PMEG

20.1.1. Uzado de kiel kaj ol

Baze kiel kaj ol estas frazenkondukiloj. Tio signifas, ke ili enkondukas subfrazon. Sed ofte post kompara kielol estas nur sola frazparto (aŭ kelkaj frazpartoj), sed ne kompleta subfrazo: kiel homo, kiel vi, kiel hieraŭ, kiel en la sudo, ol besto, ol mi, ol hodiaŭ, ol en la nordo. Tiuj ĉi klarigoj pri komparaj kiel kaj ol temas precipe pri tia uzo.

Komparaj kiel kaj ol povas enkonduki diversspecajn frazpartojn: O-vortojn, pronomojn, E-vortojn, E-vortecajn vortetojn, I-verbojn k.a.

Por klarigi la sencon de kompara esprimo oni povas vastigi ĝin al plena subfrazo kun ĉefverbo, aŭ al esprimo kun I-verbo, aŭ al pli longa frazparto. Klariga formo, kiu anstataŭas komparan ol-esprimon, mem komenciĝas per ol. Klariga formo, kiu anstataŭas komparan kiel-esprimon, plej ofte komenciĝas per kiel. Sed iafoje la celita senco postulas, ke la klariga formo anstataŭe komenciĝu per kia. Tiel estas, kiam la kompara esprimo kunlaboras kun tiatia samasama kun eca senco. Kiam kompara kiel-esprimo kunlaboras kun sama kun identiga senco, oni povas klarigi per subfrazo, kiu komenciĝas per kiu.

Komparaj esprimoj kun kielol povas esti rektajsubkomprenaj:

Rektaj komparoj

En rektaj komparoj tio, kun kio oni komparas, efektive aperas post kielol en la kompara esprimo. Se oni klarige vastigas rektan komparon, oni uzas ĉiam la verbon esti:

  • Tiu ĉi malfreŝa pano estas [tiel] malmola, kiel ŝtono.FE.33Tiu ĉi malfreŝa pano estas tiel malmola, kiel ŝtono estas malmola. Oni komparas panon kun ŝtono.

  • Ŝiaj okuloj estis [tiaj] kiel du steloj.FA1.234Ŝiaj okuloj estis tiaj, kiaj estas du steloj. La klariga subfrazo uzas kia, ĉar la kompara esprimo kunlaboras kun subkomprenata tia.

  • Lakto estas pli nutra, ol vino.FE.10Lakto estas pli nutra, ol vino estas nutra. Oni komparas lakton kun vino.

  • Por li delogi knabinon estas kiel krevigi nukson.M.153...estas tiel, kiel estas krevigi nukson. Oni komparas delogadon de knabino kun krevigado de nukso.

Ne malofte la klariga vastigo de rekta komparo estas iom nenature pedanta. Oni apenaŭ uzas tiajn longajn esprimojn en ordinara lingvaĵo, sed praktike nur la simplajn komparajn esprimojn.

Subkomprenaj komparoj

En subkomprenaj komparoj la komparaĵo ne aperas mem en la kompara esprimo, sed estas tie nur subkomprenata. Anstataŭe post kielol aperas io, kio rilatas al la komparaĵo. Se oni klarige vastigas subkomprenan komparon, la subkomprenata komparaĵo ja aperas. En la vastigita versio oni ordinare uzas tiun saman verbon, al kiu rilatas la kompara esprimo (ne ĉiam esti, kiel ĉe rektaj komparoj):

  • Ili kondutas (tiel) kiel homoj. Ili kondutas tiel, kiel kondutas homoj. La kompara esprimo kiel homoj kunlaboras kun la vorteto tiel. Tiu vorteto estas komplemento de la verbo kondutas. Sekve oni komparas du kondutojn. Sed la verbo konduti ne ĉeestas en la kompara esprimo kiel homoj. Sekve la komparo estas subkomprena. En la klariga formo kun plena subfrazo la verbo kondutas estas aldonita. La vorteton tiel oni preskaŭ ĉiam ellasas en tiaj ĉi frazoj: Ili kondutas kiel homoj. Ankaŭ en la subfraza formo oni povas ellasi ĝin: Ili kondutas, kiel kondutas homoj.

  • Li legas la saman libron kiel mi. Li legas la saman libron, kiel la libro, kiun legas mi. La kompara esprimo kiel mi kunlaboras kun la vorto sama, kiu estas rekta priskribo de la vorto libron. Sekve oni komparas librojn en egaleca maniero (ili estas fakte unu sama libro). En la vastigita formo la frazparto la libro estas aldonita.

  • Emilio havis sur si eĉ la saman veston kiel tiam.M.106...la saman veston, kiun ŝi havis tiam. La klariga subfrazo uzas kiu, ĉar la kompara esprimo kunlaboras kun la A-vorto saman.

  • Jen ŝi staras antaŭ ni [...] kun tiom da sapo sur la brilanta vizaĝo, kiel antaŭe.BV.65

    ...kun tiom da sapo sur la brilanta vizaĝo, kiel ŝi havis antaŭe sur la vizaĝo.
  • Legomojn mi manĝas pli ofte ol viandon. Legomojn mi manĝas pli ofte, ol mi manĝas viandon. La kompara esprimo ol viandon kunlaboras kun pli ofte, kiu estas komplemento de la verbo manĝas. Sekve oni komparas laŭ la ofteco manĝadon de legomoj kun manĝado de viando. En la kompara esprimo mankas la komparata ago manĝi. En la vastigita formo manĝas ja aperas.

  • Mia frato loĝas en alia lando ol mia fratino. Mia frato loĝas en alia lando, ol la lando, en kiu loĝas mia fratino. La kompara esprimo ol mia fratino kunlaboras kun la vorto alia, kiu estas rekta priskribo de lando. Oni do komparas du landojn.

  • Ŝi estis ankoraŭ pli bela ol antaŭe.FA1.80...pli bela, ol ŝi estis antaŭe. Oni komparas ŝin kun ŝi mem en du malsamaj tempoj.

  • Ni forflugos [...] al la varmaj landoj, kie la suno lumas pli bele ol ĉi tie.FA1.50...pli bele, ol ĝi lumas ĉi tie.