PMEG 2023

12.3.2.4. De rilate al participo

Aktiva participo «

Ĉe aktiva participo kun A-finaĵo aŭ E-finaĵo, de-esprimo havas la samajn signifojn kiel ĉe verbo:

  • Ni estis vojaĝantaj de lando al lando....vojaĝis de lando al lando.

  • Ruĝiĝinte de honto ŝi forkuris.Post kiam ŝi ruĝiĝis de honto...

  • Ne parolu al li antaŭ ol li estos trankviliĝinta de la ŝoko....antaŭ ol li trankviliĝos de la ŝoko.

Aktivaj participoj kun O-finaĵo montras personon (iafoje aĵon), kiu faras, faris aŭ faros agon. Ĉe tiaj vortoj de-esprimo ĉiam montras la sencan objekton de la ago:

  • Venu, ni atendas vin, Savonto de la mondo.FE.22 La savanto savos la mondon. De montras objekton.

  • La konfesantoj de unu religio estas samreligianoj.FE.37 Ili konfesas unu (saman) religion.

  • Ĉiuj loĝantoj de regno estas regnanoj.FE.37 Ili loĝas la regnon.

Pasiva participo «

Rilate al pasiva participo, de plej ofte montras sencan subjekton, aganton:

  • Ŝi estas amata de ĉiuj.FG.54 Ĉiuj amas ŝin.

  • Tiu ĉi komercaĵo estas ĉiam volonte aĉetata de mi.FE.25 Mi aĉetas la komercaĵon.

  • La surtuto estas aĉetita de mi, sekve ĝi apartenas al mi.FE.25 Mi aĉetis la surtuton.

  • La ŝuldoj de mia filo ne estos pagataj de mi.FE.25 Mi ne pagos la ŝuldojn.

  • Li staras kvazaŭ frapita de fulmo.Rt.92 Ŝajnis, kvazaŭ fulmo frapis lin.

  • La montoj estis kovritaj de neĝo.FA1.211 Neĝo kovris la montojn.

  • La tempo fluis ne rimarkate de ili.FA2.146 Ili ne rimarkis la fluon de la tempo.

  • Ili estas konatoj de mi. Ili estas personoj, kiujn mi konas.

Oni ankaŭ povas uzi fare de, se oni volas tre klare montri, ke temas pri aganto: La infano estis forprenita fare de la patrino. Sed tio malofte estas necesa ĉe pasivaj participoj.

Se oni volas uzi alisignifan de-esprimon ĉe pasiva participo, oni ordinare devas tion montri klare per disde, for de, el de, ekde aŭ simile:

  • La infano estis forprenita disde la patrino. Oni forprenis ĝin de la patrino.

  • Tiuj riĉaĵoj estas hereditaj el de ŝia avo. Se oni uzus simplan de, la senco estus, ke ŝia avo heredis la riĉaĵojn, sed la intencita senco estas, ke iu heredis ilin de li.

  • La oficejo estas malfermita ekde la naŭa horo. Ĉi tie ankaŭ simpla de bone funkcius, ĉar apenaŭ estus eble miskompreni.

Kiam la aganto estas spertanto (sentanto), oni ofte uzas al anstataŭ de, precipe ĉe la participo konata.

Sed se la kunteksto malebligas miskomprenon, simpla de povas esti uzata ĉe pasiva participo ankaŭ por alia signifo ol senca subjekto:

  • Tiam alvenis birdoj nesciate de kie.FA3.29 De montras originon.

  • Naŭ deprenite de dudek estas dek-unu.M.116 De montras formovon.

  • La hospitalo estas apartigita de la strato per sufiĉe alta kradoFA1.128 De montras apartigon. Disde la strato estus pli klara ĉi tie.