PMEG 2024
23.1.1. Nombraj vortetoj – formoj
Ekzistas dek tri nombraj vortetoj:
nul | 0 | dek | 10 |
---|---|---|---|
unu | 1 | cent | 100 |
du | 2 | mil | 1000 |
tri | 3 | ||
kvar | 4 | ||
kvin | 5 | ||
ses | 6 | ||
sep | 7 | ||
ok | 8 | ||
naŭ | 9 |
Aliajn nombrojn oni esprimas per kombinado de la nombraj vortetoj. Oni diras unue kiom da miloj estas, poste kiom da centoj, poste kiom da dekoj, kaj fine kiom da unuoj:
Post dek
11 | dek unu | 16 | dek ses |
---|---|---|---|
12 | dek du | 17 | dek sep |
13 | dek tri | 18 | dek ok |
14 | dek kvar | 19 | dek naŭ |
15 | dek kvin |
Dekoj
10 | dek | 60 | sesdek |
---|---|---|---|
20 | dudek | 70 | sepdek |
30 | tridek | 80 | okdek |
40 | kvardek | 90 | naŭdek |
50 | kvindek |
Centoj
100 | cent | 600 | sescent |
---|---|---|---|
200 | ducent | 700 | sepcent |
300 | tricent | 800 | okcent |
400 | kvarcent | 900 | naŭcent |
500 | kvincent |
Miloj
1000 | mil | 10 000 | dek mil |
---|---|---|---|
2000 | du mil | 11 000 | dek unu mil |
3000 | tri mil | 12 000 | dek du mil |
4000 | kvar mil | 13 000 | dek tri mil |
5000 | kvin mil | 20 000 | dudek mil |
6000 | ses mil | 30 000 | tridek mil |
7000 | sep mil | 42 000 | kvardek du mil |
8000 | ok mil | 999 000 | naŭcent naŭdek naŭ mil |
9000 | naŭ mil |
Pliaj kombinoj
21 | dudek unu | 432 | kvarcent tridek du |
---|---|---|---|
22 | dudek du | 1001 | mil unu |
23 | dudek tri | 1011 | mil dek unu |
24 | dudek kvar | 1111 | mil cent dek unu |
31 | tridek unu | 1234 | mil ducent tridek kvar |
32 | tridek du | 2678 | du mil sescent sepdek ok |
33 | tridek tri | 7777 | sep mil sepcent sepdek sep |
101 | cent unu | 88 888 | okdek ok mil okcent okdek ok |
110 | cent dek | 999 999 | naŭcent naŭdek naŭ mil naŭcent naŭdek naŭ |
111 | cent dek unu |
Noto: Oni ne diras *unudek* aŭ *unucent*, sed nur dek kaj cent. Oni povus eble diri unu mil, sed normale oni diras simple mil.
Noto: La sona simileco inter ses kaj sep povas iafoje esti iom ĝena. Iuj tial uzas en ekz. telefonado sis° anstataŭ ses. Aliaj uzas samcele sepen anstataŭ sep. Eble tio estas imitinda en tiaj situacioj, kiam pro bruo aŭ simile oni bezonas eviti miskomprenojn. Oni tamen memoru, ke ankoraŭ malmultaj konas sis° kaj sepen.
Kunskribado kaj disskribado «
Dekoj kaj centoj kunmetiĝas al unu vorto: dudek, tridek, ducent, tricent k.t.p. Ĉio alia estu skribata kiel apartaj vortoj, ankaŭ miloj.
Noto: Multaj pensas, ke la regulo estas: “Kunskribu multiplikojn, disskribu adiciojn.” La Fundamenta regulo estas tamen alia, kaj pli simpla. Oni sekvu la Fundamentajn regulon kaj ekzemplojn.
Dekoj kaj centoj ricevas same kiel aliaj vortoj akcenton je la antaŭlasta vokalo: dúdek, trídek, dúcent, trícent. Ĉio alia estas elparolata kiel apartaj vortoj: dék dú, dék trí, cént dú, cént trí, cént dék dú, dú míl, trí míl, dú míl dék dú.
Tiu ĉi simpla regulo, kiu troviĝas en la Fundamento, estas ofte miskomprenata. Oni erare kunskribas tro multe. Ne skribu: *dekdu*, *dektri*, *centdu*, *centtri*, sed: dek du, dek tri, cent du, cent tri. Nek skribu: *dumil*, *trimil*, *dekdumil*, *dudekdumil*, sed: du mil, tri mil, dek du mil, dudek du mil. Ankaŭ estus eraro uzi dividostrekojn, kie devas esti spacetoj, ĉar tio, kio estas skribita kun dividostreko estas unu vorto. Tion, kion oni elparolas kiel apartajn vortojn, oni ne skribu kiel unu vorton. Ne skribu do *cent-tridek-du*, sed cent tridek du, ĉar neniu elparolas *cent-tridék-du*.
Noto: Eĉ ĉe Zamenhof oni trovas multege da erare skribitaj nombrovortoj. Eble iuj el tiuj eraroj vere estis faritaj de tiuj, kiuj kompostis liajn tekstojn.
La kialo, ke oni ne kunskribu milojn, estas, ke antaŭ mil povas stari ĉio ajn de du ĝis naŭcent naŭdek naŭ, do ankaŭ plurvortaĵoj. Antaŭ dek kaj cent povas aperi nur du ĝis naŭ. Se oni kunskribus ankaŭ milojn, oni devus skribi ekz. *tricenttridektrimil* (333 000), kio estus tre maloportuna. La ĝusta skribo: tricent tridek tri mil estas pli klara. Kompreneble en la praktiko oni preskaŭ ĉiam skribas tiel altajn nombrojn per ciferoj.
En la elparolado preskaŭ ĉiuj obeas al la Fundamenta regulo akcentante tute ĝuste, kaj kompreneble oni devas skribi same kiel oni elparolas.
Se el tiaj ĉi bazaj nombraj esprimoj oni kreas vortkunmetaĵojn, ekz. O-finaĵajn nombrovortojn aŭ A-finaĵajn nombrovortojn, oni tamen povas aŭ devas kunskribi, eventuale kun dividostrekoj.
Nul «
Nul origine estis O-vorto: nulo (nomo de la cifero 0). Sed oni delonge uzas ĝin ankaŭ kiel nombran vorteton sen finaĵo, ekz.: 0,5 = nul komo kvin (aŭ nulo komo kvin). Tia uzo de nul estas eĉ oficialigita (Aktoj de la Akademio II, p. 13).
Un’ «
Iafoje oni povas uzi la mallongigitan formon un’ anstataŭ unu.