PMEG 2023

12.3.2.6. De rilate al vorteto

For «

De rilate al for montras formoviĝon aŭ apartecon:

  • For de tie ĉi!FE.26

  • For de miaj okuloj!Rt.29

  • Ŝi demetis la tukon for de la kapo.M.169

  • Grandaj vojaĝoj kaj longa restado for de mia hejmo estas por mi afero tre malfacila.L2.236

Pronomoj, pronomecaj vortetoj «

De-esprimoj povas priskribi personajn pronomojn kaj pronomecajn vortetojn, normale pere de verbo, sed iafoje rekte. La signifoj estas la samaj kiel ĉe ne-aga O-vorto:

  • Li estas de meza kresko.FE.33 Eco.

  • Ĝi estas de mi. Aparteno, posedo. Pli ofte oni diras: Ĝi estas mia. Ĝi apartenas al mi.

  • Ili estas de Francujo. Deveno.

  • Tiuj estas de ŝi. Aparteno, posedo.

  • Ambaŭ estas de Japanujo. Deveno.

  • Mi preferas tiun de Karlo. Posedo.

Tabelvortoj je OM «

De-esprimoj povas ankaŭ priskribi tabelvortojn je OM montrante konsiston:

  • Mi volus scii, kiom de la ŝtofo ili jam pretigis!FA1.108 La de-esprimo montras, el kio konsistas la kvanto pridemandata.