PMEG

12.3.6.4. Kun

Kun montras akompanon (estadon en la sama loko, moviĝon en la sama movo). Kun estas la malo de sen. Kun montras aŭ tion, kio akompanas, aŭ tion, kio estas akompanata, laŭ la kunteksto:

  • Resti kun leono estas danĝere.FE.7Resti en la sama loko kiel leono...

  • Ili ambaŭ estis tiel malagrablaj kaj tiel fieraj, ke oni ne povis vivi kun ili.FE.11...vivi en la sama loko kiel ili.

  • Mi vivas kun li en granda amikeco.FE.35

  • Ho, kun li oni devas esti singarda!Rz.32...kiam oni estas kun li...

  • Sur la korto staras koko kun tri kokinoj.FE.33...koko akompanata de tri kokinoj.

  • Kiam mi ien veturas, mi neniam prenas kun mi multon da pakaĵo.FE.35

  • Mi trinkis teon kun kuko kaj konfitaĵo.FE.35

  • Mi vidis vian avinon kun ŝiaj kvar nepinoj kaj kun mia nevino.FE.33 Verŝajne la nepinoj kaj la nevino estis kun la avino, sed teorie ekzistas la eblo, ke ili estis kun mi. Eble ili ĉiuj sep estis en la sama loko.

  • Li renkontis vartistinon kun malgranda infano.FA1.198...kiu havis malgrandan infanon. Komparu kun: Li kun malgranda infano renkontis vartistinon. La infano akompanis lin. Tamen ankaŭ la unua varianto iafoje povus signifi, ke la infano estis kun li, se la kunteksto permesus. La dua varianto estas tamen nepre unusenca.

  • Subite la kofro ekflugis kun li tra la kamentubo tre alten.FA1.197 La kofro prenis lin kun si.

  • Ĉu en ĉi tiu troviĝas kaleŝo kun ĉevaloj?FA3.89

Ofte la kun-afero estas tre intime ligita al io. Ĝi povas troviĝi ene de ĝi, aŭ eĉ esti parto de ĝi:

  • Sur ĉiuj fingroj brilis ringoj kun diamantoj, kiuj ĉiuj estis veraj.FA2.136 La diamantoj estis fiksitaj al la ringoj.

  • Oni povis ankaŭ vidi tra tiu pordo vicon da ĉambroj kun luksaj mebloj.M.114 La mebloj troviĝis en la ĉambroj.

  • Vortojn kun “um” oni devas lerni, kiel simplajn vortojn.FE.42Vortoj, kiuj havas la sufikson “um” kiel parton de si...

  • Li donis al mi teon kun sukero, sed sen kremo.FE.26...teon, en kiu estis sukero...

  • Kio estas tiu granda kastelo, tuj apud la urbo, kun la tiel altaj fenestroj?FA1.198...kiu havas la tiel altajn fenestrojn.

  • Ĉe la fenestro sidis malgranda knabo kun freŝaj ruĝaj vangoj, kun helaj, radiantaj okuloj.FA2.144

  • En la ĉambro, en kiun ŝi eniris, sidis kun pipo en la buŝo grizeta viro.M.181

  • Tiuj bulkoj eĉ estis kun sekvinberoj.FA1.79

Farado de la sama ago «

Kun povas montri ion, kio faras la saman agon. Tio povas esti precize la sama ago, aŭ ago kun la sama celo, aŭ ago kun reciproka celo, aŭ ago simila sed konkura, laŭ la kunteksto. Normale la kun-afero ankaŭ estas en la sama loko, sed ne nepre:

  • Eniru en mian varman ĉambron kaj manĝu kun mi. Ili ambaŭ manĝu en la sama loko, verŝajne la saman manĝon.

  • Venu kune kun la patro.FE.8 Kaj vi, kaj la patro venu, samtempe. La aldono de kune plifortigas la kunecon al precize la sama loko, movo kaj celo.

  • Niaj fratoj eliris kun la gastoj el sia domo kaj akompanis ilin ĝis ilia domo.FE.18

  • Ŝi edziniĝis kun sia kuzo, kvankam ŝiaj gepatroj volis ŝin edzinigi kun alia persono.FE.39 Reciproka kunagado. Ŝi edziniĝis al la kuzo, kaj la kuzo edziĝis al ŝi.

  • La junulo aliĝis al nia militistaro kaj kuraĝe batalis kune kun ni kontraŭ niaj malamikoj.FE.39 Li batalis sur la sama flanko kontraŭ la sama malamiko.

