PMEG

20.1.2. Kiel kaj ol kune kun rolmontriloj

Ofte oni devas uzi rolmontrilon (N-finaĵon aŭ rolvorteton) en kompara esprimo kun kielol. Ĝenerale oni uzu rolmontrilon, se estas rolmontrilo en la plena subfrazo, al kiu respondas la kompara esprimo. Iafoje oni povas diversmaniere vortumi la klarigan esprimon sen ŝanĝi la efektivan sencon, kaj tiam povas esti same bone uzi aŭ ne uzi rolmontrilon.

Komparoj kun kiel «

  • Karlo uzas siajn manojn kiel magiisto.Karlo uzas siajn manojn tiel, kiel magiisto uzas siajn manojn. En la plena subfrazo la vorto magiisto estas subjekto, kaj tial ne havas rolmontrilon. Sekve ankaŭ en la simpla kompara kiel-esprimo estu kiel magiisto sen rolmontrilo.

  • Karlo uzas sian manon kiel martelon.Karlo uzas sian manon tiel, kiel oni uzas martelon. En la plena subfrazo la vorto martelon estas objekto, kaj havas tial N-finaĵon. Sekve ankaŭ en la simpla kompara kiel-esprimo estu kiel martelon kun N-finaĵo.

  • Karlo batas per sia mano kiel per martelo.Karlo batas per sia mano tiel, kiel oni batas per martelo. En la plena subfrazo la vorto martelo estas ila komplemento, kaj tial havas la rolvorteton per. Sekve ankaŭ en la simpla kompara kiel-esprimo estu kiel per martelo.

  • Vin solan mi fidis, kiel honesta homo....tiel, kiel honesta homo fidas. La efektiva senco tamen povas esti pli proksima al: ...ĉar mi estas honesta homo. Vidu ĉi-poste la klarigojn pri kiel por rolo, funkcio k.s.

  • Vin solan mi fidis, kiel honestan homon.Rz.38...tiel, kiel oni fidas honestan homon. La efektiva senco tamen povas esti pli proksima al: ...ĉar vi estas honesta homo.

  • La vortojn kun “um” oni devas lerni, kiel simplajn vortojn.FE.42...lerni tiel, kiel oni lernas simplajn vortojn.

  • Ĉu estas permesite agi kun nia fratino kiel kun publikulino?Gn.34...tiel, kiel oni agas kun publikulino.

  • La kovrilpaĝo de via revuo baldaŭ atingos simile altan nivelon kiel la ceteraj paĝoj....simile altan nivelon kiel la nivelo, kiun havas la ceteraj paĝoj.

  • Ĝia uzado estas tia sama kiel en la aliaj lingvoj.FE.27...tia sama, kia ĝi estas en la aliaj lingvoj.

  • Ĝiaj kolonoj kaj portikoj havis la saman mezuron, kiel ĉe la unua pordego.Jĥ.40...la saman mezuron, kiun havis la kolonoj kaj portikoj ĉe la unua pordego. Se oni diras anstataŭe kiel la unua pordego, la senco fariĝas alia, =  ...la saman mezuron, kiun havis la unua pordego.

  • Ĝi havas du okulojn tiel grandajn, kiel du tasoj.FA1.5...tiel grandajn, kiel du tasoj estas grandaj.

  • Viandon li donas al mi tiel malmolan kiel trabo.Rz.29...tiel malmolan, kiel trabo estas malmola.

  • Li posedis du okulojn [tiel] klarajn kaj helajn kiel profunda akvo.FA4.210...tiel klarajn kaj helajn, kiel profunda akvo estas klara kaj hela. Se oni diras kiel profundan akvon, la senco ŝanĝiĝas: = ....tiel, kiel li/oni posedas profundan akvon.

  • Skulptu al vi du ŝtonajn tabelojn [tiajn] kiel la unuaj [tabeloj].Er.34...du ŝtonajn tabelojn tiajn, kiaj estis la unuaj tabeloj. Se oni diras kiel la unuajn, la senco fariĝas alia: ...tiamaniere, kiel vi skulptis la unuajn tabelojn.

  • Ŝi manĝas tropikajn fruktojn (tiajn) kiel mangoj kaj ananasoj.Ŝi manĝas tropikajn fruktojn tiajn, kiaj estas mangoj kaj ananasoj. Mangoj kaj ananasoj estas ekzemploj de tiu speco de fruktoj, kiujn ŝi manĝas. Povas esti, ke ŝi ne manĝas ĝuste tiujn du fruktojn. Sed eblas ankaŭ kiel mangojn kaj ananasojn. Tiam la senco estas maniera: Ŝi manĝas tropikajn fruktojn tiamaniere, kiel oni/ŝi manĝas mangojn kaj ananasojn.

  • Mi faros vian ĉielon [tia] kiel fero kaj vian teron [tia] kiel kupro.Lv.26...tia, kia estas fero ...tia, kia estas kupro.

Komparoj kun ol «

  • Elizabeto batas la najlon pli forte ol Sofio.Elizabeto batas la najlon pli forte, ol Sofio batas la najlon. En la plena subfrazo la vorto Sofio estas subjekto, kaj tial ne havas rolmontrilon. Sekve ankaŭ en la simpla kompara ol-esprimo estu kiel Sofio sen rolmontrilo.

