PMEG

11.6.2. Si en kompleksaj frazoj

Kompleksa frazo estas frazo, en kiu aperas krom la ĉefverba ago ankaŭ alia ago. Povas esti, ke la du agoj havas malsamajn subjektojn. Se sisia tiam rolas kune kun la ne-ĉefverba ago, povas ekesti duboj, kiun subjekton si reprezentu.

Subfrazo «

La ĉefverbo de subfrazo havas propran subjekton. Se oni uzas sisia en subfrazo, ĝi reprezentu ĉiam la subjekton de la subfrazo, neniam la subjekton de la ĉeffrazo:

  • Elizabeto rigardis la viron, kiu kombis al si la harojn. La viro kombis la proprajn harojn (ne tiujn de Elizabeto). Si reprezentas la subjekton de kombis, nome kiu (kaj kiu reprezentas la viron).

  • Karlo kaj Petro diris, ke la infanoj jam vestis sin. La infanoj vestis la proprajn korpojn (ne tiujn de Karlo kaj Petro).

  • Li vidis, ke la hundo ludas per sia pilko. La pilko apartenas al la hundo (la subjekto de la subpropozicio).

  • Dio scias, kion en efektiveco pensis en si la granda buldogo.FA1.67 Si reprezentas la subjekton de pensis.

  • El la kaldrono, en kiu sin trovas bolanta akvo, eliras vaporo.FE.25 Subjekto de trovas estas bolanta akvo. Subjekto de eliras estas vaporo.

  • Se la lernanto scius bone sian lecionon, la instruanto lin ne punus.FE.20 Subjekto de scius estas la lernanto. Sia do signifas de la lernanto. Subjekto de punus estas la instruanto.

  • Abimeleĥ, la reĝo de la Filiŝtoj, rigardis tra la fenestro, kaj vidis, ke Isaak amuziĝas kun sia edzino Rebeka.Gn.26 Rebeka estas la edzino de Isaak (la subjekto de amuziĝas), ne de Abimeleĥ (la subjekto de vidis). Se estus la edzino de Abimeleĥ, oni dirus lia edzino.

  • Mia avo diris, ke li tre amis sian patrinon. Sian reprezentas la subjekton de amis, kiu povas esti identa al mia avo, sed kiu ankaŭ povas esti alia viro.

Si ne povas esti mem subjekto. Ankaŭ ne eblas uzi si kiel subjekton de subfrazo, nek kiel parton de la subjekto de subfrazo, kun la celo, ke si reprezentu la subjekton de la ĉeffrazo. Ne eblas: *Karlo diris, ke si venos morgaŭ.* Nek: *Karlo diris, ke sia frato venos morgaŭ.* Tiaj konstruoj eblas en iuj lingvoj, sed en Esperanto si en subfrazo ĉiam reprezentas la subjekton de la subfrazo mem. La subfrazaj subjektoj tie ĉi estas si kaj sia frato respektive. Tio signifas, ke si reprezentas sin mem, kio ne estas ebla. Oni devas diri: Karlo diris, ke li venos... / ke lia frato venos... Ankaŭ ne eblas: *Ŝi sentis, ke pluvas sur sin.* Oni devas diri: Ŝi sentis, ke pluvas sur ŝin. La subfrazo pluvas sur ŝin havas sensubjektan verbon.

I-verbo «

Se oni uzas sisia kune kun I-verbo, si reprezentas la sencan subjekton de la I-verbo. Plej ofte tiu senca subjekto estas la sama kiel la subjekto de la ĉefverbo, sed ne ĉiam:

  • Ĉiu homo devas zorgi pri si mem. Si reprezentas la subjekton de zorgi. Ĝi estas identa al la subjekto de devas.

  • Kiam estas varme, li ŝatas bani sin en malvarmega akvo. La subjekto de bani estas identa al la subjekto de ŝatas.

  • La sinjoro ordonis al la servisto vesti sin. La subjekto de ordonis estas la sinjoro. La senca subjekto de vesti estas la servisto. Sin reprezentas la serviston.

  • La sinjoro ordonis al la servisto vesti lin. La servisto ne vestu sin mem, sed alian viron, plej verŝajne la sinjoron.

