PMEG 2023

Enkonduko

La Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (= PMEG) estas verko por ordinaraj esperantistoj, kiuj volas detale studi la gramatikon, vortfaradon, skribon kaj elparolon de la Internacia Lingvo. Ĝi estas unuavice praktika lernilo, kvankam ankaŭ lingvistoj povas trovi ĝin utila.

La mallongigon PMEG multaj elparolas kiel “pomego”.

PMEG provas klarigi la lingvon en facila maniero. Ĝi tial uzas netradiciajn gramatikajn esprimojn, kiuj estas espereble pli facilaj ol la tradiciaj vortoj. Eĉ tiaj kutimaj vortoj kiel akuzativo, substantivo kaj prepozicio forestas. Anstataŭe PMEG parolas pri N-finaĵo, O-vorto kaj rolvorteto. Tio ne signifas, ke la tradiciaj vortoj estas malbonaj. Ili nur ne estas bezonataj en PMEG. Pri la kialoj, ke mi uzas tiajn netradiciajn terminojn, mi parolas aparte en la aldono Pri la gramatikaj terminoj en PMEG.

PMEG klarigas kaj la plej bazajn aferojn, kaj tre specialajn detalojn. Ĝi provas forlasi la kutiman eŭropan perspektivon de multaj lernolibroj. Tial PMEG enhavas detalajn klarigojn de multaj aferoj, kiuj por iuj eŭropanoj eble ŝajnas memkompreneblaj.

PMEG traktas kaj modernan kaj klasikan lingvouzon. Ĝi uzas por helpi al la klarigoj abundon da ekzemploj, inter kiuj estas multege da ekzemploj el la Fundamento kaj la verkaro de Zamenhof. Ĉe ĉiu tia ekzemplo la preciza fontloko estas montrata per mallongigo. Vidu tiurilate precipe la liston de literaturo.

Esence PMEG estas konservema verko, kiu multloke defendas la Fundamentan kaj Zamenhofan lingvaĵon kontraŭ diversaj reformemaj ideoj kaj uzoj, sed ĝi ankaŭ prezentas modernajn uzojn kaj evoluojn, eĉ tiajn, kiujn iuj eble opinias tro drastaj.

Dankoj «

Pri la enhavo de PMEG respondecas nur mi sola, sed helpis min multaj personoj. Precipe kontribuis per valoregaj konsiloj Jorge Camacho, Markos Kramer, Birke Dockhorn, Nikolao Killing-Günkel, Hosomi Kazuyuki, Alen Kris, Jouko Lindstedt, Francisko Lorrain, Ken Miner, Rob Moerbeek, Derek Roff kaj Robin van der Vliet. Pri matematikaj terminoj konsilis profesoro Christer Kiselman. Krome kontribuis multaj aliaj esperantistoj per nemalhaveblaj kritiko kaj proponoj. Pri la ellaborado de la unua HTML-a versio ege helpis min Stellan Lagerström kaj Per Aarne Fritzon. Al ĉiuj mi kore dankas.

Mi volas aparte danki al E@I kaj La Ranetoj, kiuj kunlabore eldonis PMEG-on 2020, al Katerina Miri Lozina, kiu fasonis la novan kovrilon, kaj ankaŭ al Esperanto-USA (antaŭe la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko – ELNA), kiu realigis la unuan paperlibran eldonon de PMEG en la jaro 2005.

Fine mi ŝuldas tute specialan kaj grandegan dankon al ĉiuj, kiuj subtenis min en mia amasfinancada kampanjo ĉe LiberaPay aŭ tra aliaj kanaloj.

Ŝanĝoj «

En aparta paĝo vi trovos liston de ŝanĝoj faritaj en la diversaj versioj de PMEG (ekde la 3-a de Majo 2018).

Bertilo Wennergren