Nur unu semajnon post la publikigo de PMEG 15.0.6 mi ĵus lanĉis version PMEG 15.0.7, precipe ĉar mi trovis kelkajn ĝenajn fuŝojn en la antaŭa versio.
Krom korektoj de tiuj ĝenaj misaĵoj, mi ankaŭ faris plurajn gravajn plibonigojn kaj aldonojn de la enhavo:
- Mi ŝanĝis la ĉefan tiparon de la HTML-a versio al “Times New Roman”, ĉar montriĝis, ke la tiparo “Junicode”, kiun mi uzis antaŭe, havas gravan eraron.
- Mi aldonis klarigojn pri la vortoj malkiel kaj maltiel, kaj ĝenerale unuecigis, kompletigis kaj plibonigis la prezentadon de aliaj ekzemploj de vortetoj kun prefikso.
- En la klarigoj pri A-vortoj kun aga radikoj sed eca signifo mi aldonis mencion de la vortoj ferma kaj malferma.
- En la klarigoj pri Vortokunfandoj (ŝajnaj kunmetaĵoj kiel motelo, kompufono kaj Breksiĝo)mi aldonis mencion de karesaj nomoj faritaj per la sufiksoj ĈJ kaj NJ.
- Mi aldonis sekcion pri la neoficiala sufikso OMETRI.
Iom pli detalan prezenton de la novaĵoj vi trovos en la Enkonduko de PMEG.
Haveblas kiel kutime ankaŭ elŝuteblaj PDF-a kaj HTML-aj versioj. Ĝuu!
Tiun ĉi novan version de PMEG mi sukcesis pretigi dank’ al la helpo kaj subteno de multaj homoj. Ĉu eble ankaŭ vi aldonos vian subtenon?