  • Ili ne permesas al li lavi sin ĉi tie. Li ne lavu la propran korpon ĉi tie.

  • Ne estas permesite lavi sin ĉi tie. Neniu lavu sin ĉi tie. La senca subjekto de lavi estas indiferenta. Si reprezentas ĉiun ajn personon.

Se la senca subjekto de I-verbo ne ĉeestas en la frazo, kaj se ĝi tute ne estas grava, oni normale lasas al si reprezenti la subjekton de la ĉefverbo:

  • La reĝo sendis voki sian kuraciston. La senca subjekto de voki ne ĉeestas en la frazo, kaj estas malgrava. Sia tial povas reprezenti la reĝon. Oni traktas sendis voki kiel unu verbon kun nur unu subjekto, la reĝo.

  • La reĝo sendis la serviston voki lian kuraciston. Ĉi tie la subjekto de voki (la servisto) ĉeestas. Se oni dirus sian kuraciston, la servisto devus voki sian propran kuraciston, ne tiun de la reĝo.

Tiel oni ofte traktas frazojn kun lasi + I-verbo. Se la senca subjekto de la I-verbo estas forlasita, oni traktas lasi + I-verbo kiel unu verbon:

  • Pacience ŝi lasis sin levi sur la dorson de la ĉevalo.FA4.42 Sin reprezentas la subjekton de lasis. Se oni enmetas la sencan subjekton de levi, oni devas ŝanĝi sin al ŝin, ekz.: Pacience ŝi lasis al ili ŝin levi... Pacience ŝi lasis ilin levi ŝin... Pacience ŝi lasis, ke ili ŝin levu...

  • Ĉu mia alte fluganta spirito devas lasi alligi sin per ĉeno al la limaka irado de la materio?Rt.37...devas lasi ion alligi ĝin per ĉeno... ...devas lasi, ke io alligu ĝin per ĉeno...

Normale oni do ne konsideras la sencan subjekton de I-verbo, se ĝi ne ĉeestas en la frazo, sed tio ne estas deviga. Jen Zamenhofa ekzemplo, kiu ne sekvas tiun principon: La imperiestro tuj elsaltis el la lito kaj sendis voki lian konstantan kuraciston.FA2.29 Temas pri la kuracisto de la imperiestro. Estas rekomendinde uzi sian anstataŭ lian, ĉar la senca subjekto de voki forestas.

Aga O-vorto «

Frazparto, kies ĉefvorto estas aga O-vorto, ofte estas kvazaŭ subfrazo kun sia propra senca subjekto. Se la O-vorto estas klare aga, kaj se ĝia senca subjekto ĉeestas, tiam si reprezentas tiun sencan subjekton ene de la koncerna frazparto:

  • Petro pacience aŭskultis la plendadon de Karlo pri ĉiuj siaj problemoj. Karlo plendis pri ĉiuj siaj problemoj. La problemoj estas de Karlo (la senca subjekto de plendado), ne de Petro (la subjekto de aŭskultis).

  • Elizabeto ignoris la flatadon de ŝiaj admirantoj [= la admirantoj de Elizabeto]. Oni ne povas diri siaj admirantoj, ĉar la frazparto la flatadon de ŝiaj admirantoj estas kvazaŭ propra subfrazo (= Flatis [ŝin] ŝiaj admirantoj.). Se oni uzas si ene de tiu frazparto, si devas reprezenti la sencan subjekton de flatado, t.e. ŝiaj admirantoj.

Kiam sia staras antaŭ aga O-vorto kiel difinilo de ĝi, ĝi neniam reprezentas la sencan subjekton de tiu aga O-vorto, sed ordinare la subjekton de la ĉefverbo de la tuta frazo:

  • Karlo rakontis al Eva pri sia vojaĝo al Azio. Karlo vojaĝis al Azio.

  • Karlo demandis al Eva pri ŝia vojaĝo al Eŭropo. Eva vojaĝis al Eŭropo.

  • Karlo parolis kun Eva pri ŝia vojaĝo al siaj gepatroj. Eva vojaĝis al siaj gepatroj. Ĉi tie sia reprezentas la sencan subjekton de vojaĝo. Sia ĉi tie ne estas difinilo de la aga O-vorto vojaĝo, sed de la vorto gepatroj.

