PMEG 2024

38.2.25. NJ

Per NJ oni faras karesajn nomojn de virinoj. Komparu kun ĈJ kaj ET. Antaŭ NJ oni uzas mallongigitan formon de la nomo. Kutime oni konservas ĉirkaŭ 1 ĝis 5 literojn:

  • Mario → ManjoFE.38 aŭ MarinjoFE.38

  • Klaro → KlanjoFE.38

  • Sofio → SonjoFE.38 aŭ SofinjoFE.38

  • patrino → panjoRz.20 aŭ Panjo

  • onklino → Onjo

  • fratino → Franjo

  • knabino → Knanjo

Uzante NJ oni normale forigas eventualan IN-sufikson. Iafoje oni tamen povus reteni la vokalon de IN, se tio helpus krei pli bonsonan formon: kuzino → KuzinjoM.47, knabino → Knabinjo. Eble oni eĉ povas uzi superfluan IN-sufikson, se tio helpas al bonsoneco: Klaro → Klarino → Klarinjo. Legu pri tia formale ne tute logika uzo en la klarigoj pri ĈJ.

Legu ankaŭ pri la proponita neduuma sufikso IP° kaj la proponitaj karesnomaj sufiksoj J° kaj PJ°.