Kiu estis Vinĉi? / Wer war Vinci?

Birke ĵus blogis pri la libro kaj filmo “The Da Vinci Code”. Kiam mi tradukis la tekston, mi tuj stumblis sur la titolo: Kiel do traduki la nomon Da Vinci en Esperanton?

Birke hat gerade einen Eintrag über den Film und das Buch “The Da Vinci Code” geschrieben. Als ich den Text übersetzt habe, bin ich sofort über den Titel gestolpert: Wie soll ich den Namen Da Vinci ins Esperanto übersetzen?

Daŭrigi legadon “Kiu estis Vinĉi? / Wer war Vinci?”

Kritiken zum Film “The Da Vinci Code – Sakrileg” / Kritiko pri la filmo “La Da-Vinci-Kodo”

Wir haben, wie so viele andere auch, das Buch “The Da Vinci Code” gelesen. Den Film haben wir noch nicht gesehen, aber seit er in den Kinos ist, erfreuen wir uns an so mancher Filmkritik, die ihn wollüstig zerfleischt.

Same kiel tiom da aliaj, ankaŭ ni legis la libron “The Da Vinci Code”. La filmon ni ankoraŭ ne vidis, sed de kiam ĝi estas en la kinejoj, ni ĝojas pri kelkaj filmrecenzoj, kiuj ĝin volupte disŝiras.

Die beste Rezension, die wir gelesen haben, stammt von Johan Croneman und ist im Dagens Nyheter erschienen. Leider kann ich sie hier natürlich nicht vollständig wiedergeben. Nur einen Absatz möchte ich (übersetzt) zitieren, weil er einfach genial ist. Es ist eine Parodie auf die ganze Geschichte:

La plej bona recenzo, kiun ni legis, venas de Johan Croneman, kaj aperis en la gazeto Dagens Nyheter. Bedaŭrinde mi kompreneble ne povas ĝin plene redoni ĝi tie. Nur unu alineon mi volas citi (en tradukita formo), ĉar ĝi estas simple genia. Ĝi estas parodio de la tuta rakonto:

Meine Bitterkeit kann natürlich auch darauf beruhen, dass ich (wie so viele andere) diese Geschichte eigentlich vor einigen Jahren selbst geschrieben habe, lange bevor Dan Brown sie abgeschrieben hat. Ich habe sie „Der Türen-Code“ genannt, und sie diskutierte die Möglichkeit, dass das Perlentor (das Tor zum Paradies) in Navestad bei Norrköping versteckt ist. Ein Ahnenforscher aus der Gegend jagt die Wahrheit zusammen mit einem hübschen Mädchen aus Ektorp (der einzigen lebenden Nachfahrin des ersten Bürgermeisters der Stadt). Die Polizei ist ihnen auf den Fersen, keiner weiß, warum. Die Antwort auf das Problem mit dem Tor findet sich sozusagen direkt davor: Addiert man alle Türen-Codes von ganz Norrköping, kann man herausfinden, wo der Weg nach Linköping ist. Die Krux ist, dass niemand dahin fahren will! Und kein Verlag wollte meine Geschichte haben.

Miajn maldolĉajn sentojn kompreneble ankaŭ povas kaŭzi tio, ke mi (kiel tiom da aliaj) efektive mem verkis tiun ĉi rakonton antaŭ kelkaj jaroj, longe antaŭ ol Dan Brown ĝin kopiis. Mi nomis ĝin “La Pordo-kodo”, kaj ĝi diskutis la eblon, ke la Perla Pordego (la pordo de la ĉielo) estas kaŝita en Navestad ekster Norrköping. Loka genealogiisto postkuras la veron kune kun bela junulino el Ektorp (la sola restanta posteulo de la unua urbestro de la urbo). La polico postvenas ĉe iliaj kalkanoj, neniu scias kial. La pordosolvilo estas por tiel diri surloka ŝlosilo: Se oni adicias ĉiujn pordokodojn, kiuj ekzistas en la tuta Norrköping, oni povas elruzi la vojon al Linköping. La problemo estas, ke neniu volas veturi tien! Kaj neniu eldonejo volis mian rakonton.