  • Se li povos batali kun mi kaj venkos min, tiam ni estos viaj sklavoj.Sm1.17 Ili batalos en la sama batalo, sed por malsamaj celoj. Ili batalos unu kontraŭ la alia. Por klareco oni povas uzi kontraŭ anstataŭ kun.

  • La jura konsilisto Knap defendis tiun opinion tiel fervore, ke la mastrino tuj konsentis kun li.FA1.113 Ŝi ekhavis la saman opinion kiel li.

  • Ĝuste hieraŭ ni parolis kun vi.M.96 Ni parolis al vi, kaj vi parolis al ni.

  • Du iliaj faskoj [= de ŝiaj haroj], karbonigraj kaj krispaj, pendis nun sur ŝia frunto, kiu per sia plena paleco malgaje kontrastis kun la ruĝo sur la vangoj.M.56 La frunto kontrastis al la vangoj, kaj reciproke.

Proksimigo, rilatigo «

Kun povas montri abstraktan rilatigon aŭ proksimigon:

  • Multaj personoj intermiksas mian nomon kun la nomoj de miaj fratoj.OV.431 La diversaj nomoj estas en la pensoj tiel proksimaj unu kun la alia, ke oni ne povas ilin distingi.

  • Sur la vizaĝo oni povis vidi konfuzon, ligitan kun tiu sama kompato, kiu sonis en la voĉo!M.135 La konfuzo kaj la kompato estas kunigitaj per ligo.

  • Ŝi ridis pri la du seĝoj, ĉe kiuj unu piedo estis malpli longa ol la tri aliaj, kaj ŝi komparis ilin kun la kripluloj-maljunuloj, kiujn ŝi vidadis sur la stratoj.M.38 Ŝi metis ilin unu kun la alia en la pensoj por kompari ilin.

Akompana eco, sento aŭ fenomeno «

Kun povas montri ian econ, senton aŭ fenomenon, kiu akompanas ion (personon, objekton, agon):

  • “Kion mi vidas!” diris ŝia patrino kun grandega miro.FE.17 Ŝiajn vortojn akompanis miro.

  • Kun bruo oni malfermis la pordegon.FE.38 Samtempe kiel la malfermado, kaj pro ĝi, aŭdiĝis bruo.

  • Viaj konatoj estos homoj kun la plej aristokrata konduto.Rz.84...homoj, kiuj kondutas plej aristokrate.

  • Tio signifas? – demandis Marta kun frapanta koro.M.30 Ŝia koro frapadis dum ŝi demandis.

  • Li deturnis la kapon kaj respondis kun apenaŭ kaŝata malkontenteco.M.10

  • La infano kun vizaĝo ruĝa de varmego ĵetiĝadis sur ĝi [= la litaĵo] kun preskaŭ senĉesa tusado kaj neklaraj plendoj.M.194...dum preskaŭ senĉesa tusado...

Tempo «

Kun-esprimo povas montri ion, ĉe kies apero (aŭ tuj poste) okazas io:

  • Leviĝu kun la suno, edziĝu dum juna.PE.1307Leviĝu, kiam la suno leviĝas...

  • Samtempe kun la leviĝo de la ambaŭ virinoj malaperis la paro da okuloj.M.43 Oni povus ankaŭ uzi kiel: Samtempe kiel la leviĝo...

  • Kun tiuj ĉi vortoj li malaperis en la arbaron.Rt.59Dirinte tiujn ĉi vortojn li malaperis...

  • Kun la nuna numero finiĝas la unua jaro de eldonado de nia gazeto.OV.82 La unu jaro finiĝas, kiam eldoniĝas la nuna numero.

Kun povas ankaŭ montri tempon, dum kies iom-post-ioma iro io ŝanĝiĝas:

  • Ŝi amis lin kun ĉiu tago pli varmege kaj pli sincere.FA1.172 La amo kreskis laŭ la pasado de la tagoj.

  • Kun la tempo la formo nova iom post iom elpuŝos la formon malnovan.FAnt.48Laŭ la paso de la tempo...

Kun kvazaŭ participo «

Ofte oni povus anstataŭigi kun per aktiva participo. La frazparto post kun estus objekto de tiu participo:

  • Li renkontis vartistinon kun malgranda infano.FA1.198Li renkontis vartistinon havantan malgrandan infanon. ...vartistinon, kiu havis malgrandan infanon.

