PMEG 2023

11.1. Personaj pronomoj

mi la parolanto
ni la parolanto kaj alia(j) persono(j)
vi la alparolato(j)
li la priparolata vira persono aŭ persono kun nekonata sekso
ŝi la priparolata ina persono
ĝi la priparolata aĵo, besto aŭ infaneto
ili la priparolataj personoj, aĵoj aŭ bestoj
oni neprecizigita(j) persono(j)
si la sama persono kiel la subjekto, se tiu ne estas mi, nivi (aŭ ci)

Teorie ekzistas ankaŭ la pronomo ci ≈ “la alparolato” (unu-nombra), sed ci normale ne estas uzata. Oni uzas vi kaj unu-nombre kaj multe-nombre.

Krome ekzistas la neoficiala (proponita) pronomo ri ≈ “la priparolata persono” (unu-nombra).

La personaj pronomoj povas ricevi la finaĵon N: Mi amas vin. Ilin konas Karlo. Ĉu vi ĝin vidas? Elizabeto lavas sin en la lago.