  • Karlo rakontis pri sia vojaĝo al siaj gepatroj. La unua sia reprezentas la subjekton de la ĉefverbo rakontis. La dua sia reprezentas la sencan subjekton de vojaĝo. Ili estas tamen la sama persono.

  • Karlo parolis kun Eva pri ŝia vojaĝo post sia operacio. Ĉi tiu ekzemplo estas dusenca, ĉar post sia operacio povas rilati al paroli (= Post sia operacio Karlo parolis kun Eva pri ŝia vojaĝo.), sed ĝi ankaŭ povas rilati al vojaĝo (= Ŝi vojaĝis post sia operacio.). La dua interpreto estas multe pli verŝajna, ĉar post sia operacio staras tuj post vojaĝo. Tiam sia en sia operacio reprezentas Evan, la sencan subjekton de vojaĝo. Sed principe ankaŭ la unua interpreto estas gramatike ebla.

La sekvaj ekzemploj montras la diversajn eblojn en tiaj frazoj:

  • Karlo admiras lian fidon al si. Li fidas al si. Li ne estas Karlo.

  • Karlo admiras lian fidon al li. Li fidas al li. La unua li ne estas Karlo. La dua li povas esti Karlo aŭ tria viro.

  • Karlo admiras sian fidon al li. Karlo fidas lin. Li ne estas Karlo.

  • Karlo admiras sian fidon al si. Karlo fidas sin. Temas nur pri Karlo.

Se la senca subjekto de aga O-vorto ne ĉeestas en la frazo, oni ofte ne konsideras ĝin. Si tiam reprezentas la subjekton de la ĉefverbo laŭ la bazaj reguloj. La uzado estas tamen tre diversa:

  • Ŝi observadis la enportadon de siaj kofroj. Siaj reprezentas la subjekton de la ĉefverbo, ĉar la senca subjekto de enportado ne ĉeestas. Oni povus diri ŝiaj kofroj, sed tio estas malpli bona, ĉar oni povus pensi, ke estas la kofroj de alia virino.

  • La gepatroj plendis pri la malbona traktado de sia filino....de ilia filino. (Oni malbone traktis ilian filinon.)

  • Fanfaronado pri si mem estas tre hontiga. La senca subjekto de fanfaronado forestas (ĝi estas ĝenerala oni), sed si tamen reprezentas ĝin. Alternativo estus fanfaronado pri oni mem.

  • Ŝparo de sia mono estas iafoje konsilinda, alifoje malsaĝa. La alternativon onia mono multaj evitus, ĉar onia estas nekutima vorto.

Se la ago de aga O-vorto estas senobjekta, oni tamen ofte ignoras ĝian sencan subjekton, eĉ kiam tiu ĉeestas en la frazo:

  • Ŝi penis kaŝi la tremadon de sia voĉo.M.95 Senca subjekto de tremadon estas la voĉo. Sia tamen reprezentas la subjekton de kaŝi, ĉar tremi estas senobjekta verbo, kaj oni ignoras ĝian sencan subjekton. Se oni dirus ŝia voĉo, oni pensus, ke temas pri la voĉo de alia virino.

  • Li funebras la morton de sia amiko. Oni ignoras la sencan subjekton de morton.

Multaj O-vortoj havas signifon parte agan, parte ne-agan, kaj oni povas trakti ilin diversmaniere laŭ la celita senco:

  • Ŝi aŭskultis la flatojn de siaj admirantoj. La vorto flatojn estas ĉi tie traktata kiel flataĵojn, ne-aga vorto (sen senca subjekto).

  • Ŝi aŭskultis la flatojn de ŝiaj admirantoj. La vorto flatojn estas ĉi tie traktata kiel flatadojn, aga vorto (kun propra senca subjekto).

Participo «

Participo kun A-finaĵo ĉiam estas rekta aŭ perverba priskribo de io. Se sisia aperas kune kun tia participo (kiel rekta priskribo de tiu participo, aŭ kiel parto de rekta priskribo de tiu participo), tiam si ĉiam reprezentas tion, kion la participo priskribas. La participo kaj ĝia rekta priskribo estas kvazaŭ subfrazo:

  • Li ekvidis la anĝelon de la Eternulo, starantan sur la vojo kun elingigita glavo en sia mano.Nm.22 La anĝelo estis staranta kun glavo en sia mano.