Manche unserer Leser können vielleicht diese Rezension von Johan Croneman auf Schwedisch im Ganzen lesen. Eine andere gute auf Englisch haben wir auch gefunden. Die deutschen Kritiken sind etwas vorsichtiger, mal weniger (diese Rezension in der FAZ), mal mehr (Rezension in der Süddeutschen).

Kelkaj el niaj legantoj eble povas legi la tutan recenzon de Johan Croneman en la Sveda. Ni trovis ankaŭ alian bonan en la Angla. La Germanaj recenzoj estas iom pli singardaj, kelkfoje malpli (ĉi tiu recenzo en la gazeto FAZ), kelkfoje pli (Recenzo en la gazeto Süddeutsche Zeitung).

Wir fragen uns, warum gerade dieser Film solche Kritiken provoziert. Er ist nach allem, was wir von anderen gehört und darüber gelesen haben, nicht besonders herausragend: ohne Spannung, langatmig, platt und zu nah am Buch. Aber warum diese Schadenfreude der Kritiker? Liegt es daran, dass soviel Theater um das Buch und dann im Vorfeld auch um den Film gemacht wurde und dass jetzt alle zugleich enttäuscht und schadenfroh sind?

Ni demandas al ni, kial ĝuste tiu ĉi filmo provokas tian kritikon. Laŭ ĉio, kion ni aŭdis de aliaj aŭ mem legis pri la filmo, ĝi ne estas aparte elstara: sensuspensa, teda, plata kaj tro laŭa al la libro. Sed kial tia malica ĝojo ĉe la kritikistoj? Ĉu pro tio, ke estis tiom da bruo pri la libro, kaj poste ankaŭ anticipe pri la filmo, kaj ke nun ĉiuj estas same elrevigitaj kiel ankaŭ malice ĝojaj?

Am Wahltag / Dum la balototago

Ein kleiner Nachtrag zum Wahlkampf: Am Wahltag selbst war es völlig ruhig. Keine Lieder, keine Rufe, keine Reden. Es herrschte fast die Stimmung deutscher Wochenenden und Feiertage, an denen meist wenig Leute unterwegs sind.

Eta postskribo pri la elektokampanjo: En la efektiva balota tago estis tute kviete. Neniuj kantoj, neniuj krioj, neniuj paroladoj. Regis preskaŭ la etoso de Germanaj semajnfinoj kaj festotagoj, en kiuj ofte malmultaj homoj iras surstrate.

Vielleicht kam es mir aber auch nur so ruhig vor, weil die Wahlkämpfer an den beiden Vorabenden noch einmal zu Höchstformen aufgelaufen waren. Unter die werbenden Frauen mischten sich Männer, die Gruppen wuchsen auf teilweise acht Personen an. Offenbar gab es auch spontane Unterstützer, die dann mal kurz mit eingereiht wurden. Eine Gruppe sang unermüdlich Loblieder auf ihren Kandidaten – live und mit Mikrofon. Auch zu ihnen gesellten sich noch spontane Unterstützer in roten Fußball-T-Shirts mit der Aufschrift “Let’s go, Korea!” – aber die wachsende Fußball-Euphorie im Vorfeld der Weltmeisterschaft ist schon wieder ein anderes Thema.

Eble nur ŝajnis al mi tiel kviete, ĉar en la du antaŭaj tagoj la la balotaj batalantoj ankoraŭfoje elĉerpis la lastajn rezervojn kaj atingis la staton de plej bona kondiĉo. Kun la varbantaj virinoj miksiĝis viroj, la grupoj kreskis ĝis iafoje ok personoj. Evidente troviĝis ankaŭ spontaneaj subtenantoj, kiuj de tempo al tempo estis envicigitaj. Iuj grupoj senlace kantis laŭdokantojn pri sia kandidato – sen mimado kaj kun mikrofono. Ankaŭ al ili ankoraŭ aliĝis spontaneaj subtenantoj en ruĝaj piedpilkadaj T-ĉemizoj kun la surskribo “Let’s go, Korea!” – sed la kreskanta piedpilkada eŭforio anticipe al la monda ĉampioneco estas tamen alia temo.

