PMEG

12.3.4.8. Kontraŭ

La baza signifo de kontraŭ estas “inversa direkto”.

Pozicio kun direkto «

Kontraŭ povas montri pozicion de io, kies antaŭa flanko estas direktita al io alia, precipe al ties antaŭa flanko. La du aferoj havas do siajn antaŭajn flankojn direktitaj en inversaj direktoj kun spaco inter la du aferoj:

  • La reĝo sidis sur sia reĝa trono en la reĝa domo, kontraŭ la enirejo de la domo.Es.5...fronte al la enirejo... ...vidalvide al la enirejo...

  • Ŝi sidis senmove kontraŭ la estingiĝanta fajrejo kaj meditis.M.13 Ŝia antaŭa flanko estis turnita al la fajrejo.

  • Aranĝis sin la Izraelidoj kaj la Filiŝtoj, fronton kontraŭ fronto.Sm1.17

  • La pordegoj de la interna korto estis kontraŭ la pordegoj norda kaj orienta.Jĥ.40

  • Li mezuris la longon de la konstruaĵo kontraŭ la placo, kiu estis malantaŭe.Jĥ.41 Li mezuris tiun flankon, kiu estis direktita al la placo.

  • Inter la pasejoj [...] estis pinta roko sur unu flanko kaj pinta roko sur la dua flanko [...]. Unu roko elstaris norde kontraŭ Miĥmaŝ, kaj la dua sude kontraŭ Geba.Sm1.14 La pintoj de la du rokoj estis direktitaj al la du respektivaj lokoj.

  • La Eternulo paroladis kun Moseo vizaĝo kontraŭ vizaĝo, kiel parolas homo kun sia amiko.Er.33

Ŝanĝo en kontraŭan pozicion «

Por montri ŝanĝon de direkto, turniĝon al nova direkto, oni uzas kontraŭ plus N-finaĵon:

  • Li levis la vizaĝon kontraŭ la plafonon kaj ridis laŭte kaj longe.M.163 Unue lia vizaĝo estis turnita en alia direkto. Poste levis ĝin tiel, ke ĝi estis direktita kontraŭ la plafono.

  • Zminska levis kontraŭ la junan virinon siajn okulojn.M.32

Sed se temas pri movo al ia loko, kie la movita afero havas direkton kontraŭ io, oni uzas kontraŭ sen N-finaĵo, ĉar tiam kontraŭ ne montras turniĝon al nova direkto:

  • Starigu la tablon ekster la kurteno, kaj la kandelabron kontraŭ la tablo, en la suda parto de la tabernaklo.Er.26 Oni metu la kandelabron en certan lokon. Tie ĝi staru kontraŭ la tablo.

  • Prenu ĉiujn estrojn de la popolo kaj pendigu ilin al la Eternulo kontraŭ la suno.Nm.25

  • Li stariĝis antaŭ la altaro de la Eternulo kontraŭ la tuta komunumo de Izrael.Kr2.6

Movo kun direkto «

Kune kun movaj verboj kontraŭ montras ion, direkte al kio io moviĝas:

  • Unu homa figuro venis kontraŭ li.BV.60

  • Ili promenis man-en-mane kontraŭ la leviĝanta suno.

En tiaj frazoj oni pli ofte uzas direkte al, renkonte al aŭ simile.

Por montri, ke kontraŭmovo atingas sian celon, kaj kuntuŝiĝas kun ĝi, oni povas uzi kontraŭ plus N-finaĵon:

  • Sovaĝa hajlo flugas kontraŭ liajn tempiojn.Rt.106 La hajlo trafas la tempiojn.

  • La salmo saltos kontraŭ la falantan akvon kaj frapos sin kontraŭ la ŝtonajn murojn.FA2.97

  • Ĉiu el ili povis ĵeti ŝtonon kontraŭ haron, kaj ne maltrafi.Jĝ.20

Se la kunteksto permesas, aŭ se la kuntuŝiĝo ne estas grava, oni povas uzi kontraŭ sen N-finaĵo:

  • La akvo en ĝi [= la torento] fluis tiel brue, ke estis tre malfacile naĝi kontraŭ la fluado.FA1.18 La malo estas kun la fluadolaŭ la fluado.

