Trudkomentoj / Spam-Kommentare

Lastatempe ni havis problemojn pri lavango da rubaj trudkomentoj (spamo). Ni devis multe klopodi por kontraŭbatali tiun peston, daŭre forviŝante frenezajn komentojn, precipe en la Angla lingvo. Por fari tion ni uzis krudan liston de vortoj, kiujn oni ne rajtis uzi en komentoj (praktike temis nur pri Anglaj vortoj). Tio tamen ne estis tre efika (ĉar la Angla lingvo enhavas multajn vortojn…), kaj ĉar iafoje ankaŭ en tute bonaj komentoj oni bezonas uzi Anglajn vortojn, eĉ se oni skribas Esperante aŭ Germane. Efektive mi mem estis ĝenita de tio, kiam mi antaŭ du tagoj volis uzi citaĵon de Newton en respondo al ies komento, kaj pro tio mia responda komento estis blokita!

Tial ni nun provas tute alian sistemon por kontraŭbatali tiajn rubaĵojn. Ekde nun ĉiu komentanto devas ĉiufoje enskribi respondon al stultega demando. Se la respondo ne estas ĝusta, la komento ne akceptiĝas. Rubokomentojn preskaŭ ĉiam enskribas sencerbaj robotoj, kiuj ne povas respondi tiajn stultajn demandojn, kiuj por homoj estas ridinde facilaj.

Mi tuj malkaŝu, ke nun ni uzas nur du demandojn. La unua estas “Kiel nomiĝas Bertilo?”. La dua estas “Kiel nomiĝas Birke?”. Kiel vi vidas, la respondo troviĝas en la demando mem, sed “rubotoj” tion ne povas travidi. Almenaŭ ni esperas, ke ili ankoraŭ tion ne kapablas… Eble ni poste reduktos la demandorepertuaron al unu sama demando ĉiufoje.

Nu, ni vidos, kiel tiu nova sistemo funkcios. Ni anticipe pardonpetas pro la ĝeno.

5 pensoj pri “Trudkomentoj / Spam-Kommentare”

  1. Kunar:

    Tiu ideo ne estas nova. Vidu martan enskribon de mi, en kiu mi mencias tiun praktikon en alia blogo.

    Prave. Ne estas nova ideo. Novas nur, ke mi finfine instalis kaj aktivigis WordPress-aldonaĵon por tiaj demandoj. Kredeble iel subkonscie fantomis via rakonto pri “Marika Rökk”, kiam mi elektis niajn kontroldemandojn. Vi do ne vane blogis. 😉

    Cetere, se iu volas fari la samon, temas pri la aldonaĵo “WP SpamQuiz” de Marco van Hylckama Vlieg.

  2. Lastatempe ankaŭ en la GEJ-aktivikio aperis multa spamo (fakte ĉefe ligiloj al pornografaĵoj) – sed post instalo de URL-filtrilo kaj meto de ĉirkaŭ 6 malpermesitaj literĉenoj, nenio plu okazas …

    La TEJK-vikio kontraŭe estas daŭre superŝutita de spamo – jam dum pluraj monatoj. Mi foje forigas iom da, ŝanĝante al pli malnova versio, sed pli ne povas fari, ĉar mi ne havas aliron al la servilo …
    Mi jam fine de Aŭgusto petis en la Tejo-TTT-dissendolisto pri helpo (ja estas pluraj eblaj rimedoj), sed la sola reago estis provo, igi min ĝenerala respondeculo de la servilo (kion mi neis).

Komentado estas fermita.