La Velŝipo Magdalena kaj “trio da”

Mia laboro pri PMEG iafoje kondukas min al neatenditaj eltrovaĵoj. En PMEG estas sekcio, kiu traktas “da”-ismon. Tie mi volis aldoni klarigan noton antaŭ kelkaj tagoj, ĉar mi ricevis utilan komenton.

“Da”-ismo estas io ne malofta en praktika uzo, sed io, kion mi tamen forte malrekomendas en PMEG. Temas pri uzado de la rolvorteto (prepozicio) “da” sen posta O-vorto (aŭ O-vorta frazparto), al kiu “da” povus rilati. Ekz. “Mi manĝis multe da.” “Kiom da vi volas?” (“da” tie ne rilatas al “vi”). Laŭ mi tia uzo estas evitinda.

Mi skribis jam antaŭe pri “da”-ismo jene:

En la skriba lingvo memstara “da” apenaŭ aperas, ĉe bonaj aŭtoroj neniam.

Sed antaŭ iom da tempo alvenis al mi retpoŝta atentigo, ke William Auld tamen uzis la “da”-isman esprimon “trio da” en sia poemo “La Velŝipo Magdalena”, kiun popularigis la grupo Kajto en la formo de brila muzikaĵo.

Tio estis grava komento, ĉar Auld ja estas unu el la bonaj aŭtoroj. Bonŝance mi tuj povis elpensi klarigon, kial Auld uzis “trio da” en sia poemo, kaj mi verkis la jenan noton en PMEG:

Noto: Tamen indas mencii la poemon “La Velŝipo Magdalena” de William Auld (sendube unu el la “bonaj aŭtoroj”), en kiu aperas la da-ismaĵo “trio da” en la buŝoj de krudaj maristoj, de kiuj oni atendas nekleran kaj nenorman lingvaĵon.

Jen (laŭ mi) perfekta klarigo, kial tamen Auld faris bonan elekton. Tiajn nuancon oni atendas de bonaj aŭtoroj. Oni povas ankaŭ nomi tion “poezia licenco” (poetoj rajtas fari aferojn, kiujn aliaj ne aŭdacu), sed mi pensis, ke estas iom pli ol nura licenco: intenca montrado de neklera lingvaĵo.

Poste tamen venis al mi en la kapon, ke mi prefere kontrolu la originan poemon de Auld. Ĝin mi neniam legis. Mi nur aŭdis (kaj ĝuis) la kanton de Kajto. Sekve mi demandis en la Fejsbuka grupo “Literatura Babilejo”, ĉu iu scias, en kiu poemaro aperas “La Velŝipo Magdalena”. Oni tuj respondis, ke temas pri “Humoroj” (1969), kie ĝi estas la unua el la “Maristaj kantoj”. Bone. Sed mi volis ankaŭ vidi la efektivan tekston, kaj bonŝance oni provizis ankaŭ ĝin kiel bildojn.

Mi tralegis la tekston. Montriĝis, ke origine estis pliaj strofoj, kiujn Kajto ne uzis. Ĉio en ordo. Tio estas normala. Sed montriĝis ankaŭ, ke la parto kun “trio da” nenie estas trovebla en la poemo de Auld. En la presita versio estas unu sola rekantaĵo, kiu ripetiĝas senŝanĝe post ĉiu strofo. Sed Kajto kantas du pliajn versiojn de la rekantaĵo, kaj en unu el ili aperas “trio da”.

Kio do okazis? Ĉu Kajto tre libere traktis la poemon de Auld aldonante siajn proprajn elpensaĵojn? Aŭ ĉu ekzistas alia versio de la poemo? Ĉu temas pri skandalo? Ĉie oni ja legas, ke la tekston de la Kajto-muzikaĵo verkis Auld. Ĉu mi devas nuligi mian noton, ĉar la koncerna teksto eble tute ne estas el la plumo de unu el la rekonataj “bonaj aŭtoroj”?

Do, la sola ebla solvo estis skribi rekte al Kajto demandante pri la misteraj ne-Auld-aj vortoj. Mi tion faris, kaj kelkajn horojn poste Nanne Kalma respondis al mi solvante la misteron.

Montriĝis, ke Auld ĉeestis koncerton de Kajto en 1990, kaj poste proponis, ke ili uzu iujn el liaj poemoj por novaj kantoj. Kajto preparis kelkajn skizojn, kaj unu jaron poste ili rerenkontiĝis kun Auld, kiu entuziasmiĝis, kaj tie tuj surloke ekverkis pliajn rekantaĵojn por la Velŝipo Magdalena, aparte por Kajto.

Tio estas tre ĉarma kaj malskandala solvo de la Magdalena mistero. Mi sekve reredaktis la noton en PMEG jene:

Noto: Tamen indas mencii la poemon “La Velŝipo Magdalena” de William Auld (sendube unu el la “bonaj aŭtoroj”), en kiu aperas (en versio de la poemo verkita aparte por la muzikgrupo Kajto) la da-ismaĵo “trio da” en la buŝoj de krudaj maristoj, de kiuj oni atendas nekleran kaj nenorman lingvaĵon.

Tiu noto estos en la sekva (provizora) versio de PMEG, kiun mi espereble lanĉos baldaŭ. Estos en ĝi ankaŭ multaj aliaj ŝanĝoj kaj plibonigoj.