PMEG 2023

38.2.14. ESTR

ESTR = “persono kiu gvidas kaj decidas, mastro”. Komparu kun ĈEF. Tio, kio staras antaŭ ESTR, ĉiam estas la loko, kie la estro decidas, aŭ tio, pri kio la estro decidas:

  • ŝipo ŝipestro = tiu, kiu decidas sur ŝipo

  • banko bankestro = tiu, kiu decidas en banko

  • imperio imperiestro = titolo de gvidanto de imperio

  • provinco provincestro = gvidanto de provinco

  • grupo grupestro = gvidanto de grupo

  • urbo urbestro = persono elektita por gvidi kaj administri urbon

  • orkestro orkestrestro = persono, kiu gvidas orkestron

  • lernejo lernejestro = direktisto de lernejo

  • laboro laborestro = persono, kiu gvidas laboron, labormastro

  • cent centestro = oficiro super cento da soldatoj

Ordinara radiko «

  • estro = ĉefo kun decida povo

  • estraro = grupo de personoj, kiuj kune gvidas organizon

  • estrarano = ano de estraro

  • estri = esti estro super io, regi kiel estro

  • subestro = persono, kiu helpas al estro