Inzwischen habe ich von einer deutschen Freundin erfahren, dass bei den Kommunalwahlen auch Ausländer mit einiger Mühe wählen können. Die Mühe bezieht sich auf die ganze Bürokratie drumherum. Na, wie gesagt, ich hätte nur aufgrund des Wahlkampfs sowieso nichts entscheiden können. Meine Studenten sind übrigens nach eigener Aussage alle wählen gegangen, hatten aber eine vorgefasste Meinung dazu, welche Partei sie wählen wollen. Wie ich vermutet hatte.

Intertempe mi eksciis de Germana amikino, ke ĉe la distriktaj elektoj ankaŭ eksterlandanoj rajtas baloti eĉ se iom pene. La peno rilatas al la tuta burokratismo ĉirkaŭ tio. Nu, kiel dirite, nur pro la balota kampanjo mi ĉiuokaze ne povus decidi, por kiu voĉdoni. Cetere miaj studentoj laŭ propra aserto ĉiuj iris baloti, sed ili jam antaŭe sciis, kiun partion ili volas elekti. Kiel mi supozis.

Wahlkampf / Elektokampanjo

Das ist bestimmt die fünfzigste Verbeugung an diesem Morgen.

Jen sendube la kvindeka riverenco en tiu mateno.

Eine Gruppe von Wahlwerberinnen in unserer U-Bahn-Station, ganz links der dazugehörige Mann mit Schärpe, der die Zettel verteilt.

Grupo de elektokampanjantinoj en nia metrostacio, tute maldekstre la apartenanta viro kun skarpo, kiu disdonas foliojn.

Seit ungefähr einer Woche werden ich und vor allem alle anderen, die jeden Morgen auf dem Weg zur U-Bahn sind, umworben. Vierer- oder Fünfergruppen von netten Frauen in bunten, wie Sporttrikots aussehenden T-Shirts verbeugen sich vor uns, grüßen freundlich und rufen etwas im Chor. Männer mit Schärpen über den Anzügen verteilen kleine Zettel, und man kann sich kaum gegen die Papierflut wehren. Das heißt, ich kann das schon, denn ich bekomme statt der Zettel meist nur ein Lächeln oder nettes “Good morning”. Bei mir wäre alle Überzeugungsmühe umsonst – ich kann hier ja sowieso nicht wählen. Denn das, was im Moment auf Hochtouren läuft, ist der Wahlkampf für die Wahlen am 31.5.

De proksimume unu semajno mi kaj precipe ĉiuj aliaj, kiuj ĉiumatene survojas al la metroo, estas submetataj al varbado. Kvaropoj aŭ kvinopoj de plaĉaspektaj virinoj en buntaj t-ĉemizoj similaj al sportotrikotoj riverencas antaŭ ni, salutas afable kaj ĥore krias ion. Viroj kun skarpoj super la kompletoj disdonas folietojn, kaj oni apenaŭ povas sin defendi kontraŭ la lavango da paperoj. T.e., mi ja povas, ĉar mi ricevas anstataŭ la folion plej ofte nur rideton aŭ afablan “Good morning”. Ĉe mi ĉiuj konvinkaj penoj estus vanaj – mi ĉiuokaze ja ne rajtas baloti ĉi tie. Ĉar tio, kio ĉi-momente plenenergie okazadas, estas la elektokampanjo por la balotoj je la 31a de Majo.

Daŭrigi legadon “Wahlkampf / Elektokampanjo”

Alles ist relativ / Ĉio estas relativa

Einer von vielen Rosensträuchern auf dem Uni-Campus.

