PMEG 2024
38.2.26. OBL
OBL = “multipliko”. Komparu kun ON kaj OP. OBL estas uzebla nur ĉe nombrovortoj kaj similsignifaj vortoj. Tio, kio staras antaŭ OBL, ĉiam montras, per kiom oni multiplikas:
du → duobla = multiplikita per du
du → duoble = multiplikite per du
du → duoblo = kvanto duobla
dek → dekobla = multiplikita per dek
dek → dekoble = multiplikite per dek
dek → dekoblo = kvanto dekobla
cent dek du → cent-dek-du-obla = multiplikita per 112
cent dek du → cent-dek-du-oble = multiplikite per 112
cent dek du → cent-dek-du-oblo = kvanto 112-obla
multe → multobla = multiplikita per multe (per alta nombro)
multe → multoble = multiplikite per multe
multe → multoblo = kvanto multobla
3,14 (tri komo unu kvar) → 3,14-oble (tri-komo-unu-kvar-oble) = multiplikite per 3,14
Por ĉiu tago mi ricevas kvin frankojn, sed por la hodiaŭa tago mi ricevis duoblan pagon, t. e. [...] dek frankojn.FE.14
Proksime de ili staris ankoraŭ alia figuro de triobla grandeco.FA2.105
Kvinoble sep estas tridek kvin.FE.14
Cent estas la dekoblo de dek.
Ĉi tiu [lumradio] flugas deknaŭ-milionoble pli rapide, ol la plej bona vetkuristo.FA1.126 Se oni multiplikas la rapidecon de la plej bona vetkuristo per dek naŭ milionoj, oni ricevas la rapidecon de lumradio.
Kiomoble tri estas dek kvar? = Per kiom oni devas multipliki tri por ricevi dek kvar?
Legu pli pri matematikaj esprimoj.
Plurpartaj aferoj «
OBL-vorto kun A-finaĵo ankaŭ povas signifi, ke io konsistas el tiom da partoj:
duobla vesto = vesto, kiu konsistas el du tavoloj da vestaĵoj
duobla fadeno = du apudmetitaj fadenoj uzataj kiel unu
duobla lito = lito por du personoj
duobla kaverno = kaverno duparta - ĉiu el la du partoj estas jam per si mem kaverno
duobla sago = unu sago konsistanta el du partoj, kiuj ĉiu per si mem jam aspektas kiel (parta) sago (↔)
Skribomaniero «
Antaŭ OBL oni ĉiam kunskribas la nombron. Oni povas por klareco uzi dividostrekojn. La strekojn oni metu normale tie, kie estas spacetoj en la origina nombro:
dek du → dekduoblo aŭ dek-duoblo
dudek → dudekoblo
tricent tridek → tricenttridekobla aŭ prefere tricent-tridekobla
du mil dudek → dumildudekoble aŭ prefere du-mil-dudekoble
0,123 (nul komo unu du tri) → nul-komo-unu-du-tri-oble
OBL kaj FOJ «
Okaze oni uzas la radikon FOJ anstataŭ OBL. Eĉ Zamenhof tion faris: Se ni havus materialajn rimedojn, nia afero irus cent fojojn pli rapide.OV.102 = ... irus centoble pli rapide. Normale oni tamen ne konfuzu ilin. Fojo = “aparta okazo”. Dufoja pago estas do pago, kiu okazas du fojojn, je du malsamaj okazoj. Duobla pago estas pago duoble tiel granda kiel normale.
Ordinara radiko «
oble = multiplikite per
obligi = multipliki