  • Mi ekfrotis alumeton kontraŭ la muro.FA3.15

  • Por la nokto oni starigis la kofrojn kontraŭ la pordo.FA1.143

Komparu kun similaj uzoj de ĉirkaŭ, preter, tra kaj trans.

Malamika ago aŭ intenco «

Ofte kontraŭ montras malamikecon, malfavorecon, negativecon k.s.:

  • La junulo aliĝis al nia militistaro kaj kuraĝe batalis kune kun ni kontraŭ niaj malamikoj.FE.39

  • Vi blasfemas, Isaak, kontraŭ la sola Dio.Rn.45

  • David eksciis, ke Saul intencas malbonon kontraŭ li.Sm1.23

  • Mi ne devas agi kontraŭ mia konscienco.M.58 La malo estas laŭ mia konscienco.

  • Mi estas kontraŭ via opinio (kontraŭ vi). La malo estas por via opinio, por vi.

Se kun malamika signifo miksiĝas ideo de moviĝo, kiu atingas sian celon, oni uzas kontraŭ plus N-finaĵon:

  • Vi iras kontraŭ min kun glavo, lanco, kaj ŝildo; kaj mi iras kontraŭ vin en la nomo de la Eternulo.Sm1.17

  • Ili venis en Laiŝon, kontraŭ la popolon trankvilan kaj senzorgan, kaj venkobatis ĝin per la glavo.Jĝ.18

  • Li iris milite kontraŭ ĉiujn siajn najbarojn kaj venkis ilin ĉiujn.FA4.72

Forigo aŭ defendo de malbono «

Kontraŭ povas montri malbonaĵon, kiam temas pri defendo, forigo aŭ ŝirmo de tiu malbonaĵo:

  • La Eternulo, kiu savis min kontraŭ leono kaj kontraŭ urso, savos min kontraŭ ĉi tiu Filiŝto.Sm1.17

  • Por ŝirmi sin kontraŭ la suno, ŝi havis sur si grandan ĉapelon.FA2.56

  • Li savis nin kontraŭ la manoj de malamikoj kaj kontraŭ insidantoj ĉe la vojo.Ez.8

Iafoje oni ankaŭ povas uzi dedisde en tiaj frazoj, sed ofte nur kontraŭ taŭgas:

  • Vi iru kaj forportu hejmen la grenon, kiun vi aĉetis kontraŭ la malsato.Gn.42 Nur kontraŭ montras, ke la greno helpu forigi la malsaton. ...(dis)de la malsato estus nekomprenebla.

  • Laboro [...] estas la plej efika, eble la sola efika higiena rimedo kontraŭ malsanoj de la korpo kaj spirito.M.193

Interŝanĝo «

Kontraŭ povas montri ion, kion oni donas aŭ ricevas interŝanĝe:

  • Damasko donadis al vi komerce kontraŭ la multo de viaj faritaĵoj multe da diversaj valoraĵoj, vinon el Ĥelbon, kaj plej blankan lanon.Jĥ.27 Okazis interŝanĝo inter vi kaj Damasko. Vi donis viajn faritaĵojn, kaj Damasko donis diversajn valoraĵojn.

  • Ĝia mastrino proponadis siajn konsilojn, klarigojn kaj rilatojn al tiuj, kiuj ilin postuladis de ŝi, interŝanĝe kontraŭ reciproka servo en formo de mono.M.20

  • Li renkontis du lernejkamaradojn el pli alta klaso, kiuj aĉetis de li la birdon kontraŭ kelke da spesdekoj.FA1.138

Por tiu signifo oni uzas pli ofte por. Ŝajnas bone uzi por, kiam temas klare pri vendo kaj aĉeto, kaj kontraŭ, kiam temas pri alispeca interŝanĝo, sed ofte ne eblas precize distingi.

Kontraŭ povas ĉe la verbo ŝanĝi montri ion, kion oni prenas anstataŭ alia afero:

  • La ĉifonojn, kiujn li portas sur si, mi ne ŝanĝus kontraŭ la purpuro de reĝoj.Rt.35...mi ne prenus anstataŭe la purpuron de reĝoj.