Unu el multaj rozarbustoj en la universitata tereno.

Der Blick aus unserem Küchenfenster auf die Rosensträucher des Nachbarn.

La rigardo el nia kurireja fenesto al la rozarbustoj de la najbaro.

Seit zwei Wochen kommt mir die Luft in Seoul wunderbar vor. Das liegt zum einen daran, dass der gelbe Sand endlich nicht mehr kommt. Zum anderen ist nach langem Zögern endlich der Frühling gekommen. Die pinkfarbenen Frühlingsblumen haben wieder geblüht – leider nur kurz, weil es stark geregnet hat, nachdem sie sich endlich rausgetraut hatten. Inzwischen blühen überall Rosen.

De du semajnoj la Seula aero ŝajnas al mi mirinde bona. Tion kaŭzas unue, la flava sablo finfine ne plu albloviĝas. Due post longa hezitado la printempo finfine venis. La rozkoloraj printempaj floroj denove ekfloris – bedaŭrinde nur mallonge, ĉar forte pluvis, post kiam ili finfine kuraĝis aperi. Intertempe ĉie floras rozoj.

Aber ich finde die Luft in Seoul wohl vor allem deshalb plötzlich so gut, weil wir Anfang Mai ein paar Tage in Peking waren um Conny und Stefan zu besuchen. Nichts gegen Peking, es war ganz toll, aber die Luft in Seoul ist wirklich besser als die in Peking. Das macht die Seouler Luft natürlich immer noch nicht besonders gut und schadstoffarm – aber alles ist eben relativ!

Sed mi subite trovas la Seulan aeron bona antaŭ ĉio ĉar ni komence de Majo estis dum kelkaj tagoj en Pekino por viziti niajn amikojn Conny kaj Stefan. Nenio kontraŭ Pekino, estis ege bonege, sed la aero en Seulo vere estas pli bona ol tiu en Pekino. Tio kompreneble ankoraŭ ne signifas, ke la Seula aero estas aparte bona nek ke ĝi enhavas malmulte da damaĝaj substancoj – sed ĉio ja estas relativa!


Gelbe Gefahren / Flavaj Danĝeroj

Das Schlagwort “Gelbe Gefahr” ist – wenn man den Wikipedia-Artikeln auf Deutsch und auf Englisch und dieser Buchankündigung glauben darf – seit der Wende zum 20. Jahrhundert in vielen Ländern ein Begriff. Er soll ursprünglich auf Kaiser Wilhelm II. zurückgehen. Dann wurde er als Titel einer Zeitschrift (The Yellow Peril) verwendet, um antichinesischen Gefühlen Ausdruck zu geben. Insgesamt fasste er eine gefürchtete Bedrohung der westlichen Welt durch China und Japan in Worte – sei es die Bedrohung der USA durch Massenimmigration oder die Bedrohung Europas durch wirtschaftliches und militärisches Potenzial, das seit dem Sieg Japans über Russland im Jahre 1905 sehr deutlich geworden war.

La frapfrazo “Flava Danĝero” estas – se oni povas kredi la Vikipediajn artikolojn Germanan kaj Anglan, kaj la jenan libroanoncon – koncepto en multaj landoj ekde la transiro en la 20an jarcenton. Laŭdire ĝin unue uzis la imperiestro Vilhelmo la 2a. Poste ĝi estis uzata kiel titolo de gazeto (The Yellow Peril) por esprimi kontraŭ-Ĉinajn sentojn. Ĝenerale ĝi vortigis timatan minacon al la Okcidenta mondo fare de Ĉinujo kaj Japanujo – ekzemple la minacon kontraŭ Usono per amasa enmigrado, aŭ la minacon kontraŭ Eŭropo pro tiu ekonomia kaj militista povo, kiu fariĝis tre klara ekde la venko de Japanujo super Rusujo en la jaro 1905.

