PMEG 2024
38.2.15. ET
ET = “(plej/tre) malalta grado, (plej/tre) malgranda speco”. Komparu kun EG. ET ne ŝanĝas la bazan signifon de vorto, sed nur malgrandigas la signifon:
domo → dometo = (tre) malgranda domo
doloro → doloreto = (tre) malforta doloro, irito
varma → varmeta = nur iom varma
verda → verdeta = malforte verda, neklare verda
dika → diketa = nur iom dika
babili → babileti = babili malmulte
pluvi → pluveti = pluvi malforte, pluvi kun malgrandaj gutoj
iom → iomete = nur malmulte
Ofte ET-vorto montras specialan signifon:
ŝtrumpo → ŝtrumpeto = mallonga ŝtrumpo, kiu kovras nur la piedon kaj la parton tuj super la piedo
ridi → rideti = ridi sensone kun fermita buŝo
manĝi → manĝeti = malmulte kaj senapetite manĝi
rafano → rafaneto = speciala malgranda varianto de rafano (speco de legomo)
Alternativoj de ET-vortoj «
Kelkaj specialsignifaj ET-vortoj ricevis nekunmetitan alternativon. En iaj okazoj la alternativo fariĝis pli populara. En tiaj okazoj la ET-vorto tendencas perdi la specialan signifon:
faleti = preskaŭ fali pro mispaŝo → stumbli
vojeto = tervojeto en arbaro aŭ kampo → pado
beleta = plaĉaspekta → linda
Karesa signifo «
Iafoje ET montras karesan nuancon:
patro → patreto = kara patro, paĉjo
edzo → edzeto = kara edzo
mano → maneto = ĉarme malgranda mano
knabino → knabineto = ĉarme malgranda knabino
Ordinara radiko «
eta = malgranda, malintensa
etigi = fari malgranda
etiĝi = fariĝi malgranda
etulo = malgranda persono
Iafoje oni uzas ET prefiksece por montri specialan signifon:
burĝo → etburĝo = burĝo, kies burĝeco estas eta (laŭ socia statuso)
fingro → etfingro = speco de fingro, kiu estas kutime pli malgranda ol la aliaj fingroj sur la mano
akciano → etakciano, etakciulo = iu, kiu posedas relative malmulte da akcioj
Iuj opinias, ke ĉi tia prefikseca uzo de ET estas erara, sed temas fakte pri tute regula uzo de ET kiel ordinara radiko. Prefikseca ET estas preciziga antaŭelemento de kombino. Normale oni uzu ET sufikse, sed por iaj specialaj signifoj prefikseca uzo povas esti utila.