PMEG 2024
38.2.9. EG
EG = “(plej/tre) alta grado, (plej/tre) granda speco”. Komparu kun ET. EG ne ŝanĝas la bazan signifon de vorto, sed nur pligrandigas la signifon:
domo → domego = (tre) granda domo
doloro → dolorego = (tre) forta doloro
varma → varmega = tre varma
longa → longega = tre longa
bone → bonege = tre bone
krii → kriegi = (tre) laŭte krii
fali → falegi = subite, forte fali
ŝati → ŝategi = tre ŝati
dankon! → dankegon! = grandan dankon!
tre → treege = tre tre
Ofte EG-vorto havas specialan signifon:
pordo → pordego = ĉefa pordo de domo, urbo, bieno, korto k.s.
brulo → brulego = granda katastrofa brulo (de ekz. konstruaĵo)
granda → grandega = eksterordinare granda
Alternativoj de EG-vortoj «
Kelkaj specialsignifaj EG-vortoj ricevis nekunmetitan alternativon. En iaj okazoj la alternativo fariĝis pli populara. En tiaj okazoj la EG-vorto tendencas perdi la specialan signifon:
pafilego = artileria pafilo → kanono
kuraĝega = kuraĝe riskema → aŭdaca
buŝego = minaca buŝkavo de rabobesto → faŭko
ungego = granda akra ungo de besto → krifo
Malŝato «
Iafoje EG montras nuancon de malŝato:
piedo → piedego = granda, dika, malagrabla aŭ danĝera piedo de homo aŭ besto
manĝi → manĝegi = avide aŭ troe manĝi, vori
Ordinara radiko «
ega = fortega, intensega, ekstrema
ege = fortege, intensege, ekstreme