In Korea (und wohl auch Japan) sieht man sich dieser Tage einer gelben Gefahr ganz anderer Art ausgesetzt, die allerdings nichts mit der oft üblichen rassistischen Bezeichnung für die Völker Ostasiens zu tun hat. Sie ist sehr greifbar gelb: Ich meine den Gelben Sand aus China.

En Koreujo (kaj kredeble ankaŭ en Japanujo) oni ĉi-sezone trovas sin submetita al tute alispeca flava danĝero, kiu tamen havas nenian ajn rilaton al la kutima rasisma karakterizo de la orient-Aziaj popoloj. Ĝi estas tre konkrete flava: Mi celas la flavan sablon el Ĉinujo.

Daŭrigi legadon “Gelbe Gefahren / Flavaj Danĝeroj”

Baseball-Fieber / Bazpilkada febro

Ganz am Anfang hatten wir mal erwähnt, dass Baseball hier mit der wichtigste Sport ist. An der Uni wird zwar auch oft Fußball gespielt, und im täglichen Leben betreiben viele Leute auch Golf – aber Baseball gehört in Korea unbestritten zu den populärsten Sportarten. Vor zwei Wochen nun – nämlich zur World Baseball Classic (WBC) – war Korea förmlich im Baseball-Fieber.

Jam tute komence ni unufoje menciis, ke bazpilkado estas unu el la plej gravaj sportoj ĉi tie. En la universitato oni ja ofte ludas ankaŭ piedpilkadon, kaj en la ĉiutaga vivo multaj homoj okupiĝas ankaŭ pri golfo – sed bazpilkado apartenas en Koreujo sendube al la plej popularaj sportoj. Antaŭ du semajnoj – nome dum World Baseball Classic (WBC) – Koreujo estis trafita kvazaŭ de bazpilkada febro.

Daŭrigi legadon “Baseball-Fieber / Bazpilkada febro”

Neue 5000-Won-Scheine / Novaj 5000-vonaj monbiletoj

In Korea entwickeln sich viele Dinge ziemlich schnell. Jedesmal, wenn wir 2 Monate weg sind, fragen wir uns, was sich in der Zwischenzeit wohl verändert haben mag. Oft war ein Haus in der Zwischenzeit fertig geworden, ein neues Schild angebracht, oder unser Supermarkt in der Nähe hatte mal wieder pleite gemacht und den Besitzer gewechselt. Das letztere war auch jetzt wieder der Fall, aber da wir das schon kennen, war eine andere Neuigkeit weit interessanter: die neuen 5000-Won-Scheine.

En Koreujo multaj aferoj evoluas sufiĉe rapide. Ĉiun fojon, kiam ni forestas dum du monatoj, ni demandas nin, kio intertempe eble estas ŝanĝiĝinta. Ofte okazis, ke iu domo intertempe pretiĝis, aŭ ke nova ŝildo estis alfiksita, aŭ ke nia najbaraĵa superbazaro denove bankrotiĝis kaj ŝanĝis posedanton. Tio lasta ankaŭ ĉi-foje efektive okazis, sed ĉar ni tion jam antaŭe spertis, alia novaĵo estis pli interesa: la novaj 5000-vonaj monbiletoj.

Daŭrigi legadon “Neue 5000-Won-Scheine / Novaj 5000-vonaj monbiletoj”

Zurück in Korea / Ree en Koreujo

Das Bild in der Kopfzeile zeigt es: wir sind wieder in Korea. Das neue Semester hat vor zweieinhalb Wochen begonnen und der Alltag hat mich wieder.

La bildo en la paĝokapo tion jam diras: ni denove estas en Koreujo. La nova semestro komenciĝis antaŭ du semajnoj kaj duono, kaj la ĉiutago rekaptis min.

