PMEG 2023

12.3.2.2. De rilate al aga O-vorto

Subjekto aŭ objekto «

De-esprimo, kiu priskribas agan O-vorton, normale montras la sencan subjekton (la aganton) aŭ la sencan objekton de la ago:

  • La kanto de la birdoj estas agrabla.FE.9 La birdoj kantas. De montras subjekton.

  • Du ekbriloj de fulmo trakuris tra la malluma ĉielo.FE.40 Fulmo ekbrilis. De montras subjekton.

  • Mi ne scias la lingvon hispanan, sed per helpo de vortaro hispana-germana mi tamen komprenis iom vian leteron.FE.34 Vortaro hispana-germana helpis. De montras subjekton.

  • Li tuj faris, kion mi volis, kaj mi dankis lin por la tuja plenumo de mia deziro.FE.31 Li plenumis mian deziron. De montras objekton.

  • Vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de vortoj.FE.27 Oni kunligas vortojn. De montras objekton.

  • Multe da homoj ne faras malbonon pro timo de mallaŭdo kaj agas bone pro deziro de laŭdo.M.153 Ili timas mallaŭdon, kaj deziras laŭdon. De montras objektojn.

De povas do montri jen sencan subjekton, jen sencan objekton. Normale la signifo estas tute klara el la kunteksto, sed kiam povas esti konfuzo, oni povas uzi diversajn rimedojn por eviti miskomprenon.

Por certigi, ke temas pri senca subjekto, oni povas uzi fare de:

  • Hodiaŭ posttagmeze okazos akcepto fare de la urbestro. La urbestro akceptos iun.

  • Okazis vizito al nia klubo fare de eksterlandaj gastoj.

Iuj mallongigas fare de al *far*.

Por certigi, ke temas pri senca objekto, Zamenhof iafoje anstataŭ de uzis N-finaĵon:

  • La Ligo internacia de Esperantistoj havas la celon zorgadi pri la disvastigado kaj enkondukado en la tuta mondo unu neŭtralan lingvon.OV.65 Ĝi disvastigu kaj enkonduku unu neŭtralan lingvon.

  • Tre grava por la progresado de l’ lingvo internacia estas diligenta uzado ĝin en korespondado.AD.17 Oni diligente uzu ĝin.

Sed tiun tute logikan solvon oni apenaŭ plu uzas. Anstataŭe oni preferas trovi ian taŭgan rolvorteton:

  • aboni gazeton abonado al gazeto

  • admoni iun admonado al iu

  • ami iun amo al iu

  • demandi iun demando al iu

  • ŝirmi ion ŝirmo al io

  • taksi ion taksado pri io

  • deklari ion deklaro pri io

  • moki iun mokado je iu

  • penetri ion penetro en ion

Kompreneble oni ne hezitu uzi de, kiam ne estas risko de malklareco. Rilate al aga O-vorto de estas la normala rolmontrilo kaj por subjekto, kaj por objekto.

Aliaj signifoj «

Rilate al aga O-vorto, de povas montri ankaŭ formoviĝon, malsimilecon, distingon, komencan tempopunkton k.t.p. (same kiel de rilate al verbo):

  • Lia fuĝo de la malamikoj estis kuraĝa ago.

  • Mia vojaĝo de Parizo al Londono estis tre laciga.

  • La dioj destinas tre multajn konfuzojn kaj por li preparas skuantan transiron de ĝoj’ al doloro.IT.68

Iafoje povas aperi konfuzo kun subjekta aŭ objekta de. Tiam oni uzu ian rimedon por klarigi la signifon:

  • Distingado de bono disde malbono ne ĉiam estas facila afero. La unua de montras objekton. Se oni uzus de ankaŭ antaŭ malbono, la signifo fariĝus tre malklara.

  • Post la falo de la tegmento li estas handikapita. Oni normale komprenus, ke falis la tegmento (subjekta de). Se la signifo estu, ke li falis de la tegmento (formova de), oni povus uzi disde: Post la falo disde la tegmento... Plej klara kaj preferinda estas tamen: Post sia falo de la tegmento li estas handikapita. Tiam sia montras la sencan subjekton, kaj de nur povas montri formovon.

Ĉe aga O-vorto, de povas montri ankaŭ apartenon (kiel ĉe ne-agaj O-vortoj), se la kunteksto permesas:

  • Ni ĉerpu kuraĝon kaj forton por la laboroj de la jaro venonta.OV.392...la laboroj, kiuj apartenas al la jaro venonta....kiuj okazos en la jaro venonta.

  • En la ĉerko kuŝis li mem en sia kvieta dormo de la morto.FA1.144 La dormo apartenis al la morto.