PMEG 2024
38.4.2. Afiksecaj rolvortetoj
Rolvortetoj estas tre ofte prefiksece uzataj en kunmetitaj vortoj. Tiaj kunmetaĵoj estas aŭ kombinoj aŭ frazetvortoj. Oni devas fari distingon inter tiuj du manieroj uzi rolvortetojn prefiksece. En frazetvorto la rolvorteto rilatas kiel rolmontrilo al tio, kio staras tuj poste. En kombino la rolvorteto rilatas al io alia, kio eble eĉ ne estas esprimita.
Frazetvortoj «
Vortoj kun prefikseca rolvorteto plej ofte estas frazetvortoj. Tia kunmetaĵo devenas de frazeto. La rolvorteto estas uzata prefiksece al tiu vorto, al kiu ĝi rilatas en la plena frazeto:
sen fino → senfina = tia, ke ĝi estas sen fino
pri amo → priama = tia, ke ĝi temas pri amo
antaŭ (ĝusta) tempo → antaŭtempa = tia, ke ĝi okazas antaŭ la ĝusta tempo
inter nacioj → internacia
per Esperanto → peresperanta aŭ per-Esperanta
sen pensoj → senpense
de la nasko → denaske
ĝis la fino → ĝisfine
kontraŭ veneno → kontraŭveneno = kuracilo kontraŭ veneno
ekster la lando → eksterlando = la tuta mondo krom la propra lando
sen vento → senvento = stato sen vento, plene senmova aero
tra nokto → tranokti = pasigi nokton, gasti tra nokto
per laboro → perlabori = akiri per laboro
en teron → enterigi = meti en la teron
sen movoj → senmovigi = fari tia, ke movoj ne eblas
sen kuraĝo → senkuraĝigi = forpreni ies kuraĝon
en ŝipon → enŝipiĝi = iri en ŝipon (por forveturi)
en amon → enamiĝi (al iu) = ekesti amanta (iun). La amo direktiĝas al la amato. Tial oni prefere diru mi enamiĝis al vi, ne *mi enamiĝis en vi(n)*. La prefikseca en ne rilatas al la amato. Oni povas ankaŭ uzi enamiĝi je iu.
ekster la lando → eksterlandano = ano de alia lando
por vivi → porvivaĵo = rimedo por sin nutri
sen senco → sensencaĵo = io, kio ne havas sencon
Kombinoj «
Prefikseca rolvorteto ankaŭ povas esti preciziga antaŭelemento en kombino. En tia vorto la rolvorteto tute ne estas rolmontrilo de la posta elemento, sed rilatas al io alia:
paroli → alparoli = direkti sin al iu per parolado
veni → alveni = veni al la celo
pagi → antaŭpagi = pagi antaŭ la kutima aŭ deviga tempo
preni → depreni = preni de iu aŭ de io (komparu kun prefikseca for)
havi → enhavi = havi en si
gluti → engluti = enigi en sin per glutado
radikiĝi → enradikiĝi = fiksiĝi en ion per siaj radikoj
ŝanĝi → interŝanĝi = reciproke ŝanĝi inter si
rompi → interrompi = rompi inter du punktoj
spaco → interspaco = spaco inter du aferoj
paroli → kontraŭparoli = paroli kontraŭ io
rimedo → kontraŭrimedo = rimedo kontraŭ io
seĝo → kromseĝo = aldona seĝo krom la ordinaraj
sidi → kunsidi = sidi kune
sekvi → postsekvi = sekvi post io
kompreni → subkompreni = kompreni tion, kio estas kaŝita sub io
aĉeti → subaĉeti = korupti per kaŝita mondonaco aŭ simile (figura signifo)
jupo → subjupo = jupo portata sub alia jupo
ŝarĝi → superŝarĝi = ŝarĝi super ia limo
signo → supersigno = aldona signo super litero
aŭtoro → kunaŭtoro = aŭtoro, kiu verkas kune kun alia aŭtoro
Kiam oni uzas tian vorton en frazo, la prefikseca rolvorteto ofte ripetiĝas antaŭ tio, al kio ĝi vere rilatas:
Li eliris el la dormoĉambro kaj eniris en la manĝoĉambron.FE.31
Mi pro singardeco faros unu fojon ĉirkaŭiron ĉirkaŭ la domo.BV.67
Mi kontraŭ Vi kiel bofilo, kiam la tempo venos, nenion kontraŭparolos.BV.35
Tiuj vortoj enhavas en si profundan doloron.FA1.235
Neniaj mokoj nek atakoj nin debatos de la vojo.FK.267
Ofte oni ne ripetas la rolvorteton antaŭ tio, al kio ĝi rilatas, sed uzas anstataŭe alian rolvorteton:
Ĝi parolas nur pri tiaj instruoj, kiuj ne kontraŭparolas al la scienco.OV.328 Al anstataŭ ripeto de kontraŭ.
Tio, al kio la prefikseca rolvorteto rilatas, ofte povas aperi kiel objekto de ĉi tia verbo:
La belan Saran li jam kelkfoje ĉirkaŭiris.Rn.41 = Ĉirkaŭ la bela Sara li jam kelkfoje iris.
Ŝi transiris la sojlon.M.134 = Ŝi iris trans la sojlon.
Sed tre ofte la objekto de ĉi tia verbo estas io tute alia sen rekta rilato al la prefikseca rolvorteto: Alportu al mi metron da nigra drapo.FE.32
Ne ekzistas ĝeneralaj reguloj, kiuj decidas, kio estu objekto de ĉi tia verbo (se ĝi entute estas objekta). Legu pli pri objektaj kaj senobjektaj verboj.
