Nova PMEG-versio 15.0.6

Mi ĵus lanĉis novan provizoran version de PMEG kun la versinumero 15.0.6. Mi faris en ĝi sufiĉe multe da plibonigoj kaj ŝanĝoj.

Krom la versio de PMEG en mia TTT-ejo, haveblas ankaŭ elŝuteblaj PDF-a kaj HTML-aj versioj. Ĝuu!

Tiun ĉi novan version de PMEG mi sukcesis pretigi dank’ al la helpo kaj subteno de multaj homoj. Ĉu eble ankaŭ vi aldonos vian subtenon?