Zurück in Korea / Ree en Koreujo

Das Bild in der Kopfzeile zeigt es: wir sind wieder in Korea. Das neue Semester hat vor zweieinhalb Wochen begonnen und der Alltag hat mich wieder.

La bildo en la paĝokapo tion jam diras: ni denove estas en Koreujo. La nova semestro komenciĝis antaŭ du semajnoj kaj duono, kaj la ĉiutago rekaptis min.

15 Stunden Unterricht in der Woche, das bin ich jetzt schon gewohnt und es scheint – toi, toi, toi – erträglich, weil die Stunden gleichmäßig auf vier Tage verteilt sind. Weil wir aber diesmal relativ spät zurückgekommen sind, musste ich vorletzte Woche Montag vom Flughafen sofort fast ohne Umweg in die Uni gehen und habe ab Dienstag voll Unterricht gehabt. So hatte ich keine Zeit, viel Gedanken an mein Jetlag zu verschwenden, und das sonnige koreanische Wetter hat die Zeitanpassung noch leichter gemacht.

Po 15 horoj da instruado en ĉiu semajno, al tio mi jam alkutimiĝis, kaj tio ŝajnas – ne sekvu malbono! – eltenebla, ĉar tiuj horoj estas egale distribuitaj sur kvar tagojn. Pro tio, ke ni ĉi-foje revenis relative malfrue, mi devis lundon en la antaŭpasinta semajno iri tuj, preskaŭ tute sen ĉirkaŭvojo, en la universitaton, kaj mi havas de tiu mardo plentempan instruadon. Tial restis al mi neniom da tempo pensadi pri mia jetlaco, kaj la suna Korea vetero eĉ pli faciligis la adaptiĝon al la horzono.

Wir haben in der Zwischenzeit wenig geschrieben, u.a. deshalb, weil wir in Deutschland keine so günstigen Internet-Bedingungen haben. Wir konnten bei uns auf dem Dorf bisher keine DSL-Verbindung bekommen, und wie es aussieht, wird es vielleicht nie was. Schossin ist einfach zu klein und abgelegen.
Verwöhnt, wie wir inzwischen sind, ist es für uns deshalb mühsam, nicht immer online sein zu können. Man muss daran denken, die Verbindung zwischendurch abzuschalten, und sich eventuell an Offline-Arbeit gewöhnen. Und die ISDN-Verbindung ist natürlich auch langsamer, was das Hochladen von Bildern schwierig macht.

Intertempe ni malmulton skribis, interalie pro tio, ke en Germanujo ni ne havas tre favorajn Interretajn kondiĉojn. En nia vilaĝo ni ankoraŭ ne sukcesis ricevi DSL-an konekton, kaj laŭ ĉiuj ŝajnoj eble neniam ni sukcesos. Schossin simple estas tro malgranda kaj tro fora.
Pro la dorlotiteco, kiu intertempe regas nin, estas al ni tre pene ne povi esti daŭre konektitaj. Krome oni devas memori malŝalti la konekton de tempo al tempo, sin alkutimigante al senreta laborado. Kaj kompreneble la ISDN-a konekto estas malpli rapida, kio malfaciligas la alŝutadon de bildoj.

Also alles mehr oder weniger gute Gründe und Entschuldigungen, warum ihr so lange nichts von uns sehen und lesen konntet. Es gibt viel zu erzählen und zu zeigen: über unsere Ferien in Thailand und Deutschland und natürlich über vieles aus unserem Alltag hier in Korea. Ein bisschen scheint die Verantwortung bei mir zu liegen, denn Bertil schreibt ja seit einigen Einträgen über nichts anderes als seine Grammatik ;-). Aber vielleicht bin ich wirklich diejenige, die lieber erzählt (und weniger gern übersetzt, das kann Bertil nun wieder besonders gut). Bis bald also!

Do sume pli aŭ malpli bonaj kialoj kaj senkulpigoj, kial vi tiel longe nenion povis vidi kaj legi de ni. Ekzistas multo por rakonti kaj por montri: pri niaj ferioj en Tajlando kaj Germanujo, kaj kompreneble pri multo el nia ĉiutago ĉi tie en Koreujo. La respondeco ŝajnas iomete esti ĉe mi, ĉar Bertilo skribis en la lastaj kelkaj kontribuoj ja pri nenio krom pri sia gramatiko ;-). Sed eble mi vere estas tiu, kiu pli volonte rakontas (kaj malpli volonte tradukas – tion Bertilo finfine scipovas aparte bone). Do, ĝis baldaŭ!

2 pensoj pri “Zurück in Korea / Ree en Koreujo”

  1. Nu ja, oni ne povas kondamni Bertilon pro tio, ke li mencias sian propran bonan laboron! (Oni ne troigu fanfaronante, sed prisilentado neniam helpas.) Aliflanke mi kompreneble ĝojus legi iom pli pri aliaj temoj kiel ekzemple muzik(ad)o. Ne diru al mi, ke vi ambaŭ intertempe tute perdis la emon! (Mi memoras interesajn fotojn pri la baldaŭa dua kariero de Bertilo en junula grupo kun ruĝaj t-ĉemizoj…)

  2. Gunnar skribis:

    Nu ja, oni ne povas kondamni Bertilon pro tio, ke li mencias sian propran bonan laboron!

    Mi ne kondamnis! 🙂
    Mi ja same ĝojegas, ke PMEG finfine aperis. Sed iom pli da subteno por la enhava flanko de nia blogo mi bonvenigus eĉ de la stelulo Bertilo. Laŭdire oni neniam simple ripozu sur la pinto de la sukceso, ĉu? 😉

Komentado estas fermita.