo de la palaco. De montras apartenon, apudecon.
Mi salutas vin nome de mia frato. = ... en la nomo de mia frato. De montras apartenon, posedon.
Ĉe participoj de tamen havas pli precize limigitajn signifojn.
Ofte E-vorto + de formas esprimon, rolvortaĵon, kiun oni uzas kvazaŭ unu rolvorteton: dekstre de, escepte de, fare de, fine de, inkluzive de, interne de, ene de, kaze de, kaŭze de, meze de, norde de, sekve de, supre de k.t.p.