El «
El povas esti tute normala prefikseca rolvorteto en kombinoj kaj frazetvortoj, ekz.: eliri = “iri el io”, elbati = “bati (ion) el io”, elrigardi = “rigardi el io” (arĥaike kaj idiotisme = “aspekti”), el (la) lito → ellitiĝi (frazetvorto) = “leviĝi el (la) lito”.
Sed prefikseca el estas en kombinoj ankaŭ uzata kun la speciala signifo “komplete, ĝisfine, ĝisprete, ĝis rezulto, ĝis difekto, ĝis malapero”:
trinki → eltrinki = trinki ĉiom de io
lerni → ellerni = lerni tute plene
fari → elfari = produkti
kreski → elkreski = kreski ĝis matureco
etendi → eletendi = etendi laŭ la plena longo
uzi → eluzi = uzi ĝis difektiĝo
Iuj tiaj el-vortoj ricevis specialan (figuran) signifon:
porti → elporti = porti el io, porti (= toleri) ĝisfine
teni → elteni = rezisti, ne cedi, pacience toleri, elporti
pensi → elpensi = krei per pensado
Se estas risko pri konfuzo inter la propra signifo de el, kaj la speciala ĝisfina signifo, oni uzu ion alian prefiksece por esprimi la signifon “ĝisfine”. Oni tiel uzas ekz. tra, for, SAT, kaj FIN. Oni devas tamen ĉiam atenti, ke la uzata radiko aŭ vorteto taŭgu laŭsence, ekz.: trabori, trakuri, forkaŝi, satmanĝi, finkanti, finfari, finmanĝi k.t.p.
Iuj kontraŭas al prefikseca FIN por ĝisfineco, sed malgraŭ diversaj teoriaj argumentoj, FIN fariĝis sufiĉe populara en tiu rolo. Ĉiuokaze prefikseca FIN estas ĉiam komprenata.
Oni ankaŭ povas tian ĉi signifon montri per plurvortaĵo, kio estas ofte la plej bona solvo: legi ĝisfine, kuri tra la tuta urbo, manĝi ĝis sateco, kanti ĝis la fino, kanti la tutan kanton k.t.p.
Oni multe klopodis por trovi ion, kio povus esti ĝenerale uzata prefiksece por la signifo “ĝisfine”. Tio tamen ne sukcesis. Oni uzu kiom eble el, kiu estas zamenhofa kaj vaste uzata. En okazo de nepra bezono oni uzu alian rimedon.
Pri «
En frazetvortoj (kun A-finaĵo aŭ E-finaĵo) prefikseca pri estas uzata en ordinara maniero, ekz.: pri amo → priama = “tia, ke ĝi temas pri amo”, pri nutro → prinutra = “tia, ke ĝi temas pri nutr(ad)o”.
En kombinoj prefikseca pri kreas objektajn verbojn. Aŭ ĝi faras senobjektan verbon objekta, aŭ ĝi faras el jam objekta verbo novan objektan verbon. Normale tia pri-verbo havas originan pri-komplementon kiel objekton:
Li silentis pri la afero. → Li prisilentis la aferon. Silenti estas senobjekta verbo. Prisilenti estas objekta verbo, kies objekto estas tio, pri kio oni silentas.
Li pensis (ion) pri ŝi. → Li pripensis ŝin. Pensi estas objekta verbo, kies objekto estas la pensoj mem (sed kiu ofte aperas tute sen objekto). Pripensi estas objekta verbo, kies objekto estas la temo de la pensoj.
En iaj okazoj ĉi tia pri-verbo havas objekton, kiu origine ne estis pri-komplemento, sed ekz. de-komplemento aŭ al-komplemento. En tiaj verboj pri perdis sian propran signifon, kaj estas uzata nur por ŝanĝi la frazrolojn. Pri estas tiel uzata precipe en iuj tradiciaj verboj:
rabi → prirabi
Ili rabis monon de la homoj.
Ili prirabis la homojn (je/por mono).
semi → prisemi
Mi semis tritikon sur la kampon.
Mi prisemis la kampon (per tritiko).
ĵeti → priĵeti
Ŝi ĵetis ŝtonojn al li.
Ili priĵetis lin per ŝtonoj.
konstrui → prikonstrui
Ni konstruos domojn sur la monto.
Ni prikonstruos la monton (per domoj).
serĉi → priserĉi
Ili serĉis armilojn ĉe li.
Ili priserĉis lin (por armiloj).
lumi → prilumi = “ĵeti sian lumon ien”
La luno lumis en la ĉambron.
La luno prilumis la ĉambron.
Nur io, kio mem estas luma, povas prilumi.
Lumigi = “fari tiel ke io lumu, provizi per lumo”.pluvi → pripluvi
Pluvas sur la kampon.
La nuboj pripluvis la kampon.
Unu kampo estis pripluvata, kaj alia, ne pripluvita, elsekiĝis.Am.4
Dum pluvi estas sensubjekta verbo, la verbo pripluvi bezonas subjekton.
Legu pri tiaj pri-verboj ankaŭ en la klarigoj pri verboj kaj frazroloj.
Prefikseca pri en kelkaj okazoj nur servas por doni al verbo novan signifon, kiu iel rilatas al la origina signifo:
respondi → prirespondi = devi prizorgi ion kaj porti la rezultojn de eventuala misaĵo (nun oni uzas pli ofte respondeci aŭ responsi)
juĝi → prijuĝi = esprimi aproban aŭ malaproban opinion pri io
ĵuri → priĵuri = doni aŭ dediĉi ofere al Dio
En tia uzo pri similas al la sufikso UM.