PMEG 2024
39.1.32. OTEK°
Ekssufikso en vortoj por diversaj kolektoj aŭ kolektejoj: biblioteko, diskoteko, pinakoteko, apoteko, gliptoteko. Notu bone, ke tiuj vortoj estas nekunmetitaj. Ekz. biblioteko neniel rilatas al la Biblio. Historie ĝi signifas “librokolektejo”, de la greka vorto “biblion”, kiu signifas “libro”.
Vera sufikso «
“Kolekto, kolektejo, kolektujo”. Okaze uzata kiel vera sufikso: libro → *libroteko* = “librokolekto, librokolektejo, librokolektujo”, filmo → *filmoteko*. Oni uzu kunmetaĵojn kun kolekto, kolektejo, kolektujo, kiuj estas multe pli klaraj: librokolekto, filmokolekto k.t.p. Oni ankaŭ atentu pri la risko de konfuzo kun la vorto teko (“subbrake portebla kolektujo de paperoj kaj libroj”).