PMEG nun aĉetebla

Nun finfine estas aĉetebla la paperlibra versio de “PMEG (Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko).

Mi ĉi tie jam skribis pri la eldonado de PMEG en la blogaĵoj “PMEG kiel libro” kaj “Januara PMEG”. Sed nun mi ĝojas povi anonci, ke la presado finfine estas plenumita, kaj ke ELNA ĝin vendas en sia Retbutiko (kiu tamen ŝajnas esti nur en la Angla lingvo…). La prezo estas 27 USD. La paĝonombro estas 696. Kredeble baldaŭ ankaŭ aliaj libroservoj vendos PMEG-on.

Aldono: Ankaŭ eblas mendi PMEG-on de ELNA, se oni skribas retpoŝtan mesaĝon en Esperanto al Don: elna@esperanto-usa.org.


8 pensoj pri “PMEG nun aĉetebla”

  1. Temas pri bonega novajho. Mi antaumendis la libron, do supozeble ghi estos en mano post semajno au du (Don Harlow, direktoro de la CO de ELNA, jam skribis ke la libro estas sendita).

    Pri la retbutiko de ELNA, jes, ghi estas nur anglalingva. Se tio estas problemo, oni skribu rekte al Don en Esperanto (elna@esperanto-usa.org).

    Plej amike,

    Lichjo

  2. Hura! Mi ĝojas ke la libro estas tiel malmultekosta, ke êc mi povos aĉeti ĝin eble. =) Dankon, sinjoro, pro via senĉesa laboro al Esperantujo.

  3. Saluton,
    mi deziras aĉeti la pomegon sed ne scias kiel pagi ĉar mi neniam aĉetis per dolaroj.
    Do mi ĵus skribis al la retadreson kiun vi donis.
    Mia unua aĉeto per dolaroj probable estos vian libron kara Bertilo 😉
    Esperantiste salutas Mireja

  4. Mireja:

    mi deziras aĉeti la pomegon sed ne scias kiel pagi ĉar mi neniam aĉetis per dolaroj.

    Mi ne scias, kiel tiaj aferoj funkcias ĉe ELNA, sed mi supozas, ke la plej facila maniero estas pagi pere de UEA-konto, se oni tian havas. Por mi estas tre facile pagi per mia UEA-konto, ĉar UEA havas bankan konton en Svedujo, kaj mi ankoraŭ havas Svedan bankan konton facile uzeblan per la Reto. Tiel mi povas eviti tiajn ĝenajn bankokotizojn, kiuj ofte donas problemojn ĉe internaciaj pagoj.

    UEA-konton havas ĉiu UEA-membro, kaj ankaŭ multaj ne-membroj.

  5. Bonan vesperon aŭ nokton al Europanoj, fintagon al Amerikanoj kaj tagon al Azianoj,
    Mi ĵus retrovis miajn jarlibrojn de la jaro 2001 ĝis la jaro 2005 do ŝajnas ke mi estas UEA-membro de 5 jaroj ;-). Ankaŭ mi memoras ke mi jam kreis konton ĉe UEA kaj uzis ĝin sed ne multe ĉar ne legema estas mi. Se mi ne povos aĉeti rekte al ELNA la pomegon mi faros per UEA. Tamen devos mi aldoni monon al mia konto kiu nun havas preskaŭ neniom kaj eble kiam la konto estos iomete pli “grasa” ne plu restos pomegon por Mireja :-/, kvankam mi jam delonge diris ke mi volas aĉeti vian libron.
    Hodiaŭ mi respondis al Don kaj mi atendos lian respondon.
    Kore salutas Mireja

  6. Mi menciu ke mi nun tenas en la mano la novan PMEG-on, kiu jhus alvenis per poshto. La libro fakte estas multe pli bela kaj impona ol mi atendis. Temas pri tre klara, regula presado (la paghoj aspektas preskau perfekte), fortika bindajho, kaj la kromkovrilo bele montras la grandan pomon, precize kiel en via pagharo. Mi ne nun havas tempon por ghin trafoliumi, sed povas diri ke tiu kiu ne havas certe volas havi la libron. Mi esperas ke ghi trovos lokon sur la breto de chiu serioza esperantisto. Gratulon pro tia laboro kaj sukceso.

    Lichjo

  7. Lee:

    Mi menciu ke mi nun tenas en la mano la novan PMEG-on…

    La unua recenzo!!!

    Mi envias vin. Mi mem ankoraŭ ne vidis la libron. 🙁

Komentado estas fermita.