PMEG 2024

38.2.16. ID

ID = “naskito”. Tio, kio staras antaŭ ID, ĉiam montras tion, de kio devenas la naskito.

Bestoj «

Normale ID estas uzata ĉe besta vorto. Tiam ID montras nematuran beston, junan naskiton de la bestospeco:

  • bovo → bovido = nematura bovo

  • koko → kokido = nematura koko

  • hundo → hundido = nematura hundo

  • rano → ranido = nematura rano

Plantoj «

Iafoje oni uzas ID por juna planto:

  • arbo → arbido = juna arbo

Homoj «

Ĉe homa vorto ID montras infanon, devenulon, sen konsidero de aĝo. Oni tiel uzas ID precipe ĉe titoloj kaj historiaj nomoj:

  • reĝo → reĝido = infano de reĝo

  • grafo → grafido = infano de grafo

  • Karolo → karolidoj = dinastio fondita de Karolo la Granda

  • Timuro → timuridoj = princoj devenintaj de sultano Timuro la Lama

  • Izraelo → izraelido = deveninto de la homo Izraelo (israelano = ano de la lando Israelo)

Figura uzo «

Iafoje ID estas uzata figure ĉe landa aŭ lingva vorto:

  • lando → landido = homo naskita en certa lando, indiĝeno

  • Latino → latinida lingvo = lingvo, kiu devenas de Latino

Ordinara radiko «

  • ido = juna naskito de besto

  • idaro = ĉiuj idoj aŭ posteuloj de unu homo (aŭ besto)