PMEG

12.3.4.14. Tra

Loko de moviĝo «

Tra montras lokon, ene de kiu okazas moviĝo. La moviĝo komenciĝas ekster la afero, iras en ĝin, kaj pluiras ĝis la alia ekstremo de la afero. La moviĝo povas ankaŭ komenciĝi ĉe unu ekstremo, kaj daŭri al la alia ekstremo. La moviĝo povas pluiri for de la loko, aŭ resti ene de ĝi sen iri pluen, laŭ la kunteksto:

  • Tra la fenestro, kiu sin trovas apud la pordo, la vaporo iras sur la korton.FE.25 La vaporo estas unue en la domo, iras al la fenestro, en ĝin, el ĝi, kaj atingas fine la korton.

  • La koboldo rigardis tra la serura truo kaj vidis, ke la studento legas.FA3.52 La rigardo “iris” en la seruran truon, el ĝi, kaj en la alian ĉambron.

  • Li estas tiel dika, ke li ne povas trairi tra nia mallarĝa pordo.FE.33

  • Mallarĝa vojeto kondukas tra tiu ĉi kampo al nia domo.FE.38 Oni rigardas la kampon kiel lokon kun interno. La vojeto “iras” de ie, en la kampon, al la alia flanko de la kampo, kaj pluen al nia domo.

  • Du ekbriloj de fulmo trakuris tra la malluma ĉielo.FE.40 La ekbriloj aperis en unu flanko de la ĉielo, kaj kuris ĝis la alia flanko. Oni rigardas la ĉielon kiel lokon kun interno. (Oni povas rigardi ĝin ankaŭ kiel surfacon. Tiam oni uzus trans.)

  • Ni veturos de Hamburgo al Oslo tra Kopenhago. Iafoje oni uzas perpere de en tiaj ĉi esprimoj.

Malpreciza tra «

Ofte la moviĝo ne iras precize de unu flanko ĝis la alia, sed iel de loko al loko ene de la afero:

  • La soldatoj kondukis la arestitojn tra la stratoj.FE.22 Ili iris de iuj lokoj en la stratoj al aliaj lokoj en la stratoj.

  • Bala muziko bruis tra la festaj salonoj.FA3.15 La muziko sonis de loko al loko ene de la salonoj.

  • Li premis al la homoj la manojn kun afabla ridetado, dum la muziko sonis tra la bela nokto.FA1.87...la muziko sonis de loko al loko en la nokto. La tempa vorto nokto ĉi tie montras lokon (= nokta aero aŭ simile). Tra ja povas montri tempon (vidu ĉi-poste), sed ĉi tie temas pri loko.

Loko sen moviĝo «

Tra povus ankaŭ montri lokon, kiu estas atingebla per movo ene de io. Tiaj frazoj estas tamen tre maloftaj. La oficejo troviĝas tra tiu pordo. Ĝi troviĝas en ĉambro atingebla per iro tra tiu pordo. Simila uzo estas ebla sed same malofta ĉe preter. Ĉe trans tia uzo estas tamen tute normala.

Tra + direkta N-finaĵo «

Por klare montri, ke moviĝo plene trairas, kaj pluiras el la loko, oni povas uzi tra + N-finaĵon. Jam simpla tra povas havi tian signifon, kaj oni uzu N-finaĵon nur kiam tio helpas al klareco:

  • Mia brako estas sufiĉe forta, por porti vin tra la arbaron.FA1.166...la tutan vojon tra la arbaro kaj el ĝi.

  • La sago iris tra lian koron.Rĝ2.9 ≈ La sago plene penetris lian koron.

  • Mi pafos per mia pafilo tra la kradan aperturon de la pordego, kaj tiam ĉiu gardu sian nazon!Rn.32 La pafoj eble trafos tiujn, kiuj staros ekstere.

Komparu kun similaj uzoj de ĉirkaŭ, preter, trans kaj kontraŭ.

Tempo «

Tra povas signifi “la tutan tempon de la komenco ĝis la fino”:

  • La alta urbo, kiu tra dek jaroj la tutan grekan forton kontraŭstaris, prezentas nun ruinojn.IT.43

  • La koko krias tra la tuta nokto.H.8

Tempa tra similas al dum. Tra tamen pli emfazas la sencon “de la komenco ĝis la fino”. Oni ankaŭ preferas tra, se io ripete aŭ multfoje okazis dum la tempo. Vidu ankaŭ en kaj por.

Tra kaj trans «

Ne konfuzu tra kun trans. Vidu ĉe trans klarigon pri la diferenco.

Vortfarado «

  • Trae = “tra io”: Iru, mi diras, aŭ mi trapikos vin trae!Rt.132 (= ...tra via korpo!)

  • Traigi = “movi aŭ piki k.s. tra io, tredi”: Li traigis la fadenon tra la trueton de la kudrilo.