  • Karlo promenis kun virino vestita per sia plej bela vesto. Ŝi estis vestita per sia plej bela vesto. Vestita priskribas la virinon. Sia do reprezentas la virinon.

  • *Karlo laŭtlegis poemon verkitan de sia patrino.*...poemon, kiu estis verkita de sia patrino. La poemo estas subjekto de la ago esti verkita, kaj si do reprezentas la poemon. La intencita senco tamen estas, ke la poemo estis verkita de la patrino de Karlo. Estu do ...verkitan de lia patrino.

Participo kun E-finaĵo ĉiam havas la saman subjekton kiel la ĉefverbo:

  • Lavinte siajn vestaĵojn Karlo kuiris vespermanĝon. Karlo estis lavinta siajn vestaĵojn.

  • Karlo promenis kun virino vestite per sia plej bela vesto. Karlo estis vestita per sia plej bela vesto.

Participo kun O-finaĵo preskaŭ ĉiam montras personon. Kvankam tiaj participoj enhavas ankaŭ agan signifon, oni tamen traktu ilin kiel neagajn vortojn, uzante si kaj sia tute laŭ la bazaj reguloj:

  • Elizabeto parolis kun la lernantoj de sia patro. Temas pri la patro de Elizabeto.

  • Eliris el inter vi homoj sentaŭgaj kaj forlogis la loĝantojn de sia urbo.Re.13 Temas pri la urbo de la homoj sentaŭgaj. Se oni anstataŭe uzas A-finaĵan participon, ĉio ŝanĝiĝas: Eliris el inter vi homoj sentaŭgaj kaj forlogis la homojn loĝantajn en ilia urbo.

  • Seir estos submetito de siaj malamikoj.Nm.24 Temas pri la malamikoj de Seir.

Kompara esprimo kun kielol «

Komparaj esprimoj enkondukitaj de kielol ofte reprezentas frazan ideon kun subkomprenata verbo. Si ene de tia kompara esprimo reprezentu la subjekton de la subkomprenata verbo:

  • Ŝi amas lin (same) kiel sin mem. Ŝi amas lin, kiel ŝi amas sin mem.

  • Ŝi amas lin (same) kiel li mem. Ŝi amas lin, kiel li mem amas sin.

  • Ŝi estas (tiel) saĝa kiel ŝia fratino. Ankaŭ ŝia fratino estas saĝa.

  • Ili ne estu, kiel iliaj patroj, generacio ribela kaj perfida.Ps.78 Jam iliaj patroj estis tia generacio.

  • Eble li ankaŭ mortos, kiel liaj fratoj.Gn.38 Liaj fratoj mortis.

  • Li punis ilin same kiel siajn fratojn. Li punis ankaŭ siajn fratojn.

  • Ŝi amas lin pli ol sin mem. Ŝi amas lin pli ol ŝi amas sin mem.

  • Ŝi amas lin pli ol li mem. Ŝi amas lin pli ol li mem amas sin.

  • Ili denove fariĝis pli malbonaj ol iliaj patroj.Jĝ.2 Iliaj patroj estis malbonaj.

  • La patroj punis la fremdajn knabojn pli ol siajn proprajn filojn. La patroj punis siajn proprajn filojn (sed malpli).

Oni rimarku, ke komparaj kiel-esprimoj kaj ol-esprimoj ne nepre estas mallongigitaj frazoj, sed ili havas frazosimilan signifon.

Kompleksa frazparto «

Ofte kompleksa postmetita priskribo de O-vorto povas esti rigardata kiel subfrazo kun subkomprenata verbo. Tiam si povas reprezenti la subjekton de la subkomprenata verbo. Tiu subjekto estas ĉiam identa al la antaŭa priskribata O-vorto. Pri tiaj frazoj la uzado estas tamen malunueca:

  • Ili vizitis muzeon faman pro siaj belaj pentraĵoj....muzeon, kiu estas fama pro siaj belaj pentraĵoj. La pentraĵoj apartenas al la muzeo.

