PMEG 2024
39.1.31. OMETRI°
Ekssufikso en vortoj, kiuj iel rilatas al mezurado (iafoje la unua vokalo estas alia ol “o”): geometrio, hidrometrio, fotometrio, trigonometrio, simetrio, kalorimetrio.
Vera sufikso «
“Scienca mezurado”. Kelkfoje uzata kiel vera sufikso: alto → *altometrio*, denso → *densometrio*. Oni uzu kunmetaĵojn kun mezurado: altomezurado, altecmezurado, densomezurado.