PMEG
12.3.6.5. Laŭ
Laŭ montras vojon, irejon aŭ longforman aferon, kiun io sekvas en movo:
Nun mi kuros supren laŭ la ŝtuparo.[FA1.137] = ...sekvante la vojon de la ŝtuparo.
Li veturigos nin laŭ Rejno supren.[Rn.15] La veturo sekvos Rejnon (rivero), ĉu en la akvo, ĉu sur la bordo.
Ni turnis nin kaj ekiris laŭ la vojo al Baŝan.[Re.3]
Ĝi [formiko] rampis supren laŭ la trunko.[FA3.132]
Ŝi deflankiĝis de la rekta linio, laŭ kiu ŝi kuris ĝis nun.[M.212]
Senĉesa bruo de radoj simile al senfina tondro kuris laŭ la mezo de la larĝa strato.[M.200]
La boato kuris laŭ la fluo.[FA2.56] La boato sekvis la direkton de la fluanta akvo. La fluanta akvo estis kiel vojo.
Iru laŭ la vojo de la prudento.[SS.9] Figura esprimo.
Nevoja direkto «
Laŭ povas montri ion nevojan, kies direkton io sekvas:
Katon oni devas karesi laŭ la haroj. = ...laŭ la direkto de la haroj.
Li kuŝiĝis laŭ sia tuta longo malantaŭ flartabakujo.[FA1.98] Li devis sekvi sian propran longon, kiam li kuŝiĝis.
Konformeco «
Plej ofte laŭ montras ion, al kio io konformas. Povas esti volo, sento, opinio, signo, informo, klarigo, modelo, normo, plano, regulo k.t.p. (ofte la mala signifo estas esprimebla per kontraŭ):
Mi restas tie ĉi laŭ la ordono de mia estro.[FE.26] Mi sekvas lian ordonon.
Se montriĝos, ke estas necese ion aldoni aŭ ŝanĝi, mi tion ĉi volonte faros laŭ viaj konsiloj.[L2.149]
Tio ĉi estas laŭ lia gusto.[PE.2434] = ...konforma al lia gusto.
Neniu el ili scias flugi laŭ signo kaj komando, aŭ danci laŭ muziko de pafilegoj.[Rt.70]
Je la oka horo ŝi devis laŭ la kutimo iri al la kudrejo.[M.133]
Mi rakontos ĉion laŭ ordo.[Rz.13]
Mi mem, laŭ via ekzemplo, volas okupi min per literaturo.[Rz.95]
Lerni la lingvon ĉiu povas laŭ ĉiuj libroj, kiujn li deziros.[OV.42]
Laŭ la ruĝa mantelo kaj la ora kolĉeno oni povis rekoni la larĝan magistratanon.[Rn.21]
Mi preferis ne tuŝi tiujn duoblajn formojn, sed rigardi ambaŭ formojn kiel egale bonajn kaj uzeblajn laŭ la libera elekto de la uzantoj.[OV.48]
Bazo de eldiro «
Iom subtila nuanco estas la uzo de laŭ por montri bazon por tio, kion prezentas la tuta frazo, = “se oni konsideras”:
Laŭ la projekto de la inĝenieroj tiu ĉi fervojo estas konstruota en la daŭro de du jaroj.[FE.25] = Se oni konsideras la projekton de la inĝenieroj... Se pravas la projekto...
La pli juna filino [...] estis la plena portreto de sia patro laŭ sia boneco kaj honesteco.[FE.11] = ...se oni konsideras ŝian bonecon kaj honestecon.
En la sama momento venis iom pli maljuna virino, ankaŭ malriĉa laŭ siaj vestoj kaj aspekto.[FA3.74] = ...tion oni povis kompreni pro ŝiaj vestoj kaj aspekto.
Tiu ĉi vido laŭ ŝia opinio estis la plej bela.[FA1.53] = Ŝia opinio estis, ke tiu ĉi vido estas la plej bela.
Laŭ mi tiu ĉi demando estas por la publiko sen signifo.[OV.25] = Se mia opinio estas ĝusta... Miaopinie...
La maljuna avo laŭ sia profesio estis skulptisto.[FA2.109] = Se oni nomas lin laŭ la profesio...
Vortfarado «
Laŭe = “laŭ tio, konforme al tio”: Ne forgesu agi laŭe.
Laŭlonge = “laŭ la longo de io”: Li iris returne al la Orienta strato kaj laŭlonge trairis ĝin jam preskaŭ tutan, kiam eklumis la luno.[FA1.74] (Li trairis la straton ne laŭ ĝia larĝo, sed laŭ ĝia longo.) Reirante al la gastejo [...] li dancis laŭlonge de la tuta vojo.[FA1.44]