Daŭrigi legadon “Zurück in Korea / Ree en Koreujo”

Kopfzerbrechen für den Sprachlerner 2 – Lösungen / Kaporompado por la lingvolernanto 2 – Solvoj

Vielen Dank für die Beiträge zu Kopfzerbrechen für den Sprachlerner 2! Der erste Rateversuch von Mireja hat mutig sehr ungewöhnliche Lösungen geboten, Robert hat in seinem Kommentar die ersten zwei Zeilen komplett richtig erkannt, und die kleine Geschichte von Johan’-Luko war einfach brilliant.
Heute kommen nun endlich die Lösungen, aber wie beim letzten Mal wollen wir denen, die neu kommen und auch raten wollen, den Spaß nicht verderben. Deshalb führen wir euch hier zu einer extra Seite mit den Lösungen.

Ni tre dankas pro la kontribuoj en Kaporompado por la lingvolernanto 2! La unua divenoprovo de Mireja kuraĝe ofertis tre nekutimajn solvojn, Robert en sia komento eltrovis ĝuste pri la kompletaj unuaj du linioj, kaj la rakonteto de Johan’-Luko estis simple brila.
Jen finfine venas la solvoj, sed same kiel lastfoje ni ne volas malebligi amuziĝon al tiuj, kiuj venos poste kaj same volas diveni. Tial ni gvidas vi ĉi tien al aparta paĝo kun la solvoj.

PMEG nun aĉetebla

Nun finfine estas aĉetebla la paperlibra versio de “PMEG (Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko).

Mi ĉi tie jam skribis pri la eldonado de PMEG en la blogaĵoj “PMEG kiel libro” kaj “Januara PMEG”. Sed nun mi ĝojas povi anonci, ke la presado finfine estas plenumita, kaj ke ELNA ĝin vendas en sia Retbutiko (kiu tamen ŝajnas esti nur en la Angla lingvo…). La prezo estas 27 USD. La paĝonombro estas 696. Kredeble baldaŭ ankaŭ aliaj libroservoj vendos PMEG-on.

Aldono: Ankaŭ eblas mendi PMEG-on de ELNA, se oni skribas retpoŝtan mesaĝon en Esperanto al Don: elna@esperanto-usa.org.


Kopfzerbrechen für den Sprachlerner 2 / Kaporompado por la lingvolernanto 2

Damit euch die Zeit ohne Einträge nicht allzu lang wird, heute mal wieder was zum Rätseln. Ihr könnt euch vielleicht auch noch an Kopfzerbrechen für den Sprachlerner 1 erinnern?

Por ke la tempo sen afiŝoj ne iĝu al vi tro longa, jen denove io por diveni. Vi eble ankaŭ rememoras la Kaporompadon por la lingvolernanto 1?

Daŭrigi legadon “Kopfzerbrechen für den Sprachlerner 2 / Kaporompado por la lingvolernanto 2”

Gute Wünsche / Bondeziroj

Eine niedliche koreanische Nussknacker-Variante!

Aminda Korea varianto de nuksorompilo!

Heute ist Weihnachten und wir wünschen euch allen schöne Weihnachtstage!

Hodiaŭ estas Kristnasko, kaj ni deziras al vi ĉiuj belajn Kristnaskajn tagojn!

Wir werden heute den Heiligen Abend noch in Korea mit Freunden zusammen verbringen. Morgen gehen wir auf eine Reise ins warme Thailand. Das ist für uns absolutes Neuland, und wir sind schon sehr gespannt.

Ni pasigos la Kristnaskan antaŭvesperon ankoraŭ en Koreujo kune kun amikoj. Morgaŭ ni ekvojaĝos en la varman Tajlandon. Tio estos por ni tute nova sperto, kaj ni jam tre scivolemas.

Anfang Januar kommen wir noch einmal zurück nach Korea, denn Birke erwartet Arbeit in einem Wintersprachkurs für Deutsch, und am 15.1. fliegen wir dann nach Deutschland.

Komence de Januaro ni ankoraŭfoje revenos al Koreujo, ĉar Birke-n atendas laboro en vintra lingvokurso pri la Germana, kaj poste ni iros al Germanujo la 15an de Januaro.

