PMEG 2023

12. Rolmontriloj

Frazo konsistas el ĉefverbo kaj frazpartoj, kiuj ludas diversajn rolojn rilate al la ĉefverbo. Por montri la frazrolojn de frazpartoj oni uzas rolmontrilojn. La rolmontriloj estas de tri specoj:

  • Nenio. Kelkaj frazroloj, precipe subjekto, estas rekoneblaj per tio, ke ili ne havas rolmontrilon. Manko de rolmontrilo estas do mem rolmontrilo.

  • La finaĵo N. La frazrolo objekto, kaj ankaŭ kelkaj aliaj roloj, estas rekonebla per la rolfinaĵo N.

  • Rolvortetoj. Tre multaj diversspecaj frazroloj estas rekoneblaj per diversaj rolvortetoj.

La elekto de rolmontrilo ne estas ĉiam rigore difinita. En multaj okazoj oni havas plurajn eblojn.

Iafoje oni uzas por esprimi tre precizan signifon, duoblajn rolmontrilojn: du rolvortetojn aŭ rolvorteton kune kun N-finaĵo.

Iafoje E-vorto kunlaboras kun rolmontrilo tiel, ke la E-vorto ŝajnas esti rolmontrilo. Tion oni povas nomi rolvortaĵo.