PMEG 2020 – de majusklemo al minusklemo

Por festi la novan jaron 2020 mi ĵus lanĉis novan freŝan (provizoran) version de la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, PMEG – aŭ PMEG 2020, kiel ĝi ekde nun nomiĝas.

En aparta paĝo kun listo de ŝanĝoj en PMEG vi povas legi pri la plej gravaj ŝanĝoj, kiujn mi faris ĉi-foje, do interalie pri la nova nomo PMEG 2020. En tiu ĉi bloĝaĵo mi tamen volas iom pli detale rakonti pri alia ŝanĝo, kiu eble estos neatendita surprizo por tiuj, kiuj konas min kaj mian stilon. Temas pri transiro de majusklema skribo al minusklema.

Multaj rimarkis, ke mi kutimas skribi ekz. Li estas Franco, aŭ Ŝi estas KanadaninoIli estas EsperantistojTio estas Ĉina vazoJen Berlina strato. Sufiĉe ofte okazis en diversaj retaj diskutoj, ke oni aparte demandis min, kial mi uzas majusklojn en tiaj vortoj. Ĉu ne devus esti minuskla skribo: franco, kanadanino, esperantistoj, ĉina, berlina?

Fakte plej multaj, efektive preskaŭ ĉiuj, uzas minusklojn en tiaj vortoj. Vera normo ĝenerala valida tamen ne ekzistas pri tiaj aferoj. En PMEG mi ĉiam emfazis, ke la uzo de majuskloj estas afero sufiĉe malgrava, kaj ke eblas diversaj skribmanieroj. Tion mi plu opinias. Sed kial mi longe (dum jardekoj) uzis majuskleman skribon diferencan disde la ĝeneralaj tendencoj, kaj kial mi nun subite ŝanĝis mian stilon?

La tuta afero originas en artikolo de Rüdiger Eichholz (iama membro de la Akademio de Esperanto) en la gazeto Lumo (1980, poste represita en la Akademiaj Studoj 1983). En tiu artikolo Eichholz tre konvinke argumentis por uzo de komenca majusklo en ĉiaj vortoj, kiuj estas derivitaj el propra nomo. Do, el Berlino oni kreas Berlina konservante la majusklan B, ĉar propra nomo estas la radiko BERLIN mem, kiu restas propra nomo ankaŭ kiam oni almetas al ĝi A-finaĵon. Li ankaŭ argumentas por tio, ke oni traktu popolnomojn kiel Anglo, Japano kaj Nederlandanino kvazaŭ ili estus propraj nomoj, ĉar ili multrilate ja similas al propraj nomoj. La detalojn de lia argumentado mi nun ne ripetu, ĉar kvankam siatempe lia rezonado plene konvinkis min, mi nun ne plu uzas liajn konsilojn.

Jam leginte tiun artikolon mi plene konvinkiĝis, ke tia skribmaniero estas tre klara kaj utila, kaj sekve uzinda. Poste mi trovis, ke ankaŭ la fama André Albault (giganto en la mondo de esperantologio, kaj multjara prezidanto de la Akademio) uzis la saman skribmanieron pro pli-malpli la samaj kialoj. Tio firmigis mian opinion. Ankaŭ kelkaj aliaj gravaj esperantistoj poste uzis majusklojn en la sama maniero, kaj mi daŭrigis laŭ tiu linio dum jardekoj, interalie en PMEG.

Sed mi ne povis ne rimarki, ke malmultaj emis imiti mian stilon (se entute iuj…), kaj mi komencis dubi, ĉu la supozata klareco kaj utileco de la majusklema skribostilo multe efikas, se la granda plimulto uzas minuskleman skribon, kaj se homoj nur miras legante miajn nekutimajn majusklojn.

Antaŭ nelonge finfine alia grava esperantisto, kies konsilojn mi ĉiam emas sekvi, iom parenteze en diskuto, kie denove iu demandis, kial mi skribas tiom strange, menciis, ke laŭ lia impreso mi vere estas la sola, kiu skribas tiel nuntempe. Li rimarkis tian majusklemon ĉe neniu alia. Tio igis min aparte kontroli, kiel statas pri la afero, kaj mi povis nur konfirmi tion: Vere mi ŝajnis esti la sola. Eichholz kaj Albault jam mortis, kaj la malmultegaj aliaj majusklemuloj, kiujn mi sukcesis elfosi, estas ĉiuj tre maljunaj.