  • Elizabeto batas la najlon pli forte ol Sofion.Elizabeto batas la najlon pli forte, ol ŝi batas Sofion. En la plena subfrazo la vorto Sofion estas objekto, kaj havas tial N-finaĵon. Sekve ankaŭ en la simpla kompara ol-esprimo estu kiel Sofion kun N-finaĵo.

  • Elizabeto batas la najlon pli forte per martelo ol per ŝtono.Elizabeto batas la najlon pli forte per martelo, ol ŝi batas ĝin per ŝtono. En la plena subfrazo la vorto ŝtono estas ila komplemento, kaj tial havas la rolvorteton per. Sekve ankaŭ en la simpla kompara ol-esprimo estu ol per ŝtono.

  • Li amos sian landon pli ol ĉiuj aliaj landoj....pli ol ĉiuj aliaj landoj amos lian landon.

  • Li amos sian landon pli ol ĉiujn aliajn landojn.L1.201...pli ol li amos ĉiujn aliajn landojn.

  • Mia frato diris al Stefano, ke li amas lin pli, ol sin mem.FE.18...amas lin pli, ol li amas sin mem.

  • Tie la suno lumis multe pli hele ol ĉe ni.FA1.51...pli hele ol ĝi lumas ĉe ni.

  • Lecionojn li ŝatis pli ol promeni en la arbaro. La ol-esprimo laŭsence estas objekto, sed ĝia ĉefvorto, promeni, ne akceptas N-finaĵon. Se oni anstataŭe uzas O-vorton, ĝi devas havi N-finaĵon: Lecionojn li ŝatis pli ol (li ŝatis) promenadon en la arbaro.

  • En la sekvanta semajno la knabineto la unuan fojon sidis pli ol tutan horon.FA3.69...sidis pli (longe) ol sidi tutan horon.

  • Lin ne vigligus la espero doni iam ion pli bonan ol tio, kio jam ekzistas.FK.289...ion, kio estas pli bona ol tio, kio jam ekzistas.

  • Mi havas alian proponon ol la ĵus prezentita (propono)....proponon, kiu estas alia ol la jus prezentita propono.

  • Tiuj ĉi ŝuoj povis aparteni al neniu alia ol Clemency Newcome.BV.65...al neniu alia ol estas Clemency Newcome. Ĉi tie ankaŭ eblas uzi al en la kompara esprimo: ...ol (aparteni) al Clemency Newcome.

  • Antono devis pensi pri io alia ol pri sia ama aflikto.FA3.144...pensi pri io alia, ol pensi pri sia ama aflikto. Ankaŭ eblas ol lia ama aflikto...pensi pri io, kio estas alia, ol lia ama aflikto. Rimarku, ke estas sia en la unua varianto, sed lia en la dua.

  • Antono devis pripensi ion alian ol sian aman aflikton / ol lia ama aflikto....pripensi ion alian, ol pripensi sian aman aflikton. / = ...pripensi ion, kio estas alia, ol lia ama aflikto.

Pli ol kaj malpli ol kiel nuancilo «

Iafoje pli olmalpli ol rolas kiel nuancilo de vorto aŭ esprimo en maniero, kiun oni apenaŭ povas klarigi per subfrazo. La tuto estas kiel unu bloko. Oni uzas aŭ ne uzas rolmontrilojn, kvazaŭ (mal)pli ol tute ne ĉeestus:

  • Al liaj malpaciencaj demandoj ŝi respondis per tono mallonga, pli ol indiferenta, per tono malkontenta.M.163

  • Vi estas pli ol beleta, vi estas bela!FA2.98

  • Ni havas plenan nombron da laboristinoj, eĉ pli ol plenan nombron.M.183

  • Al Kristino estas bone, eĉ pli ol bone.FA3.91

  • Gaje li kantadis malnovajn melodiojn kaj pafadis kaj bataladis, kvazaŭ li estus pli ol homo.FA2.111

Ofte temas pri nuancado de nombro aŭ kvanto. Legu pri tio en la klarigoj pri nuanciloj de nombraj kaj kvantaj vortoj.

Mem-komparoj «

Iafoje oni komparas du priskribojn de unu sama afero. Se la du priskriboj estas A-vortaj, kaj se ambaŭ estas rektaj priskriboj de la sama O-vorto, kaj se tiu O-vorto havas N-finaĵon, tiam ambaŭ A-vortoj havu N-finaĵon:

  • Karlo havas domon same altan kiel larĝan. La alteco de la domo egalas al la larĝeco de la domo.

  • Karlo havas domon pli altan ol larĝan. La alteco de la domo superas la larĝecon de la domo.

Komparo kun verbo «

Iafoje kompara kiel-esprimo rilatas al verbo (kaj aliaj frazpartoj, kiuj apartenas al tiu verbo):

  • Elizabelo kolektas poŝtmarkojn kiel hobio.Elizabelo kolektas poŝtmarkojn hobie. La kolektado de poŝtmarkoj estas hobio por ŝi. Rimarku, ke la kiel-esprimo ne rilatas al la vorto poŝtmarkojn, sed al la verbo kolektas (aŭ pli ĝuste al la tuta verba esprimo kolektas poŝtmarkojn). Tial oni ne diru ...kiel hobion, ĉar tio signifus, ke la poŝtmarkoj estas hobio, aŭ ke Elizabeto kolektas poŝtmarkojn tiel, kiel oni kolektas hobion.

  • Kiel provo eltrovi la veron, mi aranĝis por li ruzan kaptilon. Ne la kaptilo estis provo, sed la aranĝado de de la kaptilo.