PMEG 2024
38.2.28. OP
OP = “grupo kun certa nombro da membroj”. Komparu kun OBL kaj ON. OP estas uzebla nur ĉe nombrovortoj kaj similsignifaj vortoj. Tio, kio staras antaŭ OP, ĉiam montras, kiom da membroj estas en la grupo:
unu → unuopo = unu sola afero aŭ persono
unu → unuopa = sola, rigardata aparte
unu → unuope = ĉiu por si mem
du → duopo = grupo de du, paro
du → duopa = konsistanta el du membroj
du → duope = en grupo kun du membroj, en grupoj po du
dek → dekopo = grupo de dek
dek → dekopa = konsistanta el dek membroj
dek → dekope = en grupo kun dek membroj, en grupoj po dek
Tiuj ĉi du amikoj promenas ĉiam duope.FE.14 Ili promenas ĉiam ambaŭ kune.
Kvinope [= kvin personoj kune] ili sin ĵetis sur min, sed mi venkis ĉiujn kvin atakantojn.FE.14
En la salono ludis kvaropo da muzikistoj.
Ni demandis ĉiun unuopan personon aparte, sed ĉiu respondis tute same.
La registaro devas protekti la rajtojn de unuopuloj. = ... de unuopaj personoj.
Kiomope ni ludu? ≈ Po kiom da personoj estu en la grupoj, kiam ni ludos?
Rigardu, kiel multope jam aliĝis al ni la britoj, kiuj tiel nevolonte lernas aliajn lingvojn krom sia nacia.OV.374 La grupo de aliĝintaj britoj konsistas el multaj personoj.
duopa interparolo = interparolo inter du personoj
triopa laborgrupo = laborgrupo konsistanta el tri personoj
Se temas pri objekto, kiu konsistas el du partoj, ĉiu el kiuj estas per si mem tia objekto, tiam oni ne uzas OP, sed OBL.
Por OP-vortoj oni uzas la samajn skriboregulojn kiel por OBL.
Antaŭ O-finaĵo la sufikso OP estas forlasebla, ĉar simpla O-formo havas ĉe nombrovortoj interalie la signifon de opo:
duo = duopo aŭ la nombro du
trio = triopo aŭ la nombro tri
deko = dekopo aŭ la nombro dek
Ordinara radiko «
opa = kolektiva
ope = kolektive
opo = kolektiva grupo