UEA kaj FEL vendas PMEG-on

Nun eblas aĉeti PMEG-on ankaŭ de la libroservoj de UEA kaj FEL (serĉu “plena manlibro”).

(Pri la eldonado de PMEG mi blogis ĉi tie jam plurfoje antaŭe. Espereble mi ne tro tedas vin per tiu temo.)

En la katalogo de UEA oni povas legi la demandon “Ĉu rivalo de la ĉiam populara ‘Plena Analiza Gramatiko’?”. – Kiu scias?

Ĉiuokaze ne plu eblas aĉeti la Plenan Analizan Gramatikon (PAG). Tia batalo inter rivaloj ŝajnas iom maljusta. Efektive estus bele, se iu (sed kiu?) reeldonus PAG-on. Sed mi tamen dubas, ke tio okazos.

Bedaŭrinde mi mem ankoraŭ ne vidis la libron. 🙁 Verŝajne miaj ekzempleroj proksimume nun alvenas al mia hejmo en Germanujo, sed mi ja ne estas tie, sed en Koreujo. Iom strange, sed fakte mi mem kulpas, ĉar mi petis, ke oni sendu la librojn tien. La liverado tamen daŭris iom pli longe ol mi antaŭvidis, kaj tial mi devis forveturi antaŭ ol alvenis la libroj. Nu, kion fari…