  • Oni ne povas ŝanĝi ĝin kontraŭ vazoj el pura oro.Ij.28

Ĉe la verbo anstataŭigi oni ne uzas kontraŭ sed per: Ĉiu pli granda magazeno por siaj bezonoj uzas virojn, kaj kiu iam provis anstataŭigi ilin per virinoj, havis grandan malprofiton.M.89

Direkto de sento aŭ ago «

Kontraŭ povas montri personon aŭ alian aferon, al kiu direktiĝas sento aŭ ago. Kontraŭ estas uzata precipe ĉe malamikaj sentoj kaj agoj, sed ankaŭ ĉe neŭtralaj aŭ eĉ amikaj. Oni ofte ankaŭ povas uzi al:

  • Tiu ĉi patrino varmege amis sian pli maljunan filinon, kaj en tiu sama tempo ŝi havis teruran malamon kontraŭ la pli juna.FE.13

  • Asa ekkoleris kontraŭ la antaŭvidisto kaj metis lin en malliberejon.Kr2.16

  • Kontraŭ tiu homo, kun kiu ŝi parolis, ŝi sentas ian ĉagrenon.M.179

  • Ankaŭ Amalio estas ne indiferenta kontraŭ li!Rt.93 Se oni uzus ĉi tie al, temus pri lia sento pri Amalio. Nun temas pri ŝia sento pri li. Tion kaŭzas la dusenceco de indiferenta, kiu jen montras econ de seninteresaĵo, jen senton ĉe iu, kiu ne interesiĝas pri io.

  • Estu sinceraj kontraŭ mi.H.60

  • Interkonsentigi ĉiujn opiniojn estas neeble kaj tial ni devas esti indulgaj unu kontraŭ aliaj.OV.531

Por akcenti, ke la sento ekestas, ke temas pri ŝanĝo de stato, oni povas uzi kontraŭ plus N-finaĵon:

  • Povas ekflami la kolero de la Eternulo, via Dio, kontraŭ vin, kaj Li ekstermos vin de sur la tero.Re.6

Komparo «

Kontraŭ iafoje signifas “kompare kun”:

  • Mi ne forpelos ilin de antaŭ vi en unu jaro, por ke la tero ne fariĝu senhoma kaj por ke ne multiĝu kontraŭ vi la bestoj de la kampo.Er.23...por ke la bestoj ne fariĝu multaj kompare kun vi.

  • La Eternulo, la Dio de viaj patroj, multigu vin miloble kontraŭ via nuna nombro.Re.1

  • Kontraŭ tuta kohorto eĉ Herkulo estas malforta.PE.1190Kompare kun tuta kohorto... Oni povas ĉi tie kompreni ankaŭ malamikan agon en kontraŭ: En batalo kontraŭ tuta kohorto...

  • Germanujo fariĝos respubliko, kontraŭ kiu Romo kaj Sparto estos monaĥinejoj.Rt.17...kompare kun kiu Romo kaj Sparto estos monaĥinejoj.

Vortfarado «

  • Kontraŭa = “tia, ke ĝi estas kontraŭ io”: Li ne scias, kiu loĝas en la kontraŭa domo.FA2.134 Ili iris, sed ĝuste en la direkto ĝuste kontraŭa al tiu, en kiu ili devus iri.FA3.89 Eble tio estos kontraŭa al la kristana favorkoreco?M.171

  • Kontraŭe = 1. “En kontraŭa pozicio aŭ direkto”: La reĝo kaj la reĝino sidis sur belega trono, ĝuste kontraŭe de la juĝistoj kaj de la tuta konsilistaro.FA1.12 La vento blovas kontraŭe. 2. “Kun kontraŭa volo, senco aŭ intenco”: Ili agis kontraŭe al la leĝoj. 3. “Tute alie, tute male” (uzata kvazaŭ propra frazo): Mi havas nenian plendon kontraŭ li, kontraŭe, mi estas danka al li.M.153

  • Kontraŭi = “havi kontraŭan volon”: Ŝi kontraŭis al ilia propono.

  • Kontraŭiĝi = “ekhavi kontraŭan volon”: Ne kontraŭiĝu al nia feliĉo!Rz.77