Januara PMEG

Kiel vi jam scias (ĉu ne?) PMEG estas nun eldonata. Mi esperis, ke ĝi aperos jam antaŭ Kristnasko, sed mi ĵus eksciis de Tim Westover en ELNA, ke la efektiva presado estos finita nur la 28an de Decembro, kaj ke PMEG estos liverita al ELNA, kaj espereble ankaŭ rekte al iuj libroservoj, iam en Januaro 2006.

Vi do povas forgesi pri PMEG kiel Kristnaska aŭ Novjara (aŭ IS-a) donaco. Sed kredeble vi tamen ne multe legus pri gramatiko dum tiuj festaj tagoj…


8 pensoj pri “Januara PMEG”

  1. Sed kredeble vi tamen ne multe legus pri gramatiko dum tiuj festaj tagoj…

    Tio tamen ne povas esti konvinka argumento kontraŭ PMEG dum kristnasko. Homoj neniam legas sufiĉe pri gramatiko, tutegale, pri kiuj tagoj temas!

  2. Kunar skribis:

    Tio tamen ne povas esti konvinka argumento kontraŭ PMEG dum kristnasko.

    Ne argumento, nur konsoleto.

  3. Nu, ankau mi festos la naskightagon januare . . . povus esti ke mi devus acheti propran donacon, chu ne?

    Cetere, mi konfesu ke precize dum tiaj festo-tagoj mi finfine havos shancon legi gramatikon . . . Teni la libron en mano estos granda plezuro, kaj la temo tute taugas por feriada plezur-legado. Certe la magoj kiuj vizitis la novnaskitan Kriston interesighis pri gramatiko; se ne, ili ne estis veraj saghuloj. (Kaj ne forgesu ke ili sekvis _stelon_ en la chielo . . . )

    Lichjo

  4. Mi chiam preferas havi kaj libroforman kaj ciferecan formaton kun mi. Mi havas NPIVon sed kiam mi sidas chekomputile mi uzas ReVon; simile, mi havas itallingvan gramatikon (verkita de Bruno Migliorini!) sed fakte uzas PMEGon :).
    Mi esperas, ke la festo-tagoj portos al chiuj rolvortetojn, finajhojn kaj klarajn ekzemplojn, legante _pomegon_ ech… en vinkelo! 😉

  5. Manuel skribis:

    ĉu, do, temas pri blago aŭ vero?

    Bona demando. Necesas esplori, kiel statas pri la 28a de Decembro en Usono. Ĉu blagotago aŭ agotago?

  6. Nu, laŭ mia scio la 28-a de decembro tute ne havas apartan signifon en Usono. Nia sola blago-tago estas la 1-a de aprilo.

    Do mi kredas ke oni sincere atendas la aperon de PMEG libroforme tiun tagon. Laŭ onidiro, ĉe ELNA la kosto estos US$ 25, kun bona rabato kontraŭ la aĉeto de 3 ekzempleroj.

Komentado estas fermita.