  • Li kun teatra gesto montris la pordon de la kabineto.M.46...farante teatran geston...

  • La ĉefepiskopo forlasis ŝin kun koleraj vortoj.FA1.176...dirante kolerajn vortojn.

  • Li sidis kun la brakoj kunmetitaj....havante la brakojn kunmetitaj. Ĉi tie kun peras priskribon, kvazaŭ ĝi estus verbo.

Koncernato «

Zamenhof ofte uzis kun por montri ion, kio estas iel koncernata. Kiam ne temas pri akompano, estas rekomendinde uzi pli klaran rolvorteton. Ofte pri estas la ĝusta elekto:

  • Estis kun li tiel same, kiel kun la ministro: li rigardadis kaj rigardadis.FA1.109 Uzu pri.

  • Kun la kudrado de gantoj la afero iris malbone.FA1.221 Uzu pri.

  • Kiu povus supozi, ke sinjorino Herminio iam agos kun vi en tiel kruela maniero!M.150 Uzu kontraŭ.

  • Kio fariĝis kun ŝiaj infanoj?M.118 Uzu al.

  • Rekomendinte al la infano esti singarda kun la fajro, ŝi denove malsupreniris.M.13 Uzu pri. = ...singarda en ĉiu ago, kiu koncernas la fajron... Iafoje tamen singarda kun povas esti tute bona: Kun li oni devas esti singarda.Rz.32Kiam oni estas kun li...

Kun kaj per «

Iafoje kun kaj per povas esti tre proksimaj. Ilo aŭ rimedo ja ankaŭ akompanas la agon, al kiu ĝi servas. Oni elektu laŭ tiu senco, kiun oni volas esprimi:

  • Ĉe la lasta vorto li kun teatra gesto montris la pordon de la kabineto.M.46 La montrado estis akompanata de teatra gesto, tial kun. Oni uzu anstataŭe per, se ĝuste la teatra gesto servis por montri la pordon.

  • Mi iris kun ŝipo, kiu veturis norden.FA3.128 Li akompanis la ŝipon. Oni povus ankaŭ uzi per, se oni volas diri, ke li uzis la ŝipon kiel veturilon.

Sed plej ofte kun kaj per donas tute malsamajn signifojn: Ŝi vidis ĉevalon per binoklo (ŝi uzis la binoklon por vidi). Ŝi vidis ĉevalon kun binoklo (la ĉevalo havis binoklon, aŭ eble ŝi havis binoklon, sed ne uzis ĝin por vidi la ĉevalon).

Rolvortaĵoj kun kun «

Legu ankaŭ pri rolvortaĵoj kiel kompare kun, kune kun.

Vortfarado «

  • Kune = “samtempe + samloke + samage + samcele, kiel unu tuto, unu kun la alia”: Ĉu vi konsentas, ke ni vojaĝu kune?FA1.64 Patro kaj patrino kune estas nomataj gepatroj.FE.36 Ili estas kune. (= Ili havas amrilaton.) Kune kun estas ofte uzata kiel pli emfaza formo ol simpla kun. Vidu ekzemplojn ĉi-antaŭe.

  • Ĉi-kune = “kun tio ĉi, kune kun tiu ĉi letero, paketo aŭ simile”: Mi sendas ĉi-kune internacian respondkuponon.

  • Kunigi = “kaŭzi, ke io estu kun io”: Malfeliĉo ofte kunigas la homojn, kaj feliĉo ofte disigas ilin.FE.42

  • Kuniĝi = “ekesti kune kun io”: Eĉ en sonĝo ŝi ne povis kuniĝi kun ili.FA3.123 Ĉiuj tiuj larmoj kuniĝis en unu solan larmon.FA3.142

En kunmetaĵoj prefikseca kun montras jen kunecon, jen kuniĝon. Neniu regulo decidas pri tio: kunludi = “ludi kune”, kuntreni = “treni kun si”, kunmeti = “meti en la saman lokon”, kuntiri = “tiri al la sama loko, tiri kun si”. Oni faris diversajn provojn distingi la du signifojn de prefikseca kun: kunevivado, kunkunvoki, kunenveni, alkunveni k.s. Ĉiuj provoj malsukcesis. La praktiko montris, ke ne necesas distingaj formoj. Por klare montri kunecon, la plej bona solvo estas dismeti la kunmetaĵon: ludi kune, tiri kun si k.s.