Wahrscheinlich wird also bis Mitte Januar nichts Neues erscheinen – außer einem Eintrag, den Birke jetzt schon vorbereitet. Auf die letzten Kommentare werden wir dann auch erst im Januar antworten.

Verŝajne do ne aperos ĉi tie multo nova ĝis la mezo de Januaro – krom kontribuo, kiun Birke jam antaŭpreparis. Ankaŭ la lastajn komentojn ni tial respondos nur en Januaro.

So sagen wir heute:
Genießt die Zeit der Feiertage und den Jahreswechsel! Alles Gute für 2006 und bis dann im neuen Jahr!

Hodiaŭ ni do diras:
Ĝuu la tempon de la festotagoj kaj de la jarŝanĝiĝo! Ĉion bonan por 2006, kaj ĝis revido en la nova jaro!

Trauerfeierlichkeiten für Professor Yang / Funebra ceremoniado por profesoro Yang

Ende November gab es einen traurigen Anlass für eine neue Landeskunde-Erfahrung: Wie erweist man in Korea einem Verstorbenen die letzte Ehre? Vor nun ungefähr einem Monat ist unser Leiter der deutschen Abteilung, Professor Yang Jae-woo, gestorben. Er war vorher schon lange krank gewesen, aber am Ende war es doch erschreckend schnell gegangen – ein Schock für uns alle. Als uns die Nachricht erreichte, haben wir uns noch am selben Abend auf den Weg ins Krankenhaus gemacht, um bei den Trauerfeierlichkeiten unser Beileid auszudrücken.

Fine de Novembro estis malĝoja okazo por plia sperto pri fremdlandaj kutimoj: Kiel en Koreujo oni faras al mortinto lastan omaĝon? Antaŭ proksimume unu monato mortis nia estro de la Germana sekcio, profesoro Yang Jae-woo. Jam antaŭe li estis longe malsana, sed en la fino ĉio okazis timige rapide – ŝoko por ni ĉiuj. Kiam la sciigo atingis nin, ni jam en la sama vespero ekiris al la malsanulejo por esprimi nian kondolencon ĉe la funebra ceremoniado.

Daŭrigi legadon “Trauerfeierlichkeiten für Professor Yang / Funebra ceremoniado por profesoro Yang”

Januara PMEG

Kiel vi jam scias (ĉu ne?) PMEG estas nun eldonata. Mi esperis, ke ĝi aperos jam antaŭ Kristnasko, sed mi ĵus eksciis de Tim Westover en ELNA, ke la efektiva presado estos finita nur la 28an de Decembro, kaj ke PMEG estos liverita al ELNA, kaj espereble ankaŭ rekte al iuj libroservoj, iam en Januaro 2006.

Vi do povas forgesi pri PMEG kiel Kristnaska aŭ Novjara (aŭ IS-a) donaco. Sed kredeble vi tamen ne multe legus pri gramatiko dum tiuj festaj tagoj…


Klebrige Süßigkeiten zur Prüfung / Gluecaj dolĉaĵoj por la ekzameno

Kaum sind die letzten Pepero-Gebäckstangen verschwunden, naht schon das nächste große Ereignis mit Verkaufspotenzial. Das hat diesmal aber seinen Ursprung nicht in der Süßwaren-Industrie selbst, sondern im Bildungssystem. Es geht um die zentrale Universitätsaufnahmeprüfung, das wichtigste Ereignis im Leben eines Oberschülers und seiner Eltern, die morgen (am 23. November) stattfindet.

Apenaŭ malaperis la lastaj Pepero-bakaĵostangetoj, jam proksimiĝas la sekva granda evento kun vendopotenco. Ĉi-foje ĝi tamen havas sian originon ne en la dolĉaĵ-industrio mem, sed en la instruadosistemo. Temas pri la centra universitata enirekzameno, la plej grava okazaĵo en la vivo de gimnaziano kaj ties gepatroj, kaj ĝi okazos morgaŭ (la 23an de Novembro).