  • Picasso vizitis muzeon faman pro liaj pentraĵoj....muzeon, kiu estas fama pro liaj pentraĵoj. La pentraĵoj estas de Picasso.

  • Ŝi rimarkis [...] la reĝon de la maro kun sia krono sur la kapo.FA1.99...la reĝon de la maro, kiu sidis kun sia krono sur la kapo.

  • Ĉiuj dormis, krom la direktilisto apud sia direktilo.FA1.101...krom la direktilisto, kiu staris apud sia direktilo.

Iafoje Zamenhof traktis ankaŭ aliajn frazpartojn kvazaŭ ili estus frazoj kun propra verbo kaj propra subjekto:

  • Ĉiu el la Izraelidoj devas resti fortike ĉe la posedaĵo de la tribo de liaj patroj.Nm.36...ĉe la posedaĵo, kiu apartenas al la tribo de liaj patroj. Laŭ la normalaj reguloj oni devus diri siaj patroj, ĉar sia reprezentas la subjekton de la ĉefverbo devas.

  • Ĉiuj estis ensorĉitaj de ĝi, aparte la reĝido, kiu nomis la reĝidinon lia amata trovitino.FA1.98 ≈ ...la reĝido, kiu diris, ke la reĝidino estas lia amata trovitino. Normale oni dirus sia amata trovitino (si reprezentas la subjekton de nomis). Komparu kun la frazo: Ŝi nomis ŝin sia filino.FE.17

En tiaj ĉi okazoj estas preferinde uzi la bazajn regulojn por si konsiderante nur la subjekton de la vera ĉefverbo.

Hezito inter la unua aŭ dua persono kaj la tria persono «

Iafoje vorto, kiu principe estas triapersona, povas pro speciala frazkonstruo tamen esti duapersona laŭsence. Tio okazas tamen tre malofte. Oni povas uzi visi laŭplaĉe por reprezenti tian vorton:

  • Ho Sinjoro, nia Dio, kiu elkondukis Sian popolon el la lando Egipta.DnZ.9 Sia reprezentas kiu (triapersona vorto), sed kiu estas egala al Sinjoro nia Dio, kiu estas la alparolata persono: vi. La Zamenhofa frazo estis tial “korektita” en la Biblio: Sian fariĝis Vian. Ambaŭ dirmanieroj estas tamen ĝustaj. Miskomprenoj ĉiuokaze ne eblas.

  • Ho, vi Diano, kiu vian fraton amegas pli ol ĉion en la mondo.IT.65 Oni povus uzi sian anstataŭ vian, ĉar kiu estas per si mem triapersona, sed kiu egalas ĉi tie al vi Diano, kaj estas tial ankaŭ duapersona.

  • Ĉu nun estos paco, ho Zimri, mortiginto de sia sinjoro?Rĝ2.9 La mortiginto estas Zimri, la alparolato. Tial oni povus ankaŭ uzi via.

Simile povas iafoje okazi pri la unua persono:

  • Mi ĉiam estis persono, kiu bone zorgis pri siaj/miaj bestoj. Siaj rilatas al kiu, kiu reprezentas la vorton persono, kiu tamen laŭsence egalas al mi, kaj tial oni ankaŭ povas uzi miaj anstataŭ siaj.

  • Ni ĉiam estis personoj, kiuj bone zorgis pri siaj/niaj bestoj.

Permeseblaj neregulaĵoj «

En specialaj okazoj oni povas malobei al la reguloj por si, se el tio rezultas plia klareco. Oni uzu tiun permeson nur tre malofte, kaj nur en tre kompleksaj frazoj, kiuj alie riskus esti miskomprenataj:

  • La Ĥino tial ankaŭ legas siajn skribajn signojn ĉiam en sia dialekto, kaj la aliaj popoloj de Azio legas tiujn samajn signojn en ilia lingvo.FK.243 Zamenhof uzis ilia (= la aliaj popoloj) anstataŭ la normala sia por emfazi la kontraston al la unua sia. Se oni dirus denove sia, oni eble ne tuj komprenus, ke temas pri alia si.