Frühlingsblüten / Printempaj floroj

Hier hat der Sommer angefangen – das merkt man vor allem an den von Tag zu Tag steigenden Temperaturen, aber das weiß man auch, wenn man auf den Kalender schaut (“offizieller” Sommeranfang war am 5. Mai). Der Frühling war leider relativ kurz, erst fing er überhaupt nicht an, und dann war es schnell schon sehr warm. Bevor der kurze Frühling aber schon wieder völlig vergessen sein wird, hier noch ein paar Bilder von der Blütenpracht:

Ĉi tie la somero komenciĝis – tion oni rimarkas precipe per la temperaturo, kiu altiĝas de tago al alia, sed tion oni ankaŭ scias, kiam oni rigardas la kalendaron (la “oficiala” someriĝo okazis la 5an de Majo). La printempo bedaŭrinde estis tre mallonga: unue ĝi tute ne komenciĝis, kaj poste estis jam rapide tre varme. Antaŭ ol la mallonga printempo jam estos denove tute forgesita, jen kelkaj bildoj de la florparado:

Als erstes kamen die Magnolien, …

Unue aperis la magnolioj, …

… die Forsythien ….

… la forsitioj …

… und die Kirschblüten.

… kaj la ĉerizfloroj.


Was mir aber am meisten gefallen hat, waren die Rhododendren (ich glaube jedenfalls, dass es Rhododendren sind, im Wörterbuch steht nur “Azalee”). So etwas habe ich zu Hause immer nur im Botanischen Garten oder in einigen Parks gesehen, hier werden sie überall angepflanzt und leuchten in Weiß, Pink, Lila und Rot.

Sed min plej impresis la rododendroj (almenaŭ mi pensas, ke ili estas rododendroj – en la vortaro oni trovas nur “azaleo”). Ion tian mi hejme vidis nur en la botanika ĝardeno aŭ en iuj parkoj, ĉi tie ili estas ĉie plantataj kaj lumas blanke, roze, viole kaj ruĝe.

Hier auf Gräbern…

Jen sur la tomboj…

… hier an der Uni.

… jen ĉe la universitato.


Von Nahem sehen sie einfach fantastisch aus und sind ein schönes Foto-Motiv :-).

De proksime ili simple aspektas mirinde, kaj ili estas bela motivo de fotado :-).


Die Farbe Pink herrschte im Frühling vor. Hier ein Baum vor unserem Haus (ich weiß aber nicht, was es für einer ist), in ähnlicher Farbe wie die Rhododendren:

La rozkoloro superregis en la printempo. Jen arbo antaŭ nia domo (mi tamen ne scias, de kiu speco ĝi estas), en simila koloro kiel la rododendroj:


4 pensoj pri “Frühlingsblüten / Printempaj floroj”

  1. Als Blumenblüten finde ich sie ja erträglich, aber: Die Farbe Pink scheint leider derzeit zur neuen Modefarbe in Deutschland zu werden. Der von mir auch gern als “schweinerosa” bezeichnete Farbton gehört m.E. verboten – zumindest, was Anziehsachen für Erwachsene betrifft. (Einzige Ausnahme: J.B.O.) Pink ist keine Farbe, sondern ein Verbrechen!

  2. Gunnar:

    Die Farbe Pink scheint leider derzeit zur neuen Modefarbe in Deutschland zu werden.

    Hm, hier auch. Mein Geschmack ist Pink ja auch nicht gerade, wenn es um Kleidung geht – aber in den 80ern war es ja auch schon mal große Mode. Da war ich gerade in dem Alter, wo man all sowas mitmacht, und natürlich hatte ich auch Sachen in Rosa, Pink und Lila. Aber jetzt, als Erwachsene ;-), meide ich Pink auch eher.

  3. La arbuston, kies koloro estas roza, oni nomas ĉi tie (francio):
    arbro el Judeo.

    Almenaŭ se ĝi estas la simila , ol tiu kiu kreskas en mia ĝardeno.

  4. La arbo de Judeo(1)aŭ de Judaso(2) estas reale arbo kiu, plenkreskita atingas 10 metrojn; ĝi povas vivi dum cent jaroj.
    la rozaj floroj ne estas regulaj same kiel stipo(genisto)kaj ili ekfloras antaŭ la folioj.
    La floroj sin alkroĉas rekte sur la trunkoj , branĉoj kaj branĉetoj kaj ne havas da tigoj. Pro
    tiuj divercaj certecoj, oni ne povas konfuzi kun la montrataj floroj de la bildo.

    (1) La nomo elvenas de la regiono “Judeo” en la malnova Palestino.
    (2) Oni dirasankaŭ ke Judaso (kiu perfidis Jesuon) mortigis sin, pendita al arbo de Judaso.

Komentado estas fermita.