PMEG 2023

12.3.2.3. De rilate al ne-aga O-vorto

De-esprimo, kiu rolas kiel priskribo de ne-aga O-vorto, povas montri multajn diversajn signifojn. Ĝenerale de montras ian rilaton inter la priskribata afero kaj la de-esprimo.

Aparteno «

Plej ofte de-esprimo montras apartenon ĉe ne-aga O-vorto. La vorto “aparteno” havas tiam tre vastan signifon. Povas esti posedo, havo, apudeco, alligiteco, parteco, parenceco aŭ alia formo de aparteno:

  • Jen kuŝas la ĉapelo de la patro.FE.8 La ĉapelo apartenas al la patro kiel posedaĵo aŭ havaĵo.

  • Jen estas la kajero de la juna fraŭlino.FE.10 La kajero apartenas al la fraŭlino kiel posedaĵo.

  • La dentoj de leono estas akraj.FE.7 La dentoj apartenas al leono kiel korpopartoj.

  • Li faris ĉion per la dek fingroj de siaj manoj.FE.12 La fingroj apartenas al la manoj kiel korpopartoj.

  • Sur la bordo de la maro staris amaso da homoj.FE.32 La bordo apartenas al la maro, ĉar ĝi troviĝas tuj apud ĝi.

  • Januaro estas la unua monato de la jaro.FE.12 Monatoj estas partoj de jaro.

  • La dudeka (tago) de Februaro estas la kvindek-unua tago de la jaro.FE.12

  • La kuiristino direktis sin en la internajn partojn de la loĝejo.M.180

  • La filo de la reĝo [...] ŝin renkontis.FE.21 La filo apartenas al la reĝo kiel parenco.

  • Mi legos poemon de Zamenhof. La poemo apartenas al Zamenhof, ĉar li verkis ĝin.

  • Tio verŝajne estas speco de ĝardena kreskaĵo!FA3.70 La speco apartenas al la klaso “ĝardena kreskaĵo”.

  • Meze sur la muro pendis portreto de bela juna kaj vivema virinoFA2.145 La portreto apartenas al la virino, ĉar ĝi montras ŝian aspekton.

  • Glaso de vino estas glaso, en kiu antaŭe sin trovis vino, aŭ kiun oni uzas por vino.FE.32 La glaso apartenas al vino, ĉar ĝi estas uzata por vino.

  • Ŝi estas profesoro de matematiko. La profesoreco apartenas al la fako matematiko. Oni povas ankaŭ uzi pri.

  • La riĉeco de tiu ĉi homo estas granda.FE.35 La riĉeco apartenas al la homo, ĉar ĝi estas unu el ties ecoj.

  • Tiu ĉi vorto havas signifon de mezuro.FE.32 La signifo apartenas al la ideo “mezuro”.

Eco «

De rilate al ne-aga O-vorto povas montri econ:

  • virino de meza aĝoM.20 = “mezaĝa virino”.

  • haroj de nedifinita koloroM.20 La haroj havis kiel econ nedifinitan koloron.

  • Proksime de ili staris ankoraŭ alia figuro de triobla grandeco.FA2.105 La figuro estis trioble granda.

Konsisto «

De rilate al ne-aga O-vorto povas montri konsiston:

  • Li donis al ŝi bukedon de rozoj. La bukedo konsistis el rozoj (bukedo da rozoj havus iom alian signifon).

  • Tie malsupre kuŝas Germanujo, kiu iam estis kovrita de plej densa reto de fervojoj kaj kanaloj.FA3.55 La reto konsistas el fervojoj kaj kanaloj.

  • La ŝipoj staris envolvitaj en fumo de pulvo.FA2.110 La fumo konsistis el pulvo.

Origino «

De rilate al ne-aga O-vorto povas montri originon aŭ devenon:

  • Francisko de Asizo = tiu Francisko, kiu devenas de la urbo Asizo = Francisko el Asizo

De la flanko (de iu), kaj similaj esprimoj, povas montri originon kun nuanco de respondeco:

  • Mi respondis al li, ke mi tion ĉi ne povas konsenti, ĉar ĝi estus malmodestaĵo de mia flanko.L1.153 Mi farus malmodestaĵon (pri kiu mi devus respondeci).

  • Vi ne rigardos ja ĝin kiel maldelikatecon de mia flanko, se [...] mi demandos pri kelkaj neeviteblaj detalaĵoj.M.125

Mezuro «

Ĉe ne-aga O-vorto, de povas montri mezuron:

  • La knabo havis la aĝon de nur ses jaroj.FA4.208 La aĝo estis granda je nur ses jaroj.

  • Vojon de tri tagoj ni iros en la dezerton.Er.8 La vojo estas tiel longa, ke daŭras tri tagojn iri ĝin.

  • En la daŭro de kelke da minutoj mi aŭdis du pafojn.FE.40 La daŭro estis longa je kelke da minutoj.

Formovo, aparteco «

Iafoje de povas montri formoviĝon aŭ apartecon, kiam ĝi rilatas al ne-aga O-vorto:

  • Rekta linio estas la plej mallonga vojo de unu punkto al alia. La vojo kondukas for de unu punkto.

  • En unuhora distanco de nia kabano [...] staris la malgranda preĝejo.FA1.232 La kabano kaj la preĝejo estas apartaj je unu horo.

Perverba priskribo de ne-aga O-vorto «

Ĉi-antaŭe ĉiuj de-esprimoj rilatis al O-vortoj kiel rektaj priskriboj de ili, sed rilate al ne-agaj O-vortoj de-esprimo ankaŭ povas aperi kiel perverba priskribo de subjekto:

  • Tiu libro estas de Karlo. De montras apartenon, posedon. Pli ofte oni uzas aparteni + al: Tiu libro apartenas al Karlo.

  • Tiuj du arboj estas de malsamaj specoj. De montras ecojn.

  • Feliĉa vi estas, ho lando, se via reĝo estas de nobla deveno.Pr.10 De montras originon.