 PMEG 2024
PMEG 2024
12.2.6. N anstataŭ je
Teorie oni povas ĉiam anstataŭigi la rolvorteton je per N, laŭ regulo en la Fundamenta Gramatiko. Jen zamenhofaj ekzemploj de tia uzo:
- Mi ridas je lia naiveco.FE.29 = Mi ridas pro lia naiveco.FE.29 = Mi ridas lian naivecon.FE.29 
- Neniam ŝi miros je sia propra malaltiĝo. → Neniam ŝi miros sian propran malaltiĝon.M.178 Nuntempe oni prefere diras pri sia propra malaltiĝo aŭ pro sia propra malaltiĝo. 
Tiaj esprimoj kun N-finaĵo estas nuntempe tamen sufiĉe nekutimaj. Ordinare oni uzas taŭgan rolvorteton.
Pozicio «
N-finaĵo estas sufiĉe ofte uzata por montri pozicion de parto (ofte korpoparto). Teorie N tiam anstataŭas la rolvorteton je, sed praktike la alternativo al N estas kun en tiaj esprimoj. Tia N-komplemento ĉiam kunlaboras kun esprimo de pozicio aŭ direkto:
- Ĉu vi permesos al mi pendigi tiun ĉi kanajlon sub la ĉielo la kapon malsupren?Rt.70 = ... kun/je la kapo malsupren. 
- Ĉu vi pensas, ke Dio permesos, ke unu sola homo [...] renversu ĉion la supron malsupren?Rt.130 
Oni povus ankaŭ diri, ke havante, tenante, metinte aŭ simile estas subkomprenata. Tiam temas pri objekto:
- Li sidis (havante) la brakojn kunmetitaj. 
- Li haltis dum momento, (tenante) la kapon klinita iom flanken. 
Se la posta pozicia esprimo estas A-vorto (klinita, kunmetitaj), ĝi ne havu N-finaĵon, ĉar ĝi estas perverba priskribo de la objekto, kvankam la verbo (en participa formo) estas subkomprenata.