PMEG 15.1 estas lanĉita

Mi ĵus publikigis version 15.1 de PMEG – la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko.

Versio 15.1 estas la bazo por la nun jam mendebla dua eldono de PMEG kiel libro, sub la nova nomo PMEG 2020.

Pri la ŝanĝoj en versio 15.1 kompare kun la antaŭa provizora versio publikigita la 10-an de Aŭgusto vi povas legi en la paĝo Ŝanĝoj en PMEG.

Mi ankoraŭ ne disponigas elŝuteblan PDF-version de PMEG 2020, sed tia PDF ja aperos iom poste, eble en Decembro.

Ne maltrafu la okazon antaŭmendi la libron ĝuante la specialan antaŭmendan prezon.

Mi volas aparte danki al ĉiuj, kiuj subtenis min en mia amasfinancada kampanjo. Sen via helpo mi eble ne sukcesus finverki PMEG-on 2020. Brakumojn al vi ĉiuj! La kampanjo tamen ne estas finita. Mi plu laboras por Esperanto: pri la Tekstaro de Esperanto, pri vortaro.net kaj pri multo alia.

Krome PMEG 2020 neniel estas intencita kiel la fina versio de PMEG. Mi plu prilaboros kaj plibonigos PMEG-on. Sed post la tre intensa PMEG-laboro en la pasintaj du jaroj mi nun lasos PMEG-on en stabila formo dum iom da tempo.

Unu penso pri “PMEG 15.1 estas lanĉita

  1. bertilow diras:

    Mi ĵus alŝutis iom korektitajn zip-dosierojn kun la elŝuteblaj HTML-aj versioj de PMEG 15.1. La eraroj ne koncernas la efektivan enhavon, sed temas nur pri kelkaj eraraj retadresoj.

Komentado estas fermita.