PMEG 2023

12.3.6.12. Sen

Sen montras ion, kio forestas, kio mankas. Sen estas la malo de kun, kaj iafoje la malo de per:

  • Anstataŭ kafo li donis al mi teon kun sukero, sed sen kremo.FE.26 Ne estis kremo en la teo.

  • Mi estas malriĉa simpla virino sen familio.FA3.151...virino, kiu ne havas familion.

  • Ŝi iras sen celo.M.98 Ŝi iris ne havante celon.

  • Li pasis preter mi sen saluto.M.158...ne salutante.

  • Li preskaŭ sen vivo estis pelata de la ondoj.FA1.91

  • “Vi tute ne estas ĝentila,” diris la feino sen kolero.FE.19

  • Per kia rajto vi, sinjoroj, baras la vojon al ni, por kiuj la irado jam sen tio estas tiel malfacila?M.173 Jam se vi ne barus la vojon, la irado estus malfacila.

  • Via traduko ne estas sen certaj bonaj flankoj.M.135 Sen troviĝas en nea frazo. La traduko do ja havas certajn bonajn flankojn.

  • Ne sen kaŭzo li tion diris.FA2.142

  • Nenia ago fariĝas sen pago.PE.592

  • Mi petas vin pri ĝi, – diris Marta sen plej mallonga pripenso.M.179

  • Tiu virino ne foriru de ŝi sen ricevo de konsilo kaj helpo.M.59 Ne manku ricevo de konsilo kaj helpo.

  • Sen flugiloj ili sin portadis tra la aero.FA1.105 Ĉi tie oni povas diri, ke sen estas la malo de per.

Sen tio ke «

Oni uzas sen ankaŭ antaŭ ke-frazo, sed normale oni intermetas helpan tio:

  • Via patro neniam povis ekrigardi vin sen tio, ke li batus sin en la bruston kaj ĝemus.Rt.40

Antaŭ I-verbo «

Oni pli kaj pli ofte uzas sen antaŭ I-verbo: Ŝi foriris sen diri eĉ unu vorton.

Vortfarado «

  • Senigi = “kaŭzi, ke io ne plu havu ion”: Mi senigas min nun je ĉiaj personaj privilegioj.AD.8 Mi senigis al vi la ĝojojn de via juneco.Rt.43

  • Seniĝi = “liberiĝi je io, forigi ion de si”: Li seniĝis je sia vesto.