Cerbuminte pri tio dum semajno aŭ du mi finfine faris la decidon forlasi la majuskleman stilon kaj simple aliĝi al la ĝenerala minusklema tendenco. Ekde kelkaj semajnoj mi do skribas Li estas franco, Ŝi estas kanadanino, Ili estas esperantistoj, Tio estas ĉina vazo kaj Jen berlina strato – same kiel pli-malpli ĉiuj aliaj.

Ankaŭ en PMEG mi ŝanĝis amasojn da komencaj majuskloj en minusklojn. (Espereble mi trovis ĉiujn okazojn…).

Sed ne estas tute evidente, kiel do skribi en ĉiuj okazoj. Mi provis esplori, kiel oni efektive skribas tiajn vortojn en gravaj gazetoj. Ke la skribo estas ĝenerale minusklema, mi sciis, sed mi volis konfirmi la detalojn. Mi do kontrolis la uzon en revuo Esperanto kaj en la magazino Monato. Pri Monato estis sufiĉe facile, ĉar la konvencioj uzataj en Monato estas publikigitaj en la Interreto.

Montriĝis, ke Monato estas radikale minusklema. Tie oni skribas majuskle nur efektivajn proprajn nomojn, dum ĉiaj derivaĵoj de nomoj havas komencan minusklon. Eĉ la vortojn esperanta kaj esperante (“rilata/rilate al la lingvo Esperanto”) Monato skribas minuskle, dum la lingvonomo Esperanto mem tamen tute logike havas komencan majusklon.

Sed je mia suprizo mi trovis, ke en revuo Esperanto la uzo estas ja minusklema, sed signife malpli radikale minusklema ol en Monato. Revuo Esperanto skribas Esperanta kaj Esperante, kaj ankaŭ Zamenhofa, kaj eĉ Ŝillera kaj Putina. La ekzaktaj reguloj ne ŝajnas esti tute rigore fiksitaj, sed la afero tamen estas sufiĉe klara.

Kiel do mi faru? Ĉu mi imitu la uzon de Monato aŭ la uzon de revuo Esperanto? Montriĝis, ke ne ekzistas unu klara normo aŭ kutimo, al kiu mi povas transiri, kiam mi forlasas mian majusklemon. Finfine mi decidis aliĝi al la stilo de revuo Esperanto, ĉar povas esti iom konfuze skribi ekz. akademia, kiam oni ne celas “rilata al akademioj” ĝenerale, sed tute specife “rilata al la Akademio de Esperanto”. Prefere oni skribu Akademia. Simile mi plu skribas Fundamenta, kiam la ideo estas “rilata al la Fundamento (de Esperanto)”, kaj ne fundamenta, kiel faras Monato.

Pri tiaj detaloj mi neniel celas disputi. La afero plu estas malgrava, kaj ne indas batali por enkonduko de deviga unueca normo pri tiaj aferoj. Multaj naciaj lingvoj ja havas tiajn normojn, kiuj ŝajnas plejparte utili por distingi inter edukitaj kaj needukitaj homoj (inter elito kaj malelito, inter homoj, kiujn oni respektu, kaj stultuloj…). Praktike oni pri tio elspezas tro multe da peno kaj tempo en la lernejoj, je sufiĉe malmulta efektiva utilo. Iom da libereco pri tiaj malmultesignifaj ortografiaj detaloj estas inda.

Sed tamen, per la transiro al minusklemo en PMEG, la efektiva uzo en Esperanto estas nun pli unueca ol ĝi estis antaŭe. Kaj se iu PMEG-leganto antaŭe jam lasis sin konvinki de mia majusklemo, kaj nun sentas sin trompita, mi sincere pardonpetas. Sed mi neniam skribis en PMEG, ke tia skribstilo estas pli ĝusta aŭ pli bona ol minusklema skribo.

4 pensoj pri “PMEG 2020 – de majusklemo al minusklemo

  1. Hochjo diras:

    Efektive, estis la antaŭaj versioj de PMEG kiu jam delonge konvinkis min minuskligi derivitajn formojn de propraj nomoj. Ekzemple en hiperteksta versio 14.0, §35.5 vi jam menciis, ke tiajn vortojn “oni povas ankaŭ minuskligi (ĉar la tuto ne plu estas propra nomo)”. Do mi tute ne sentas min trompita. (Mi ja tamen scivolis, kial vi mem preferis majusklojn … kaj nun, danke al ĉi tiu blogero, mi scias.) Mi cetere ĝojas, ke vi ne ŝanĝis en PMEG 2020 la konsilon pri majuskloj en monatonomoj, kiujn mi ĉiam obstine uzas. 🙂

Respondi