PMEG 2024
38.2.10. EJ
EJ = “loko, spaco, domo, ĉambro k.s. destinita por io”. Komparu kun UJ kaj ING. Tio, kio staras antaŭ EJ, ĉiam estas tio, kio okazas aŭ troviĝas en la loko.
Agejoj «
EJ povas montri lokon, kiu ekzistas speciale por certa agado:
lerni → lernejo = loko destinita por lernado
promeni → promenejo = loko aranĝita por promenado
dormi → dormejo = ĉambro por dormado
eliri → elirejo = loko (normale pordo), tra kiu oni povas eliri
redakti → redaktejo = loko, kie oni redaktas (ekz. gazeton)
akcepti → akceptejo = loko, kie oni estas akceptata (en hotelo, kongreso k.s.)
kongreso → kongresejo = loko, kie okazas kongreso
necesa → necesejo = loko por certa necesa agado, kiun oni preferas ne rekte diri (nome urinado kaj fekado)
preĝi → preĝejo = loko por preĝado kaj aliaj religiaj agadoj
urĝi → urĝejo = malsanulejo (aŭ parto de malsanulejo), kie oni urĝe traktas akcidentoviktimojn k.s.
La vorto preĝejo estas tradicie uzata precipe por kristana preĝejo, dum oni preferas specialajn vortojn por preĝejoj de aliaj religioj: moskeo, sinagogo, templo k.a. Sed preĝejo ja povas esti uzata por ĉia religio. Por kristana preĝejo ekzistas ankaŭ la speciala vorto kirko (tre malofte uzata). Plej simple oni tamen precizigas per: kristana preĝejo, islama preĝejo, hinduisma preĝejo k.t.p.
Tenejoj, vendejoj «
EJ povas montri lokon, kie oni tenas aŭ vendas ion:
trezoro → trezorejo = loko, kie trezoro estas tenata
ĉevalo → ĉevalejo = loko (domo) por ĉevaloj
aŭto → aŭtejo = loko por teni aŭ prizorgi aŭtojn
mallibero → malliberejo = loko de mallibero, por malliberuloj (= prizono)
cigaro → cigarejo = magazeno en kiu oni vendas cigarojn, ĉambro en kiu oni tenas cigarojn
ĉapelo → ĉapelejo = vendejo aŭ tenejo de ĉapeloj
viando → viandejo = vendejo aŭ tenejo de viando
libro → librejo = vendejo de libroj (kolekto aŭ kolektejo de libroj estas biblioteko)
Je bezono oni povas precizigi: cigartenejo, cigarvendejo, ĉapeltenejo, ĉapelvendejo, librovendejo k.t.p.
Produktadejoj «
Post nomo de kultivata planto EJ montras lokon de kultivado:
rizo → rizejo = loko (kampoj), kie oni kultivas rizon
oranĝo → oranĝejo = loko, kie oni kultivas oranĝarbojn
tabako → tabakejo = loko, kie oni kultivas tabakon
vito → vitejo = ĝardeno de vitoj, vinberĝardeno
Se temas pri fabriko aŭ simile, oni prefere uzu pli klarajn kunmetaĵojn: tabakfarejo = “loko, kie oni produktas cigaredojn kaj aliajn tabakaĵojn”, ŝtalejo aŭ ŝtalfabriko = “fabriko de ŝtalo”, gisejo aŭ gisfabriko = “fabriko de gisoj kaj gisaĵoj”.
Naturaj abundejoj «
Iafoje EJ montras lokon en la naturo, kie abundas io:
herbo → herbejo = loko, kie kreskas precipe herboj (ne arboj k.t.p.)
sablo → sablejo = loko, kie abundas sablo
glacio → glaciejo = loko kun konstanta glaciamaso (≈ glaĉero)
Loko por persono aŭ grupo «
EJ povas montri lokon, kie certa persono, grupo aŭ speco de personoj laboras, agas, vivas aŭ simile:
tajloro → tajlorejo = loko, kie tajloro laboras
ŝuisto → ŝuistejo = loko, kie ŝuisto laboras
episkopo → episkopejo = palaco de episkopo
ministro → ministrejo = loko (domo, oficejo) de ministro
konsulo → konsulejo = loko, kie servas konsulo
stabo → stabejo = loko, kie laboras stabo
virino → virinejo = loĝloko por virinoj, haremo, bordelo
malsanulo → malsanulejo = loko, kie oni flegas kaj kuracas malsanulojn (= hospitalo)
Figura uzo «
EJ-vorto, kiu montras ian oficejon aŭ laborejon, povas ankaŭ esti uzata figure por la personaro, kiu laboras tie:
La tuta redaktejo klopodis por fini la gazeton ĝustatempe. Efektive ne la ejo mem klopodis, sed la ĵurnalistoj kaj aliaj laborantoj tie.
La ministrejo [= ministerio] pri financoj hieraŭ informis, ke ...
Ĉu la konsulejo donis al vi vizon?
Ordinara radiko «
ejo = loko (destinita por ia speciala afero)
subtegmentejo = subtegmento (ĉambro aŭ loko sub la tegmento)
subterejo = subtero (loko sub la tero)
interkluzejo = parto de kanalo inter du kluzoj
La vortoj subtegmentejo, subterejo kaj interkluzejo ne sekvas la ordinaran regulon, ke tio, kio aperas antaŭ EJ estu io, por kio la koncerna loko estas destinita, aŭ io, kion oni tenas en tiu loko, k.s. Sekve EJ ne estas uzata kiel sufikso en tiuj vortoj, sed kiel ordinara radiko. Pli tradiciaj estas la formoj subtegemento kaj subtero, kiuj estas okazoj de frazetvortigo per O-finaĵo.