Daŭrigi legadon “Klebrige Süßigkeiten zur Prüfung / Gluecaj dolĉaĵoj por la ekzameno”

Der 11.11. / La 11a de novembro

“11”

Das “magische” Datum 11.11. ist in Deutschland Auftakt der Karnevalsaison (um 11 Uhr 11). Hier in Korea ist der 11.11. auch ein besonderer Tag – der “pepero-nal” (pepero-Tag) – und man schenkt sich als Zeichen der Liebe und Sympathie Gebäckstangen, die an einer Seite in Schokolade getaucht sind.

La “magia” dato 11.11 estas en Germanujo la komenco de la karnavala sezono (je la 11a horo kaj 11). Ankaŭ ĉi tie en Koreujo 11.11 estas speciala tago – la “pepero-nal” (pepero-tago) – kiam oni donacas unu al la alia kiel signon de amo kaj simpatio, bakaĵostangetojn, kiuj ĉe unu flanko estas trempitaj en ĉokolado.


Daŭrigi legadon “Der 11.11. / La 11a de novembro”

Trudkomentoj / Spam-Kommentare

Lastatempe ni havis problemojn pri lavango da rubaj trudkomentoj (spamo). Ni devis multe klopodi por kontraŭbatali tiun peston, daŭre forviŝante frenezajn komentojn, precipe en la Angla lingvo. Por fari tion ni uzis krudan liston de vortoj, kiujn oni ne rajtis uzi en komentoj (praktike temis nur pri Anglaj vortoj). Tio tamen ne estis tre efika (ĉar la Angla lingvo enhavas multajn vortojn…), kaj ĉar iafoje ankaŭ en tute bonaj komentoj oni bezonas uzi Anglajn vortojn, eĉ se oni skribas Esperante aŭ Germane. Efektive mi mem estis ĝenita de tio, kiam mi antaŭ du tagoj volis uzi citaĵon de Newton en respondo al ies komento, kaj pro tio mia responda komento estis blokita!

Tial ni nun provas tute alian sistemon por kontraŭbatali tiajn rubaĵojn. Ekde nun ĉiu komentanto devas ĉiufoje enskribi respondon al stultega demando. Se la respondo ne estas ĝusta, la komento ne akceptiĝas. Rubokomentojn preskaŭ ĉiam enskribas sencerbaj robotoj, kiuj ne povas respondi tiajn stultajn demandojn, kiuj por homoj estas ridinde facilaj.

Mi tuj malkaŝu, ke nun ni uzas nur du demandojn. La unua estas “Kiel nomiĝas Bertilo?”. La dua estas “Kiel nomiĝas Birke?”. Kiel vi vidas, la respondo troviĝas en la demando mem, sed “rubotoj” tion ne povas travidi. Almenaŭ ni esperas, ke ili ankoraŭ tion ne kapablas… Eble ni poste reduktos la demandorepertuaron al unu sama demando ĉiufoje.

Nu, ni vidos, kiel tiu nova sistemo funkcios. Ni anticipe pardonpetas pro la ĝeno.

PMEG kiel libro / PMEG als Buch

De proksimume dek jaroj mi ricevadas retmesaĝojn, kiuj starigas unu saman demandon: “Ĉu PMEG (Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko) estas havebla ankaŭ kiel libro?” Mi ĉiam respondis pli-malpli same: “Ankoraŭ ne, sed mi laboras pri la afero…”.

Seit ungefähr zehn Jahren bekomme ich dauernd E-Mails, die immer die gleiche Frage stellen:
“Ist PMEG (Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko/Umfassendes Handbuch der Esperanto-Grammatik) auch als Buch erhältlich?” Ich habe immer mehr oder weniger gleich geantwortet: “Noch nicht, aber ich arbeite dran…”.



Daŭrigi legadon “PMEG kiel libro / PMEG als Buch”