PMEG

11.6.1. Si en simplaj frazoj

Ofte okazas, ke tio, kio rolas kiel subjekto, aperas ankaŭ en alia rolo en la sama frazo. Se la subjekto estas mi, nivi (aŭ ci), oni simple ripetas la saman pronomon:

  • Mi lavas min. La du mi estas la sama persono.

  • Mi vidas mian fraton. Mi kaj mia montras la saman personon.

  • Ni lavas nin. La du ni estas la samaj personoj.

  • Ni vidas niajn fratojn. Ni kaj nia montras la samajn personojn.

  • Vi lavas vin. La du vi estas la sama(j) persono(j).

  • Vi vidas viajn fratojn. Vi kaj via montras la sama(j)n persono(j)n.

Sed se la subjekto estas triapersona (nek la parolanto, nek la alparolato), oni devas uzi si por la alia rolo. Se oni uzas ekz. li kaj subjekte, kaj en alia rolo, tiam temas nepre pri du malsamaj viroj. La samo validas por ŝi, ĝi kaj ili:

  • Ŝi lavas ŝin. Unu virino lavas alian virinon.

  • Ŝi lavas sin. Unu virino lavas la propran korpon. Ŝi kaj sin montras la saman personon.

  • Ŝi vidas ŝian patrinon. Unu virino vidas la patrinon de alia virino.

  • Ŝi vidas sian patrinon. Unu virino vidas la propran patrinon.

  • La virino serĉas ŝian filon. La virino serĉas la filon de alia virino.

  • La virino serĉas sian filon. La virino serĉas la propran filon.

  • Li lavas lin. Unu viro lavas alian viron.

  • Li lavas sin. Unu viro lavas la propran korpon. Li kaj sin montras la saman personon.

  • Li vidas lian patrinon. Unu viro vidas la patrinon de alia viro.

  • Li vidas sian patrinon. Unu viro vidas la propran patrinon.

  • La viro vundis sin. La viro vundis la propran korpon.

  • Ĝi lavas ĝin. Unu besto lavas alian beston (aŭ aĵon).

  • Ĝi lavas sin. Unu besto lavas la propran korpon. Ĝi kaj sin montras la saman beston.

  • Ĝi vidas ĝian patrinon. Unu besto vidas la patrinon de alia besto.

  • Ĝi vidas sian patrinon. Unu besto vidas la propran patrinon.

  • La hundo ludas per sia pilko. La hundo ludas per la propra pilko.

  • Ili lavas ilin. Unu grupo de personoj aŭ bestoj lavas alian grupon.

  • Ili lavas sin. Unu grupo lavas la proprajn korpojn. Ili kaj sin montras la saman grupon.

  • Ili vidas ilian patrinon. Unu grupo vidas la patrinon de alia grupo.

  • Ili vidas sian patrinon. Unu grupo vidas la propran patrinon.

  • La naĝintoj ne trovas siajn vestaĵojn. La naĝintoj ne trovas la proprajn vestaĵojn.

  • Karlo lavas lin. Karlo lavas alian viron.

  • Karlo lavas sin. Karlo lavas la propran korpon.

  • Karlo lavas lian infanon. La infano apartenas al alia viro ol Karlo.

  • Karlo lavas sian infanon. La infano apartenas al Karlo.

  • Oni ne forgesas facile sian unuan amon.FE.18

  • Ŝi kombas al si la harojn per arĝenta kombilo.FE.34

  • La malfeliĉa infano forkuris kaj kaŝis sin en la plej proksima arbaro.FE.21

  • Sur tiuj ĉi vastaj kaj herboriĉaj kampoj paŝtas sin grandaj brutaroj.FE.34

  • En tiuj ĉi boteletoj sin trovas diversaj acidoj.FE.35

  • Sur la arbo sin trovis multe da birdoj.FE.32

  • Ŝi nomis ŝin sia filino.FE.17

  • Niaj fratoj eliris kun la gastoj el sia domo [= la domo de niaj fratoj] kaj akompanis ilin ĝis ilia domo [= la domo de la gastoj].FE.18

  • Ŝi edziniĝis kun sia kuzo.FE.39

  • Ŝi rakontis al li sian tutan aventuron.FE.23 La aventuro estis de la virino.

  • Ŝteliston neniu lasas en sian domon.FE.37

  • Grandega hundo metis sur min sian antaŭan piedegon.FE.38

  • El ĉiuj siaj fratoj Antono estas la malplej saĝa.FE.10

Tiu kaj ties iafoje estas uzataj por reprezenti ion, kio antaŭe aperis en nesubjekta rolo. Ili tiam estas kvazaŭ la maloj de si kaj sia.

Si ne povas esti subjekto «

Si neniam povas esti mem subjekto, nek parto de subjekto, ĉar tiam si reprezentus sin mem. Same sia ne povas esti parto de subjekto. Ne eblas frazoj kiel: *Si manĝas.* *Mi kaj si dancas.* *Petro kaj si fiŝas.* *Mia kaj sia fratoj estas samklasanoj.* *Sia edzino estis kisata de li.* Ne diru do: *Karlo kaj sia frato promenas en la parko.* Se oni dirus tian frazon, oni verŝajne intencus, ke sia reprezentu Karlon, sed la subjekto ja ne estas Karlo, sed *Karlo kaj sia frato*. Diru: Karlo kaj lia frato promenas en la parko.

Tamen oni povas uzi si, se oni ŝanĝas la frazon jene: Karlo kun sia frato promenas en la parko. Nun la subjekto estas Karlo, kaj sia ĝuste reprezentas Karlon. La frazparto kun sia frato ne estas parto de la subjekto, sed kun-komplemento.

Si estas ĉiam triapersona «

Si ne povas reprezenti la unuan aŭ duan personojn: mi, nivi (aŭ ci). Ne diru: *Mi venis kun sia frato.* Diru: Mi venis kun mia frato. Sed kiam oni uzas sin prefiksece en kunmetitaj vortoj, ĝi perdas sian ligon al la tria persono: sindefendo, sinmortigo k.s.

Si en pasiva frazo «

Si kaj sia reprezentas la gramatikan subjekton. Tio validas ankaŭ en pasivaj frazoj, kvankam la gramatika subjekto ne estas aganto en tiaj frazoj:

  • La juna viro estis sendita de sia reĝo kiel ambasadoro al la imperiestra kortego de Rusujo.FA4.159

  • Ŝi estas amata por si, ne por la doto.

  • Ŝi estas amata de siaj instruistinoj.

  • Karlo estis akompanata de Petro al sia domo....al la domo de Karlo.

  • Karlo estis akompanata de Petro al lia domo....al la domo de Petro.

  • Li sendas leteron al sia kuzo. Letero estas sendata de li al lia kuzo. En la pasiva frazo oni ne povas diri al sia kuzo, ĉar tiam temus pri la kuzo de la letero.